Numbers:21:4-9




esperanto@Numbers:21:4 @ Kaj ili elmovigxis de la monto Hor laux la vojo al la Rugxa Maro, por cxirkauxiri la landon de Edom. Kaj senkuragxigxis la animo de la popolo sur la vojo.

esperanto@Numbers:21:5 @ Kaj la popolo ekparolis kontraux Dio kaj kontraux Moseo:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? cxar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo nauxzas la mizera nutrajxo.

esperanto@Numbers:21:6 @ Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael.

esperanto@Numbers:21:7 @ Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris:Ni pekis, parolante kontraux la Eternulo kaj kontraux vi; pregxu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo pregxis pri la popolo.

esperanto@Numbers:21:8 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faru al vi serpenton kupran kaj metu gxin sur stangon; kaj cxiu mordita, kiu ekrigardos gxin, restos viva.

esperanto@Numbers:21:9 @ Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis gxin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj cxi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.


Seeker Overlay: Off On

[BookofNumbers] [Numbers:20] [Numbers:21] [Numbers:22] [Discuss] Tag Numbers:21:4-9 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: