Nahum:1:2-15




esperanto@Nahum:1:2 @ La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo estas vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj.

esperanto@Nahum:1:3 @ La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.

esperanto@Nahum:1:4 @ Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj cxiujn riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj Karmel, kaj velkas cxio, kio floras sur Lebanon.

esperanto@Nahum:1:5 @ La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

esperanto@Nahum:1:6 @ Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

esperanto@Nahum:1:7 @ La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfelicxo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.

esperanto@Nahum:1:8 @ Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.

esperanto@Nahum:1:9 @ Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfelicxo ne bezonas veni duafoje.

esperanto@Nahum:1:10 @ CXar, interplektigxinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo.

esperanto@Nahum:1:11 @ El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraux la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.

esperanto@Nahum:1:12 @ Tiele diras la Eternulo:Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.

esperanto@Nahum:1:13 @ Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi dissxiros viajn ligilojn.

esperanto@Nahum:1:14 @ Sed pri vi la Eternulo decidis:Ne plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi farigxis senvalora.

esperanto@Nahum:1:15 @ Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la sentauxgulo; li estas tute ekstermita.


Seeker Overlay: Off On

[BookofNahum] [Nahum] [Nahum:1] [Nahum:2] [Discuss] Tag Nahum:1:2-15 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: