Numbers:28:1-15




esperanto@Numbers:28:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Numbers:28:2 @ Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odorajxon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.

esperanto@Numbers:28:3 @ Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon.

esperanto@Numbers:28:4 @ Unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero;

esperanto@Numbers:28:5 @ kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo.

esperanto@Numbers:28:6 @ Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata cxe la monto Sinaj, kiel agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo.

esperanto@Numbers:28:7 @ Kaj gxia versxofero estu po kvarono de hino cxe unu sxafido; en la sanktejo vi devas versxi la vinon al la Eternulo.

esperanto@Numbers:28:8 @ Kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia versxofero faru fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

esperanto@Numbers:28:9 @ Sed en la tago sabata du sxafidojn jaragxajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj gxian versxoferon;

esperanto@Numbers:28:10 @ tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero.

esperanto@Numbers:28:11 @ Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn;

esperanto@Numbers:28:12 @ kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virsxafo;

esperanto@Numbers:28:13 @ kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu sxafido; tio estas brulofero, agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo.

esperanto@Numbers:28:14 @ Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro.

esperanto@Numbers:28:15 @ Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero.


Seeker Overlay: Off On

[BookofNumbers] [Numbers:27] [Numbers:28] [Numbers:29] [Discuss] Tag Numbers:28:1-15 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: