Proverbs:20



Seeker Overlay ON

* La vino estas blasfemanto , ebriiga trinkajxo estas sovagxa ; Kaj kiu delogigxas per ili , tiu ne estas prudenta . * Minaco de regxo estas kiel kriego de leono ; Kiu lin kolerigas , tiu pekas kontraux sia animo . * Estas honoro por homo cxesigi malpacon ; Sed cxiu malsagxulo estas malpacema . * En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas ; Li petos en auxtuno , kaj li nenion ricevos . * Intenco en la koro de homo estas profunda akvo ; Sed homo sagxa gxin elcxerpos . * Multaj homoj proklamas pri sia boneco ; Sed kiu trovos homon fidelan ? * Virtulo iras en sia senpekeco ; Felicxaj estas liaj infanoj post li . * Regxo , kiu sidas sur trono de jugxo , Disventumas per siaj okuloj cxion malbonan . * Kiu povas diri:Mi purigis mian koron , Mi estas libera de mia peko ? * Neegalaj peziloj , neegalaj mezuroj , Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo . * Ecx knabon oni povas ekkoni laux liaj faroj , CXu estas pura kaj justa lia konduto . * Orelon auxdantan kaj okulon vidantan : Ilin ambaux kreis la Eternulo . * Ne amu dormon , por ke vi ne malricxigxu ; Malfermu viajn okulojn , kaj vi satigxos de pano . * Malbona , malbona , diras la acxetanto ; Sed kiam li foriris , tiam li fanfaronas . * Oni povas havi oron kaj multe da perloj ; Sed busxo prudenta estas multevalora ilo . * Prenu la veston de tiu , kiu garantiis por aliulo ; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiajxon . * Malhonesta pano estas bongusta por homo ; Sed lia busxo poste estos plena de sxtonetoj . * Intencoj fortikigxas per konsilo ; Kaj militon oni faru prudente . * Kiu malkasxas sekreton , tiu estas kiel kalumnianto ; Ne komunikigxu kun tiu , kiu havas largxan busxon . * Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon , Ties lumilo estingigxos meze de profunda mallumo . * Heredo , al kiu oni komence tro rapidas , Ne estas benata en sia fino . * Ne diru:Mi repagos malbonon ; Fidu la Eternulon , kaj Li vin helpos . * Neegalaj peziloj estas abomenajxo por la Eternulo , Kaj malvera pesilo estas ne bona . * La irado de homo dependas de la Eternulo ; Kiel homo povus kompreni sian vojon ? * GXi estas reto por homo , se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso . * Sagxa regxo dispelas malvirtulojn , Kaj venigas radon sur ilin . * La animo de homo estas lumilo de la Eternulo ; GXi esploras cxiujn internajxojn de la korpo . * Favorkoreco kaj veremeco hardas regxon ; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon . * Gloro por junuloj estas ilia forto , Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco . * Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon , Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon .

Seeker Overlay: Off On

[BookofProverbs] [Proverbs:19] [Proverbs:20] [Proverbs:21] [Discuss] Tag Proverbs:20 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: