Micah:2:1-5




esperanto@Micah:2:1 @ Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton.

esperanto@Micah:2:2 @ Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedajxon.

esperanto@Micah:2:3 @ Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi entreprenas kontraux tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; cxar tio estos tempo malfacila.

esperanto@Micah:2:4 @ En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante:Ni estas tute ruinigitaj; la posedajxo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj!

esperanto@Micah:2:5 @ Tial oni ne mezuros por vi per sxnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMicah] [Micah:1] [Micah:2] [Micah:3] [Discuss] Tag Micah:2:1-5 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: