Micah:7
Seeker Overlay ON
*
Ho ve al mi !
cxar mi farigxis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restajxo de vinberoj ,
kiu ne trovas beron mangxeblan ;
bonan maturan frukton deziras mia animo .
*
Malaperis piuloj en la lando ,
kaj ne trovigxas justulo inter la homoj ;
cxiuj insidas ,
por versxi sangon ,
unu la alian cxasas ,
por pereigi lin .
*
Por pravigi malbonan faron ,
la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon ;
la altrangulo parolas ,
kion li volas ,
kaj konfuzas la aferojn .
*
La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo ,
la justulo estas kiel pikajxa barilo .
Sed venos la tago de Via esploro ,
de Via puno ;
tiam ili ne scios ,
kion fari .
*
Ne kredu al proksimulo ,
ne fidu amikon ;
kontraux tiu ,
kiu kusxas cxe via brusto ,
gardu la aperturon de via busxo ;
*
cxar filo malhonoras patron ,
filino batalas kontraux sia patrino ,
bofilino kontraux sia bopatrino ;
la domanoj de homo estas liaj malamikoj .
*
Sed mi rigardas al la Eternulo ,
mi fidas la Dion de mia savo ;
mia Dio min auxskultos .
*
Ne gxoju pri mi ,
mia malamikino:kvankam mi falis ,
mi relevigxos ;
kvankam mi estas en mallumo ,
la Eternulo estas lumo por mi .
*
La koleron de la Eternulo mi portos ,
cxar mi pekis antaux Li ,
gxis Li esploros mian aferon kaj faros jugxon super mi ;
tiam Li elkondukos min en lumon ,
kaj mi vidos Lian bonecon .
*
Kaj tion vidos mia malamikino ,
kaj honto sxin kovros pro tio ,
ke sxi diris al mi:Kie estas la Eternulo ,
via Dio ?
Miaj okuloj sxin rigardos tiam ,
kiam sxi estos piedpremata ,
kiel koto sur la stratoj .
*
En tiu tempo ,
kiam viaj muroj estos rekonstruataj ,
en tiu tempo la legxo disvastigxos malproksime .
*
En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj ,
de Egiptujo gxis la Rivero ,
de maro gxis maro ,
kaj de monto gxis monto .
*
La lando estos dezerta pro gxiaj logxantoj ,
pro la fruktoj de iliaj agoj .
*
Pasxtu per Via bastono Vian popolon ,
Vian heredan sxafaron ,
kiu logxas izolite en la arbaro ,
meze de Karmel ;
ili pasxtigxu en Basxan kaj Gilead ,
kiel en la tempo antikva .
*
Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta ,
Mi montros al li mirindajxojn .
*
La nacioj vidos kaj hontos ,
malgraux ilia tuta potenco ;
ili metos la manon sur la busxon ,
iliaj oreloj surdigxos .
*
Ili lekos polvon ,
kiel serpento ;
kiel la rampajxoj sur la tero ,
kun tremado ili elvenos el siaj kasxejoj ;
ili ektimos la Eternulon ,
nian Dion ,
ili ekrespektos Vin .
*
Kiu estas Dio simila al Vi ,
kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo ,
ne konservas por cxiam Sian koleron ,
cxar Li amas bonfari ?
*
Li denove kompatos nin ,
malgrandigos niajn malbonagojn ,
kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn .
*
Vi montros fidelecon al Jakob ,
favorkorecon al Abraham ,
kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva .