Numbers:24



Seeker Overlay ON

* CXar Bileam vidis , ke al la Eternulo placxas beni Izraelon , li ne iris , kiel antauxe , por auxguri , sed li turnis sian vizagxon al la dezerto . * Kaj Bileam levis siajn okulojn , kaj ekvidis Izraelon , starantan laux siaj triboj ; kaj la spirito de Dio venis sur lin . * Kaj li ekparolis sian inspiritajxon , kaj diris : Parolas Bileam , filo de Beor , Kaj parolas viro kun malfermita okulo ; * Parolas tiu , kiu auxdas la vortojn de Dio , Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo ; Li falas , sed malfermitaj estas liaj okuloj . * Kiel belaj estas viaj tendoj , ho Jakob , Viaj logxejoj , ho Izrael ! * Kiel valoj ili etendigxas , Kiel gxardenoj apud rivero , Kiel arboj aloaj , plantitaj de la Eternulo , Kiel cedroj apud akvo . * Fluos akvo el liaj siteloj , Kaj lia semo estos cxe multaj akvoj ; Superos Agagon lia regxo , Kaj altigxos lia regno . * Dio , kiu elkondukis lin el Egiptujo , Estas por li kiel la forto de bubalo ; Li formangxas la popolojn , kiuj estas malamikaj al li , Kaj iliajn ostojn li frakasas Kaj per siaj sagoj disbatas . * Li genuigxis , li kusxigxis , Kiel leono kaj kiel leonino ; Kiu lin levos ? Viaj benantoj estas benataj , Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj . * Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraux Bileam , kaj li kunefrapis siajn manojn ; kaj Balak diris al Bileam:Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin , kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn ! * Kaj nun forigxu sur vian lokon ; mi intencis honori vin , sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro . * Kaj Bileam diris al Balak:CXu ecx al viaj senditoj , kiujn vi sendis al mi , mi ne parolis jene : * Se Balak ecx donus al mi sian plenan domon da argxento kaj oro , mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo , farante bonon aux malbonon laux mia deziro ? kion diros la Eternulo , tion mi diros . * Kaj nun mi iras al mia popolo ; venu , mi sciigos al vi , kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo . * Kaj li ekparolis sian inspiritajxon , kaj diris : Parolas Bileam , filo de Beor , Kaj parolas viro kun malfermita okulo ; * Parolas tiu , kiu auxdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo , Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo ; Li falas , sed malfermitaj estas liaj okuloj . * Mi vidas lin , sed ne nun ; Mi rigardas lin , sed ne proksime . Eliros stelo el Jakob , Kaj levigxos sceptro el Izrael , Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo . * Kaj Edom estos submetito , Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj ; Sed Izrael havos venkon . * Kaj la reganto eliros el Jakob , Kaj li pereigos la restintojn el la urbo . * Kaj li ekvidis Amalekon , kaj li ekparolis sian inspiritajxon , kaj diris : La unua el la popoloj estis Amalek , Sed lia fino estos pereo . * Kaj li ekvidis la Kenidojn , kaj li ekparolis sian inspiritajxon , kaj diris : Fortika estas via logxejo , Kaj arangxita sur roko estas via nesto ; * Sed ruinigita estos Kain , Baldaux Asxur vin kaptos . * Kaj li ekparolis sian inspiritajxon , kaj diris : Ve ! kiu vivos , kiam Dio tion faros ? * Kaj venos sxipoj de la lando de la Kitidoj , Kaj ili humiligos Asxuron kaj humiligos Eberon ; Sed ankaux ili pereos . * Kaj Bileam levigxis , kaj foriris kaj revenis al sia loko ; kaj ankaux Balak iris sian vojon .

Seeker Overlay: Off On

[BookofNumbers] [Numbers:23] [Numbers:24] [Numbers:25] [Discuss] Tag Numbers:24 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: