Matthew:28:1-10




esperanto@Matthew:28:1 @ Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon.

esperanto@Matthew:28:2 @ Kaj jen okazis granda tertremo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo, kaj venis kaj derulis la sxtonon, kaj sidigxis sur gxi.

esperanto@Matthew:28:3 @ Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestajxo estis blanka, kiel negxo;

esperanto@Matthew:28:4 @ kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj farigxis kiel malvivuloj.

esperanto@Matthew:28:5 @ Kaj la angxelo responde diris al la virinoj:Ne timu; cxar mi scias, ke vi sercxas Jesuon, la krucumitan.

esperanto@Matthew:28:6 @ Li ne estas cxi tie; cxar li levigxis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kusxis.

esperanto@Matthew:28:7 @ Kaj iru rapide, kaj diru al liaj discxiploj:Li levigxis el la mortintoj, kaj jen li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.

esperanto@Matthew:28:8 @ Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo, kaj kuris, por sciigi al liaj discxiploj.

esperanto@Matthew:28:9 @ Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante:Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorklinigxis al li.

esperanto@Matthew:28:10 @ Tiam Jesuo diris al ili:Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:27] [Matthew:28] [Matthew:29] [Discuss] Tag Matthew:28:1-10 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: