Nehemiah:2:11-20
Seeker Overlay ON
*
Kaj mi venis en Jerusalemon .
Kaj restinte tie dum tri tagoj ,
*
mi levigxis nokte kune kun nemultaj homoj ,
kiuj estis kun mi ;
mi al neniu ion diris pri tio ,
kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem ;
neniu besto estis kun mi ,
krom tiu ,
sur kiu mi rajdis .
*
Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo ,
al la Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko ;
mi rigardis la muregojn de Jerusalem ,
kiel detruitaj ili estas ,
kaj gxiajn pordegojn ,
kiel ili estas forbruligitaj per fajro .
*
Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Regxa Lageto ;
sed tie ne estis suficxe da spaco ,
ke povu trairi la besto ,
kiu estis sub mi .
*
Kaj mi levigxis nokte laux la torento kaj pririgardis la muregon ,
kaj ,
trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo ,
mi revenis .
*
Kaj la estroj ne sciis ,
kien mi iris kaj kion mi faras ;
nek al la Judoj ,
nek al la pastroj ,
nek al la eminentuloj ,
nek al la estroj ,
nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris gxis nun .
*
Kaj mi diris al ili:Vi vidas la mizeron ,
en kiu ni trovigxas ,
kiel Jerusalem estas dezertigita kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro ;
ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem ,
ke ni ne estu plu en malhonoro .
*
Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio ,
kiu favore estis super mi ,
ankaux la vortojn de la regxo ,
kiujn li diris al mi .
Kaj ili diris:Ni levigxu kaj konstruu ;
kaj iliaj manoj fortigxis por la bono .
*
Kiam tion auxdis Sanbalat ,
la HXoronano ,
kaj Tobija ,
la sklavo Amonida ,
kaj Gesxem ,
la Arabo ,
ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime ,
kaj diris:Kio estas tiu afero ,
kiun vi faras ?
cxu ne kontraux la regxo vi ribelas ?
*
Kaj mi respondis al ili ,
kaj diris al ili:Dio de la cxielo donos al ni sukceson ,
kaj ni ,
Liaj servantoj ,
levigxos kaj konstruos ;
sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem .