Micah:1:8-16




esperanto@Micah:1:8 @ Pri tio mi ploras kaj gxemas, iras sensxue kaj nude; mi krias plende, kiel la sxakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj.

esperanto@Micah:1:9 @ CXar senespera estas gxia plago, gxi venis gxis Judujo, atingis gxis la pordego de mia popolo, gxis Jerusalem.

esperanto@Micah:1:10 @ Ne diru tion en Gat, ne ploru lauxte; en Bet-Leafra rulu vin en cindro.

esperanto@Micah:1:11 @ Foriru, ho logxantino de SXafir, en nudeco kaj honto; ne eliros la logxantino de Caanan; la plorado en Bet-Ecel ne permesos al vi tie halti.

esperanto@Micah:1:12 @ Afliktigxas pri sia bono la logxantino de Marot; cxar malfelicxo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem.

esperanto@Micah:1:13 @ Jungu al la cxaro kurcxevalojn, ho logxantino de Lahxisx; vi estas la komenco de pekoj de la filino de Cion, cxar cxe vi oni trovis la krimojn de Izrael.

esperanto@Micah:1:14 @ Tial vi sendos donacojn en Moresxet-Gaton; sed la domoj de Ahxzib trompos la regxojn de Izrael.

esperanto@Micah:1:15 @ Mi alkondukos al vi ankoraux la posedonton, ho logxantino de Maresxa; gxis Adulam venos la gloro de Izrael.

esperanto@Micah:1:16 @ Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj; largxigu vian kalvon kiel aglo, cxar ili estos forkaptitaj for de vi.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMicah] [Micah] [Micah:1] [Micah:2] [Discuss] Tag Micah:1:8-16 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: