Matthew:28



Seeker Overlay ON

* Kaj sabate malfrue , kiam eklumis por la unua tago de la semajno , venis Maria Magdalena kaj la alia Maria , por vidi la tombon . * Kaj jen okazis granda tertremo ; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo , kaj venis kaj derulis la sxtonon , kaj sidigxis sur gxi . * Lia aspekto estis kiel fulmo , kaj lia vestajxo estis blanka , kiel negxo ; * kaj pro timo al li la gardistoj tremis , kaj farigxis kiel malvivuloj . * Kaj la angxelo responde diris al la virinoj:Ne timu ; cxar mi scias , ke vi sercxas Jesuon , la krucumitan . * Li ne estas cxi tie ; cxar li levigxis , kiel li diris . Venu , vidu la lokon , kie la Sinjoro kusxis . * Kaj iru rapide , kaj diru al liaj discxiploj:Li levigxis el la mortintoj , kaj jen li iras antaux vi en Galileon ; tie vi vidos lin ; jen mi sciigis al vi . * Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo , kaj kuris , por sciigi al liaj discxiploj . * Kaj jen Jesuo renkontis ilin , dirante:Saluton . Kaj alveninte , ili ekprenis liajn piedojn kaj adorklinigxis al li . * Tiam Jesuo diris al ili:Ne timu ; iru , diru al miaj fratoj , ke ili foriru en Galileon , kaj tie ili min vidos . * Kaj dum ili iris , iuj el la gardistoj venis en la urbon , kaj rakontis al la cxefpastroj cxiujn okazintajxojn . * Kaj kunveninte kun la pliagxuloj , ili konsiligxis kune , kaj ili donis al la soldatoj multe da mono , * dirante:Diru:Liaj discxiploj venis nokte , kaj forsxtelis lin , dum ni dormis . * Kaj se la provincestro tion auxdos , ni konvinkos lin , kaj liberigos vin de cxia zorgo . * Kaj ili prenis la monon , kaj faris , kiel ili estis instruitaj ; kaj tiu diro disvastigxis inter la Judoj gxis hodiaux . * Sed la dek unu discxiploj iris en Galileon , sur la monton , kiun Jesuo jam difinis al ili . * Kaj kiam ili vidis lin , ili adorklinigxis al li ; sed kelkaj dubis . * Kaj Jesuo venis al ili , kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero . * Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn , baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito ; * instruante ilin observi cxion , kion mi ordonis al vi . Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn , gxis la maturigxo de la mondagxo .

Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:27] [Matthew:28] [Matthew:29] [Discuss] Tag Matthew:28 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: