Micah:5



Seeker Overlay ON

* Nun armu vin , ho batalistino ! oni siegxos nin ; per vergo oni frapos la vangon de la jugxisto de Izrael . * Kaj vi , ho Bet-Lehxem Efrata , kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo , el vi eliros al Mi tiu , kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva . * Li lasos ilin gxis la tempo , kiam la naskontino estos naskinta ; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael . * Li starigxos kaj pasxtos kun la forto de la Eternulo , kun la majesto de la nomo de la Eternulo , lia Dio , kaj tiuj konvertigxos ; cxar tiam li farigxos granda gxis la randoj de la tero . * Kaj li estos paco . Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpasxos en niajn palacojn , ni starigos kontraux li sep pasxtistojn kaj ok eminentulojn . * Ili pasxtos la landon Asirian per glavo kaj la landon de Nimrod per iliaj lancoj ; kaj li savos nin kontraux la Asiriano , kiam cxi tiu venos en nian landon kaj enpasxos en niajn limojn . * Kaj la restajxo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo , kiel pluvaj gutoj sur herbo ; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn . * Kaj la restajxo de Jakob estos inter la nacioj , meze de multaj popoloj , kiel leono inter la bestoj de la arbaro , kiel leonido meze de sxafaroj , kiu dispremas pasante , dissxiras , kaj neniu povas savi . * Levigxos via mano super viaj kontrauxuloj , kaj cxiuj viaj malamikoj ekstermigxos . * En tiu tago , diras la Eternulo , Mi ekstermos viajn cxevalojn cxe vi kaj pereigos viajn cxarojn ; * Mi ekstermos la urbojn de via lando kaj detruos cxiujn viajn fortikajxojn ; * Mi ekstermos cxe vi la sorcxistojn , kaj vi ne plu havos auxguristojn ; * Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn , kaj vi ne plu adorklinigxos antaux la faritajxo de viaj manoj ; * Mi elsxiros el via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn urbojn . * Kaj en kolero kaj indigno Mi faros vengxon super la nacioj , kiuj ne volos obei .

Seeker Overlay: Off On

[BookofMicah] [Micah:4] [Micah:5] [Micah:6] [Discuss] Tag Micah:5 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: