Numbers:15:32-36
esperanto@Numbers:15:32 @ Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu kolektis lignon en tago sabata.
esperanto@Numbers:15:33 @ Kaj tiuj, kiuj trovis lin, kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo.
esperanto@Numbers:15:34 @ Kaj oni metis lin en gardejon, cxar ne estis ankoraux klarigite, kion oni devas fari al li.
esperanto@Numbers:15:35 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiu homo mortu; per sxtonoj mortigu lin la tuta komunumo ekster la tendaro.
esperanto@Numbers:15:36 @ Kaj la tuta komunumo elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj, kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.