Numbers:27:12-23




esperanto@Numbers:27:12 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:27:13 @ Kaj kiam vi estos vidinta gxin, vi alkolektigxos al via popolo, vi ankaux, kiel alkolektigxis via frato Aaron;

esperanto@Numbers:27:14 @ cxar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru cxe la akvo Mian sanktecon antaux iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco cxe Kadesx en la dezerto Cin.

esperanto@Numbers:27:15 @ Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante:

esperanto@Numbers:27:16 @ La Eternulo, Dio de la spiritoj de cxiu karno, starigu super la komunumo viron,

esperanto@Numbers:27:17 @ kiu eliradus antaux ili kaj kiu eniradus antaux ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtiston.

esperanto@Numbers:27:18 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin;

esperanto@Numbers:27:19 @ kaj starigu lin antaux Eleazar, la pastro, kaj antaux la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaux iliaj okuloj;

esperanto@Numbers:27:20 @ kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke auxskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:27:21 @ Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.

esperanto@Numbers:27:22 @ Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaux la pastro Eleazar kaj antaux la tuta komunumo;

esperanto@Numbers:27:23 @ kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofNumbers] [Numbers:26] [Numbers:27] [Numbers:28] [Discuss] Tag Numbers:27:12-23 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: