Micah:1:8-16
Seeker Overlay ON
*
Pri tio mi ploras kaj gxemas ,
iras sensxue kaj nude ;
mi krias plende ,
kiel la sxakaloj ,
kaj estas malgaja ,
kiel la strutoj .
*
CXar senespera estas gxia plago ,
gxi venis gxis Judujo ,
atingis gxis la pordego de mia popolo ,
gxis Jerusalem .
*
Ne diru tion en Gat ,
ne ploru lauxte ;
en Bet-Leafra rulu vin en cindro .
*
Foriru ,
ho logxantino de SXafir ,
en nudeco kaj honto ;
ne eliros la logxantino de Caanan ;
la plorado en Bet-Ecel ne permesos al vi tie halti .
*
Afliktigxas pri sia bono la logxantino de Marot ;
cxar malfelicxo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem .
*
Jungu al la cxaro kurcxevalojn ,
ho logxantino de Lahxisx ;
vi estas la komenco de pekoj de la filino de Cion ,
cxar cxe vi oni trovis la krimojn de Izrael .
*
Tial vi sendos donacojn en Moresxet-Gaton ;
sed la domoj de Ahxzib trompos la regxojn de Izrael .
*
Mi alkondukos al vi ankoraux la posedonton ,
ho logxantino de Maresxa ;
gxis Adulam venos la gloro de Izrael .
*
Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj ;
largxigu vian kalvon kiel aglo ,
cxar ili estos forkaptitaj for de vi .