Proverbs:3



Seeker Overlay ON

* Mia filo ! ne forgesu mian instruon , Kaj via koro konservu miajn ordonojn . * CXar ili akirigos al vi longan vivon , Jarojn de vivo kaj paco . * Favoro kaj vero vin ne forlasu ; Alligu ilin al via kolo , Skribu ilin sur la tabeloj de via koro . * Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion CXe Dio kaj homoj . * Fidu la Eternulon per via tuta koro , Kaj ne fidu vian prudenton . * Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj , Kaj Li gxustigos vian iradon . * Ne opiniu vin sagxa ; Timu la Eternulon , kaj deturnu vin de malbono . * CXi tio estos saniga por via korpo , Kaj bona nutro por viaj ostoj . * Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj : * Tiam viaj grenejoj tute plenigxos , Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston . * La instruon de la Eternulo , ho mia filo , ne malsxatu ; Kaj ne deturnu vin , kiam Li faras al vi punon ; * CXar kiun la Eternulo amas , tiun Li punkorektas , Kiel patro la filon , en kiu li havas plezuron . * Felicxa estas la homo , kiu trovis sagxon , Kaj la homo , kiu akiris prudenton ; * CXar estas pli bone gxin acxeti , ol acxeti argxenton , Kaj gxia rikoltajxo estas pli bona , ol pura oro . * GXi estas pli kara , ol juveloj ; Kaj nenio , kion vi povus deziri , povas esti komparata kun gxi . * Longa vivo estas en gxia dekstra mano ; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano . * GXiaj vojoj estas vojoj agrablaj , Kaj cxiuj gxiaj vojetoj estas paco . * GXi estas arbo de vivo por tiuj , kiuj gxin ekkaptis ; Kaj felicxaj estas tiuj , kiuj gxin posedas . * La Eternulo per sagxo fondis la teron ; Per prudento Li arangxis la cxielon . * Per Lia cxionsciado disigxis abismoj ; Kaj la nuboj elversxas roson . * Mia filo ! ili ne foriru de viaj okuloj ; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton : * Ili estos vivo por via animo , Kaj ornamo por via kolo . * Tiam vi iros sendangxere vian vojon , Kaj via piedo ne falpusxigxos . * Kiam vi kusxigxos dormi , vi ne timos ; Kaj kiam vi kusxos , via dormo estos agrabla . * Ne timu subitan teruron , Nek pereigon , kiu povus veni de malbonuloj ; * CXar la Eternulo estos via helpo , Kaj gardos vian piedon kontraux reto . * Ne rifuzu bonon al la bezonantoj , Se via mano havas la forton por fari . * Kiam vi havas cxe vi , ne diru al via proksimulo : Iru kaj revenu , kaj morgaux mi donos . * Ne pripensu malbonon kontraux via proksimulo , Kiam li kun konfido logxas cxe vi . * Ne malpacu kun iu senkauxze , Se li ne faris al vi malbonon . * Ne enviu rabemulon , Kaj elektu neniun el liaj vojoj ; * CXar la perversulojn la Eternulo abomenas , Kaj Sian intencon Li malkasxas al la piuloj . * Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo , Kaj la logxejon de piuloj Li benas . * La mokantojn Li mokas , Kaj al la humiluloj Li donas favoron . * Honoron heredas sagxuloj ; Sed malsagxuloj forportas honton .

Seeker Overlay: Off On

[BookofProverbs] [Proverbs:2] [Proverbs:3] [Proverbs:4] [Discuss] Tag Proverbs:3 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: