Micah:2:6-11
esperanto@Micah:2:6 @ Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.
esperanto@Micah:2:7 @ Ho, la tiel nomata domo de Jakob! cxu malgrandigxis la spirito de la Eternulo? cxu tiaj estas Liaj agoj? CXu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas gxuste?
esperanto@Micah:2:8 @ Sed Mia popolo levigxis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaux ili revenus de batalo.
esperanto@Micah:2:9 @ La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj logxejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por cxiam Mian ornamon.
esperanto@Micah:2:10 @ Levigxu kaj foriru, cxar cxi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.
esperanto@Micah:2:11 @ Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus:Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigajxo, li estus gxusta predikanto por cxi tiu popolo.