Numbers:23
Seeker Overlay ON
*
Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn ,
kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn .
*
Kaj Balak faris ,
kiel diris Bileam ;
kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro .
*
Kaj Bileam diris al Balak:Staru cxe via brulofero ,
kaj mi iros ;
eble la Eternulo venos al mi renkonte ,
kaj kion Li montros al mi ,
tion mi diros al vi .
Kaj li iris sur la altajxon .
*
Kaj Dio renkontigxis al Bileam ,
kaj cxi tiu diris al Li:La sep altarojn mi pretigis ,
kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro .
*
Kaj la Eternulo enmetis vorton en la busxon de Bileam ,
kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel .
*
Kaj li revenis al tiu ,
kaj jen tiu staras cxe sia brulofero ,
li kaj cxiuj cxefoj de Moab .
*
Kaj li komencis sian inspiritajxon ,
kaj diris :
El Aram venigis min Balak ,
Regxo de Moab ,
el la montoj orientaj :
Venu ,
malbenu al mi Jakobon ,
Kaj venu ,
malbondiru kontraux Izrael .
*
Kiel mi tiun malbenos ,
kiun ne malbenas Dio ?
Kiel mi tiun malbondiros ,
kiun ne malbondiras la Eternulo ?
*
De la supro de rokoj mi vidas lin ,
Kaj de altajxoj mi rigardas lin ;
Jen la popolo logxas aparte Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj .
*
Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael ?
Mortu mia animo per la morto de justuloj ,
Kaj mia fino estu simila al ilia !
*
Tiam Balak diris al Bileam:Kion vi faris al mi ?
por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin ,
kaj jen vi ilin benas .
*
Kaj li respondis kaj diris:CXu ne tion ,
kion la Eternulo metas en mian busxon ,
mi devas precize diri ?
*
Kaj Balak diris al li:Venu do kun mi al alia loko ,
de kiu vi ilin vidos ;
nur ilian parton vi vidos ,
la tutan vi ilin ne vidos ;
kaj malbenu ilin al mi de tie .
*
Kaj li prenis lin sur la kampon de cxirkauxrigardantoj ,
sur la supron de Pisga ,
kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virsxafo sur cxiu altaro .
*
Kaj li diris al Balak:Staru cxi tie cxe via brulofero ,
kaj mi iros renkonte tien .
*
Kaj la Eternulo renkontigxis al Bileam kaj metis vorton en lian busxon ,
kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel .
*
Kaj li venis al li ,
kaj jen li staras cxe sia brulofero ,
kaj kun li la cxefoj de Moab .
Kaj Balak diris al li:Kion parolis la Eternulo ?
*
Kaj li komencis sian inspiritajxon ,
kaj diris :
Levigxu ,
Balak ,
kaj auxskultu ;
Atentu min ,
filo de Cipor .
*
Dio ne estas homo ,
ke Li mensogus ,
Kaj ne homido ,
ke Li pentus .
CXu Li dirus kaj ne farus ,
Parolus kaj ne plenumus ?
*
Jen beno estas komisiita al mi ;
Li benas ,
kaj mi ne povas tion sxangxi .
*
Li ne vidis pekon cxe Jakob ,
Kaj Li ne rimarkis malpiecon cxe Izrael ;
La Eternulo ,
lia Dio ,
estas kun li ,
Kaj regxa aklamado estas cxe li .
*
Dio ,
kiu elkondukis ilin el Egiptujo ,
Estas por ili kiel la forto de bubalo .
*
CXar ne ekzistas sorcxado en Jakob ,
Nek auxgurado en Izrael ;
Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael ,
kion faras Dio .
*
Jen la popolo starigxas kiel leonino Kaj levigxas kiel leono ;
GXi ne kusxigxos ,
antaux ol gxi mangxos rabakiron Kaj antaux ol gxi trinkos sangon de mortigitoj .
*
Kaj Balak diris al Bileam:Nek per malbeno malbenu ilin ,
nek per beno benu ilin .
*
Sed Bileam respondis kaj diris al Balak:CXu mi ne diris al vi ,
ke cxion ,
kion diros la Eternulo ,
tion mi faros ?
*
Kaj Balak diris al Bileam:Venu ,
mi prenos vin sur alian lokon ;
eble placxos al Dio ,
kaj vi malbenos ilin al mi de tie .
*
Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor ,
kiu estas turnita al la dezerto .
*
Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn ,
kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn .
*
Kaj Balak faris ,
kiel diris Bileam ,
kaj oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro .