Micah:6:9-16
Seeker Overlay ON
*
La vocxo de la Eternulo vokas al la urbo ,
kaj sagxuloj timas Vian nomon .
Humiligxu antaux la puno ,
kaj antaux Tiu ,
kiu gxin destinis .
*
Ankoraux restas en la domo de malpiulo trezoroj de malpieco ,
kaj malbeninda malgxusta mezurilo .
*
CXu Mi povas aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn en la saketo ?
*
CXar la ricxuloj de la urbo estas plenaj de rabemo ,
kaj gxiaj logxantoj parolas mensogon ,
kaj la lingvo de ilia busxo estas falsajxo ,
*
tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj pekoj .
*
Vi mangxos ,
sed ne farigxos sata ;
doloron pro malsato vi havos en via interno ;
vi kasxos ,
sed ne povos konservi ;
kaj kion vi konservos ,
tion Mi transdonos al la glavo .
*
Vi semos ,
sed vi ne rikoltos ;
vi premos olivojn ,
sed vi ne sxmiros vin per oleo ;
vi premos vinberojn ,
sed vi ne trinkos vinon .
*
Konservigxis cxe vi la moroj de Omri kaj cxiuj faroj de la domo de Ahxab ,
kaj vi sekvas iliajn konsilojn ,
por ke Mi faru vin dezerto ,
viajn logxantojn mokatajxo ,
kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo .