Numbers:29:12-34



Seeker Overlay ON

* Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu cxe vi sankta kunveno ; faru nenian servan laboron , kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj ; * kaj alportu bruloferon , fajroferon , agrablan odorajxon al la Eternulo:dek tri bovidojn , du virsxafojn , dek kvar jaragxajn sxafidojn , sendifektaj ili estu ; * kaj ilian farunoferon:delikatan farunon , miksitan kun oleo , po tri dekonoj por cxiu el la dek tri bovidoj , po du dekonoj por cxiu el la du virsxafoj ; * kaj po unu dekono por cxiu el la dek kvar sxafidoj ; * kaj unu virkapron , kiel pekoferon , krom la konstanta brulofero , gxia farunofero , kaj gxia versxofero . * Kaj en la dua tago:dek du bovidojn , du virsxafojn , dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn ; * kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj , por la virsxafoj , kaj por la sxafidoj , laux ilia nombro , laux la regularo ; * kaj unu virkapron , kiel pekoferon , krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj . * Kaj en la tria tago:dek unu bovidojn , du virsxafojn , dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn ; * kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj , por la virsxafoj , kaj por la sxafidoj , laux ilia nombro , laux la regularo ; * kaj unu virkapron pekoferan , krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero . * Kaj en la kvara tago:dek bovidojn , du virsxafojn , dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn ; * ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj , por la virsxafoj , kaj por la sxafidoj , laux ilia nombro , laux la regularo ; * kaj unu virkapron pekoferan , krom la konstanta brulofero , gxia farunofero , kaj gxia versxofero . * Kaj en la kvina tago:naux bovidojn , du virsxafojn , dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn ; * kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj , por la virsxafoj , kaj por la sxafidoj , laux ilia nombro , laux la regularo ; * kaj unu virkapron pekoferan , krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero . * Kaj en la sesa tago:ok bovidojn , du virsxafojn , dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn ; * kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj , por la virsxafoj , kaj por la sxafidoj , laux ilia nombro , laux la regularo ; * kaj unu virkapron pekoferan , krom la konstanta brulofero , gxia farunofero , kaj gxia versxofero . * Kaj en la sepa tago:sep bovidojn , du virsxafojn , dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn ; * kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj , por la virsxafoj , kaj por la sxafidoj , laux ilia nombro , laux la regularo ; * kaj unu virkapron pekoferan , krom la konstanta brulofero , gxia farunofero , kaj gxia versxofero .

Seeker Overlay: Off On

[BookofNumbers] [Numbers:28] [Numbers:29] [Numbers:30] [Discuss] Tag Numbers:29:12-34 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: