Matthew:9:18-26
esperanto@Matthew:9:18 @ Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.
esperanto@Matthew:9:19 @ Kaj Jesuo levigxis, kaj sekvis lin, kaj ankaux liaj discxiploj.
esperanto@Matthew:9:20 @ Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaux lin kaj tusxis la randon de lia mantelo;
esperanto@Matthew:9:21 @ cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.
esperanto@Matthew:9:22 @ Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.
esperanto@Matthew:9:23 @ Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,
esperanto@Matthew:9:24 @ diris:Foriru; cxar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.
esperanto@Matthew:9:25 @ Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis sxian manon; kaj la knabineto levigxis.
esperanto@Matthew:9:26 @ Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.