Philemon:1
Seeker Overlay ON
*
Pauxlo ,
malliberulo por Kristo Jesuo ,
kaj Timoteo ,
la frato ,
al Filemon ,
nia amato kaj kunlaboranto ,
*
kaj al Apfia ,
la fratino ,
kaj al Arhxipo ,
nia kunbatalanto ,
kaj al la eklezio en via domo :
*
Graco al vi kaj paco de Dio ,
nia Patro ,
kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo .
*
Mi cxiam dankas mian Dion ,
memorigante pri vi en miaj pregxoj ,
*
auxdinte pri via amo kaj pri la fido ,
kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al cxiuj sanktuloj ;
*
por ke la partoprenado en via fido farigxu energia per la sciigo de cxiu bonajxo ,
kiu estas en vi ,
por Kristo .
*
CXar mi tre gxojis kaj havis multon da konsolo pro via amo ,
cxar la koroj de la sanktuloj refresxigxis per vi ,
frato mia .
*
Kvankam do mi havas plenan kuragxon en Kristo ,
por ordoni al vi tion ,
kio estas konvena ,
*
tamen pro la amo mi preferas petegi tia ,
kia mi estas ,
Pauxlo ,
maljunulo kaj nun ankaux malliberulo pro Kristo Jesuo ;
*
mi petegas vin koncerne mian filon ,
kiun mi naskis en miaj katenoj ;
tio estis Onesimo ,
*
kiu estis iam senutila por vi ,
sed nun estas utila por vi kaj por mi ;
*
mi jxus resendis al vi lin mem ,
alivorte ,
mian propran koron ;
*
lin mi volonte ja tenus apud mi ,
por ke anstataux vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio ;
*
sed mi nenion volis fari sen via konsento ;
por ke via boneco estu ne kvazaux deviga ,
sed lauxvola .
*
CXar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo ,
por ke vi havu lin por cxiam ;
*
jam ne kiel sklavon ,
sed kiel pli bonan ol sklavo ,
kiel fraton amatan ,
precipe por mi ,
sed des pli por vi ,
kaj en la karno kaj en la Sinjoro .
*
Se vi do rigardas min kiel kunulon ,
akceptu lin tiel same ,
kiel min mem .
*
Se tamen li faris ian malhonestajxon ,
aux sxuldas ion al vi ,
tion enkalkulu en mian konton ;
*
mi ,
Pauxlo ,
skribas per mia propra mano ,
mi gxin repagos ;
mi tamen ne diras al vi ,
ke vi viaparte sxuldas al mi ecx vin mem .
*
Jes ,
frato mia ,
lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro ;
refresxigu mian koron en Kristo .
*
Fidante pri via obeo ,
mi skribas al vi ,
sciante ,
ke vi faros ecx pli multe ,
ol kiom mi diras .
*
Sed krom tio pretigu por mi gastocxambron ;
cxar mi esperas ,
ke mi ,
laux viaj pregxoj ,
estos donita al vi .
*
Salutas vin Epafras ,
mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo ,
*
Marko ,
Aristarhxo ,
Demas ,
Luko ,
miaj kunlaborantoj .
*
La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito .
Amen .