Numbers:28:17-25
esperanto@Numbers:28:17 @ Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn.
esperanto@Numbers:28:18 @ En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
esperanto@Numbers:28:19 @ kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;
esperanto@Numbers:28:20 @ kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo;
esperanto@Numbers:28:21 @ po unu dekono alportu por cxiu el la sep sxafidoj;
esperanto@Numbers:28:22 @ kaj unu virkapron, por pekliberigi vin.
esperanto@Numbers:28:23 @ Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion.
esperanto@Numbers:28:24 @ Tiel faru en cxiu el la sep tagoj; tio estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun gxia versxofero.
esperanto@Numbers:28:25 @ Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.