Nehemiah:2:11-20




esperanto@Nehemiah:2:11 @ Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj,

esperanto@Nehemiah:2:12 @ mi levigxis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis.

esperanto@Nehemiah:2:13 @ Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj gxiajn pordegojn, kiel ili estas forbruligitaj per fajro.

esperanto@Nehemiah:2:14 @ Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Regxa Lageto; sed tie ne estis suficxe da spaco, ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi.

esperanto@Nehemiah:2:15 @ Kaj mi levigxis nokte laux la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis.

esperanto@Nehemiah:2:16 @ Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris gxis nun.

esperanto@Nehemiah:2:17 @ Kaj mi diris al ili:Vi vidas la mizeron, en kiu ni trovigxas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.

esperanto@Nehemiah:2:18 @ Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaux la vortojn de la regxo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris:Ni levigxu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortigxis por la bono.

esperanto@Nehemiah:2:19 @ Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Gesxem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris:Kio estas tiu afero, kiun vi faras? cxu ne kontraux la regxo vi ribelas?

esperanto@Nehemiah:2:20 @ Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili:Dio de la cxielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, levigxos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.


Seeker Overlay: Off On

[BookofNehemiah] [Nehemiah:1] [Nehemiah:2] [Nehemiah:3] [Discuss] Tag Nehemiah:2:11-20 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: