Matthew:28:1-10
Seeker Overlay ON
*
Kaj sabate malfrue ,
kiam eklumis por la unua tago de la semajno ,
venis Maria Magdalena kaj la alia Maria ,
por vidi la tombon .
*
Kaj jen okazis granda tertremo ;
cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo ,
kaj venis kaj derulis la sxtonon ,
kaj sidigxis sur gxi .
*
Lia aspekto estis kiel fulmo ,
kaj lia vestajxo estis blanka ,
kiel negxo ;
*
kaj pro timo al li la gardistoj tremis ,
kaj farigxis kiel malvivuloj .
*
Kaj la angxelo responde diris al la virinoj:Ne timu ;
cxar mi scias ,
ke vi sercxas Jesuon ,
la krucumitan .
*
Li ne estas cxi tie ;
cxar li levigxis ,
kiel li diris .
Venu ,
vidu la lokon ,
kie la Sinjoro kusxis .
*
Kaj iru rapide ,
kaj diru al liaj discxiploj:Li levigxis el la mortintoj ,
kaj jen li iras antaux vi en Galileon ;
tie vi vidos lin ;
jen mi sciigis al vi .
*
Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo ,
kaj kuris ,
por sciigi al liaj discxiploj .
*
Kaj jen Jesuo renkontis ilin ,
dirante:Saluton .
Kaj alveninte ,
ili ekprenis liajn piedojn kaj adorklinigxis al li .
*
Tiam Jesuo diris al ili:Ne timu ;
iru ,
diru al miaj fratoj ,
ke ili foriru en Galileon ,
kaj tie ili min vidos .