Nehemiah:3
Seeker Overlay ON
*
Kaj levigxis la cxefpastro Eljasxib ,
kaj liaj fratoj ,
la pastroj ,
kaj konstruis la Pordegon de SXafoj ;
ili sanktigis gxin kaj starigis gxiajn pordojn ,
ili sanktigis gxis la turo Mea ,
gxis la turo HXananel .
*
Apud li konstruis la logxantoj de Jerihxo ,
apud ili konstruis Zakur ,
filo de Imri .
*
La Pordegon de Fisxoj konstruis la logxantoj de Senaa ;
ili tegis gxin ,
kaj starigis gxiajn pordojn ,
serurojn ,
kaj riglilojn .
*
Apud ili konstruis Meremot ,
filo de Urija ,
filo de Hakoc ;
apud ili konstruis Mesxulam ,
filo de Berehxja ,
filo de Mesxezabel ;
apud ili konstruis Cadok ,
filo de Baana .
*
Apud ili konstruis la Tekoaanoj ;
tamen iliaj eminentuloj ne metis sian kolon sub laboradon por sia sinjoro .
*
La Malnovan Pordegon konstruis Jojada ,
filo de Paseahx ,
kaj Mesxulam ,
filo de Besodja ;
ili tegis gxin ,
kaj starigis gxiajn pordojn ,
gxiajn serurojn ,
kaj gxiajn riglilojn .
*
Apud ili konstruis Melatja ,
la Gibeonano ,
kaj Jadon ,
la Meronotano ,
la logxantoj de Gibeon kaj de Micpa ,
gxis la segxo de la transrivera regionestro .
*
Apud li konstruis Uziel ,
filo de HXarhaja ,
fandisto ;
apud li konstruis HXananja ,
filo de sxmirajxisto .
Kaj ili restarigis Jerusalemon gxis la Largxa Murego .
*
Apud ili konstruis Refaja ,
filo de HXur ,
estro de duondistrikto de Jerusalem .
*
Apud ili kaj kontraux sia domo konstruis Jedaja ,
filo de HXarumaf ;
apud li konstruis HXatusx ,
filo de HXasxabneja .
*
Alian parton konstruis Malkija ,
filo de HXarim ,
kaj HXasxub ,
filo de Pahxat-Moab ;
ankaux la Turon de la Fornoj .
*
Apude konstruis SXalum ,
filo de Halohxesx ,
estro de duondistrikto de Jerusalem ,
li kaj liaj filinoj .
*
La Pordegon de la Valo konstruis HXanun kaj la logxantoj de Zanoahx ;
ili konstruis gxin ,
kaj starigis gxiajn pordojn ,
gxiajn serurojn ,
kaj gxiajn riglilojn ,
kaj mil ulnojn de la murego gxis la Pordego de Sterko .
*
La Pordegon de Sterko konstruis Malkija ,
filo de Rehxab ,
estro de la distrikto de Bet-Kerem ;
li konstruis gxin ,
kaj starigis gxiajn pordojn ,
serurojn ,
kaj riglilojn .
*
La Pordegon de la Fonto konstruis SXalun ,
filo de Kol-HXoze ,
estro de la distrikto de Micpa ;
li konstruis gxin kaj tegis gxin ,
kaj starigis gxiajn pordojn ,
serurojn ,
kaj riglilojn ;
ankaux la muregon cxe la lageto SXelahx de la regxa gxardeno kaj gxis la sxtupoj ,
kiuj iras malsupren de la urbo de David .
*
Post li konstruis Nehxemja ,
filo de Azbuk ,
estro de duondistrikto de Bet-Cur ,
gxis la loko kontraux la tomboj de David kaj gxis la farita lageto kaj gxis la Domo de Herooj .
*
Post li konstruis la Levidoj:Rehxum ,
filo de Bani ;
apude konstruis HXasxabja ,
estro de duondistrikto de Keila ,
por sia distrikto .
*
Post li konstruis iliaj fratoj ,
Bavaj ,
filo de HXenadad ,
estro de duondistrikto de Keila .
*
Apud li konstruis Ezer ,
filo de Jesxua ,
estro de Micpa ,
duan parton ,
cxe la angulo ,
kontraux la loko ,
kie oni supreniras al la armilejo .
*
Post li vigle konstruis Baruhx ,
filo de Zakaj ,
alian parton ,
de la angulo gxis la pordo de la domo de Eljasxib ,
la cxefpastro .
*
Post li konstruis Meremot ,
filo de Urija ,
filo de Hakoc ,
alian parton ,
de la pordo de la domo de Eljasxib gxis la fino de la domo de Eljasxib .
*
Post li konstruis la pastroj ,
kiuj logxis en la cxirkauxajxo .
*
Post ili konstruis Benjamen kaj HXasxub ,
kontraux sia domo ;
post ili konstruis Azarja ,
filo de Maaseja ,
filo de Ananja ,
apud sia domo .
*
Post li konstruis Binuj ,
filo de HXenadad ,
alian parton ,
de la domo de Azarja gxis la angulo kaj la rando .
*
Palal ,
filo de Uzaj ,
de kontraux la angulo kaj la turo ,
kiu elstaras el la supra regxa domo ,
apud la korto de malliberejo .
Post li Pedaja ,
filo de Parosx
* (
La Netinoj logxis en Ofel .)
gxis kontraux la Pordego de la Akvo oriente ,
kaj gxis la elstaranta turo .
*
Poste konstruis la Tekoaanoj ,
alian parton ,
de kontraux la granda elstaranta turo gxis la muro de Ofel .
*
De post la Pordego de la CXevaloj konstruis la pastroj ,
cxiu kontraux sia domo .
*
Poste konstruis Cadok ,
filo de Imer ,
kontraux sia domo ;
post li konstruis SXemaja ,
filo de SXehxanja ,
gardisto de la Orienta Pordego .
*
Post li konstruis HXananja ,
filo de SXelemja ,
kaj HXanun ,
sesa filo de Calaf ,
alian parton .
Post li konstruis Mesxulam ,
filo de Berehxja ,
kontraux sia cxambro .
*
Post li konstruis Malkija ,
filo de fandisto ,
gxis la domo de la Netinoj kaj de la butikistoj ,
kontraux la Pordego de Depono kaj gxis la tegmenta cxambro de la angulo .
*
Inter la tegmenta cxambro de la angulo kaj la Pordego de SXafoj konstruis la fandistoj kaj la butikistoj .