Matthew:8:5-13
Seeker Overlay ON
*
Kaj kiam li eniris en Kapernaumon ,
venis al li centestro ,
petante lin ,
*
kaj dirante:Sinjoro ,
mia knabo kusxas paralizulo en la domo ,
kaj terure suferas .
*
Kaj li diris al li:Mi venos ,
kaj sanigos lin .
*
Kaj la centestro responde diris:Sinjoro ,
mi ne estas inda ,
ke vi venu sub mian tegmenton ;
sed nur parolu vorte ,
kaj mia knabo sanigxos .
*
CXar mi ankaux estas homo sub auxtoritato ,
havante soldatojn sub mi ;
kaj mi diras al cxi tiu:Iru ;
kaj li iras ;
kaj al alia:Venu ;
kaj li venas ;
kaj al mia sklavo:Faru cxi tion ;
kaj li gxin faras .
*
Kaj kiam Jesuo tion auxdis ,
li miris ,
kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi ,
ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido .
*
Kaj mi diras al vi ,
ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento ,
kaj sidigxos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la cxielo ;
*
sed la filoj de la regno estos eljxetitaj en la eksteran mallumon ;
tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj .
*
Kaj Jesuo diris al la centestro:Iru ;
kiel vi kredis ,
tiel estu farite al vi .
Kaj lia knabo sanigxis en tiu sama horo .