Nehemiah:10



Seeker Overlay ON

* La sigelintoj estas:Nehxemja , la regionestro , filo de HXahxalja , kaj Cidkija , * Seraja , Azarja , Jeremia , * Pasxhxur , Amarja , Malkija , * HXatusx , SXebanja , Maluhx , * HXarim , Meremot , Obadja , * Daniel , Ginton , Baruhx , * Mesxulam , Abija , Mijamin , * Maazja , Bilgaj , SXemaja . Tio estas la pastroj . * La Levidoj:Jesxua , filo de Azanja , Binuj , el la filoj de HXenadad , Kadmiel ; * kaj iliaj fratoj:SXebanja , Hodija , Kelita , Pelaja , HXanan , * Mihxa , Rehxob , HXasxabja , * Zakur , SXerebja , SXebanja , * Hodija , Bani , Beninu . * La cxefoj de la popolo:Parosx , Pahxat-Moab , Elam , Zatu , Bani , * Buni , Azgad , Bebaj , * Adonija , Bigvaj , Adin , * Ater , HXizkija , Azur , * Hodija , HXasxum , Becaj , * HXarif , Anatot , Nebaj , * Magpiasx , Mesxulam , HXezir , * Mesxezabel , Cadok , Jadua , * Pelatja , HXanan , Anaja , * Hosxea , HXananja , HXasxub , * Halohxesx , Pilhxa , SXobek , * Rehxum , HXasxabna , Maaseja , * Ahxija , HXanan , Anan , * Maluhx , HXarim , Baana . * Kaj la cetera popolo , la pastroj , Levidoj , pordegistoj , kantistoj , Netinoj , kaj cxiuj , kiuj apartigxis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio , iliaj edzinoj , filoj , kaj filinoj , cxiuj , kiuj povis kompreni , * aligxis al siaj fratoj , al la eminentuloj , kaj ligis sin per jxura promeso , ke ili sekvos la instruon de Dio , donitan per Moseo , servanto de Dio , kaj ke ili konservos kaj plenumos cxiujn ordonojn de la Eternulo , nia Sinjoro , Liajn preskribojn kaj legxojn ; * ke ni ne donos niajn filinojn al la popoloj de la lando , kaj iliajn filinojn ni ne prenos por niaj filoj ; * ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercajxojn aux cxiaspecan grenon en sabato , por vendi , ni ne prenos de ili en sabato aux en alia sankta tago ; ke en cxiu sepa jaro ni forigos cxiujn sxuldojn . * Kaj ni starigis al ni kiel legxon , ke ni donados de ni po triono de siklo cxiujare por la servado en la domo de nia Dio : * por la panoj de propono , por la cxiutaga farunofero , por la cxiutaga brulofero , por la sabatoj , monatkomencoj , festoj , por la sanktajxoj , por pekoferoj , por pekliberigi Izraelon , kaj por cxiuj laboroj en la domo de nia Dio . * Kaj ni lotis inter la pastroj , Levidoj , kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio , laux niaj patrodomoj , cxiujare en difinitaj tempoj , por bruligi sur la altaro de la Eternulo , nia Dio , kiel estas skribite en la instruo . * Kaj ni akceptis kiel devon , ke ni alportados la unuaajxojn de nia tero kaj la unuaajxojn de cxiuj fruktoj de cxiu arbo cxiujare en la domon de la Eternulo ; * ankaux la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj , kiel estas skribite en la instruo , kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj sxafoj ni alportados en la domon de nia Dio , al la pastroj , kiuj servas en la domo de nia Dio . * Kaj la unuaajxon de nia pasto , niajn oferdonojn , la fruktojn de cxiuj arboj , moston , kaj oleon ni alportados al la pastroj en la cxambrojn de la domo de nia Dio ; kaj la dekonajxon de nia tero ni donos al la Levidoj , por ke ili , la Levidoj , havu dekonajxon en cxiuj urboj , kie ni prilaboras la teron . * Kaj la pastro , la Aaronido , estos kun la Levidoj , kiam ili prenos la dekonajxon ; kaj la Levidoj venigos dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio , en la cxambrojn de la provizejo . * CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno , mosto , kaj oleo . Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo , la servantaj pastroj , la pordegistoj , kaj la kantistoj . Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio .

Seeker Overlay: Off On

[BookofNehemiah] [Nehemiah:9] [Nehemiah:10] [Nehemiah:11] [Discuss] Tag Nehemiah:10 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: