Matthew:8:5-13




esperanto@Matthew:8:5 @ Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin,

esperanto@Matthew:8:6 @ kaj dirante:Sinjoro, mia knabo kusxas paralizulo en la domo, kaj terure suferas.

esperanto@Matthew:8:7 @ Kaj li diris al li:Mi venos, kaj sanigos lin.

esperanto@Matthew:8:8 @ Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo sanigxos.

esperanto@Matthew:8:9 @ CXar mi ankaux estas homo sub auxtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.

esperanto@Matthew:8:10 @ Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.

esperanto@Matthew:8:11 @ Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidigxos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la cxielo;

esperanto@Matthew:8:12 @ sed la filoj de la regno estos eljxetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

esperanto@Matthew:8:13 @ Kaj Jesuo diris al la centestro:Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo sanigxis en tiu sama horo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:7] [Matthew:8] [Matthew:9] [Discuss] Tag Matthew:8:5-13 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: