Psalms:1-41




esperanto@Psalms:1:1 @ Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

esperanto@Psalms:1:2 @ Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte.

esperanto@Psalms:1:3 @ Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.

esperanto@Psalms:1:4 @ Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento.

esperanto@Psalms:1:5 @ Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.

esperanto@Psalms:1:6 @ CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.

esperanto@Psalms:2:1 @ Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?

esperanto@Psalms:2:2 @ Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante:

esperanto@Psalms:2:3 @ Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn!

esperanto@Psalms:2:4 @ La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.

esperanto@Psalms:2:5 @ Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:

esperanto@Psalms:2:6 @ Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

esperanto@Psalms:2:7 @ Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis.

esperanto@Psalms:2:8 @ Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.

esperanto@Psalms:2:9 @ Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

esperanto@Psalms:2:10 @ Kaj nun, ho regxoj, prudentigxu; Instruigxu, jugxistoj de la tero!

esperanto@Psalms:2:11 @ Servu al la Eternulo kun timo, Kaj gxoju kun tremo.

esperanto@Psalms:2:12 @ Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, CXar baldaux ekbrulos Lia kolero. Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

esperanto@Psalms:3:1 @ Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Absxalom. Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj levigxis kontraux mi!

esperanto@Psalms:3:2 @ Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.

esperanto@Psalms:3:3 @ Sed Vi, ho Eternulo, estas sxildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.

esperanto@Psalms:3:4 @ Per mia vocxo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.

esperanto@Psalms:3:5 @ Mi kusxigxas kaj endormigxas, Kaj mi vekigxas, cxar la Eternulo min subtenas.

esperanto@Psalms:3:6 @ Mi ne timas miriadojn da kontrauxuloj, Kiuj estas cxirkaux mi.

esperanto@Psalms:3:7 @ Levigxu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; CXar Vi frapis al cxiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

esperanto@Psalms:3:8 @ CXe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.

esperanto@Psalms:4:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj auxskultu mian pregxon.

esperanto@Psalms:4:2 @ Homidoj, gxis kiam mia honoro estos malhonorata? GXis kiam vi amos vantajxon kaj celos malveron? Sela.

esperanto@Psalms:4:3 @ Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo auxdas, kiam mi vokas al Li.

esperanto@Psalms:4:4 @ Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kusxejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.

esperanto@Psalms:4:5 @ Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.

esperanto@Psalms:4:6 @ Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo!

esperanto@Psalms:4:7 @ Vi metis gxojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultigxas.

esperanto@Psalms:4:8 @ Pace mi kusxigxas kaj tuj endormigxas; CXar Vi, ho Eternulo, logxigas min sola en sendangxereco.

esperanto@Psalms:5:1 @ Al la hxorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David. Miajn vortojn auxskultu, ho Eternulo. Trapenetru miajn pensojn.

esperanto@Psalms:5:2 @ Auxdu la vocxon de mia krio, mia Regxo kaj mia Dio; CXar al Vi mi pregxas.

esperanto@Psalms:5:3 @ Ho Eternulo, matene Vi auxdas mian vocxon; Matene mi eldiras mian pregxon al Vi, kaj mi atendas.

esperanto@Psalms:5:4 @ CXar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiajxon; Malbonulo ne povas gasti cxe Vi.

esperanto@Psalms:5:5 @ Fanfaronuloj ne staros antaux Vi; Vi malamas cxiujn, kiuj faras malbonon.

esperanto@Psalms:5:6 @ Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.

esperanto@Psalms:5:7 @ Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi.

esperanto@Psalms:5:8 @ Ho Eternulo, gvidu min laux Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaux mi Vian vojon.

esperanto@Psalms:5:9 @ CXar ne ekzistas vero en ilia busxo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritas.

esperanto@Psalms:5:10 @ Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj jxetu ilin malsupren, CXar ili ribelis kontraux Vi.

esperanto@Psalms:5:11 @ Kaj ekgxojos cxiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.

esperanto@Psalms:5:12 @ CXar Vi, ho Eternulo, benas piulon; Kiel per sxildo Vi cxirkauxdefendas lin per favoro.

esperanto@Psalms:6:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

esperanto@Psalms:6:2 @ Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi senfortigxis; Sanigu min, ho Eternulo, cxar ektremis miaj ostoj.

esperanto@Psalms:6:3 @ Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam?

esperanto@Psalms:6:4 @ Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.

esperanto@Psalms:6:5 @ CXar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En SXeol, kiu gloros Vin?

esperanto@Psalms:6:6 @ Mi lacigxis de mia gxemado; CXiun nokton mi priversxas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kusxejon.

esperanto@Psalms:6:7 @ Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.

esperanto@Psalms:6:8 @ Forigxu de mi, cxiuj, kiuj faras malbonon; CXar auxdis la Eternulo la vocxon de mia ploro.

esperanto@Psalms:6:9 @ Auxdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian pregxon.

esperanto@Psalms:6:10 @ Hontigitaj kaj tre teruritaj estos cxiuj miaj malamikoj; Ili forturnigxos kaj tuj estos hontigitaj.

esperanto@Psalms:7:1 @ Senkulpigxo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kusx, la Benjamenido. Ho Eternulo, mia Dio, cxe Vi mi rifugxas; helpu min kontraux cxiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,

esperanto@Psalms:7:2 @ Por ke oni ne elsxiru, kiel leono, mian animon, GXin dissxirante, dum neniu savas.

esperanto@Psalms:7:3 @ Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris cxi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,

esperanto@Psalms:7:4 @ Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aux se mi difektis tiun, kiu premis min senkauxze:

esperanto@Psalms:7:5 @ Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.

esperanto@Psalms:7:6 @ Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon.

esperanto@Psalms:7:7 @ Kaj amaso da popoloj Vin cxirkauxos; Kaj super ili reiru supren.

esperanto@Psalms:7:8 @ La Eternulo jugxas popolojn. Jugxu min, ho Eternulo, laux mia justeco kaj laux mia pieco.

esperanto@Psalms:7:9 @ Finigxu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajxojn, justa Dio!

esperanto@Psalms:7:10 @ Mia sxildo estas cxe Dio, Kiu savas piajn korojn.

esperanto@Psalms:7:11 @ Dio estas jugxanto justa, Kaj Dio minacanta cxiutage.

esperanto@Psalms:7:12 @ Se oni ne regxustigxas, Li akrigas Sian glavon, Strecxas Sian pafarkon kaj direktas gxin.

esperanto@Psalms:7:13 @ Kaj Li pretigas por gxi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj.

esperanto@Psalms:7:14 @ Jen tiu gravedigxis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.

esperanto@Psalms:7:15 @ Li fosis kavon kaj profundigis gxin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.

esperanto@Psalms:7:16 @ Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.

esperanto@Psalms:7:17 @ Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

esperanto@Psalms:8:1 @ Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la cxielon.

esperanto@Psalms:8:2 @ Per la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraux Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la vengxemulon.

esperanto@Psalms:8:3 @ Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

esperanto@Psalms:8:4 @ Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

esperanto@Psalms:8:5 @ Vi malaltigis lin malmulte antaux Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

esperanto@Psalms:8:6 @ Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj; CXion Vi metis sub liajn piedojn:

esperanto@Psalms:8:7 @ SXafojn kaj bovojn cxiujn Kaj ankaux la sovagxajn bestojn,

esperanto@Psalms:8:8 @ La birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro, CXion, kio iras la vojojn de la maroj.

esperanto@Psalms:8:9 @ Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

esperanto@Psalms:9:1 @ Al la hxorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David. Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos cxiujn Viajn mirindajxojn.

esperanto@Psalms:9:2 @ Mi gxojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.

esperanto@Psalms:9:3 @ CXar miaj malamikoj turnigxas malantauxen, Ili falas kaj pereas antaux Vi.

esperanto@Psalms:9:4 @ CXar Vi faris por mi jugxon kaj plenumon de legxo; Vi sidigxis sur la trono, Vi justa jugxanto.

esperanto@Psalms:9:5 @ Vi indignis kontraux la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por cxiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:9:6 @ La malamikoj malaperis, ruinigxis por cxiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.

esperanto@Psalms:9:7 @ Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por jugxo.

esperanto@Psalms:9:8 @ Kaj Li jugxos la mondon kun justeco, Li plenumos legxojn inter la popoloj kun senpartieco.

esperanto@Psalms:9:9 @ Kaj la Eternulo estos rifugxo por la premato, Rifugxo en la tempo de mizero.

esperanto@Psalms:9:10 @ Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, CXar Vi ne forlasas tiujn, kiuj sercxas Vin, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:9:11 @ Kantu al la Eternulo, kiu logxas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.

esperanto@Psalms:9:12 @ CXar vengxante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfelicxuloj.

esperanto@Psalms:9:13 @ Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,

esperanto@Psalms:9:14 @ Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi gxoju pro Via savo.

esperanto@Psalms:9:15 @ Enigxis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptigxis ilia piedo.

esperanto@Psalms:9:16 @ Oni ekkonas la Eternulon laux la jugxo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.

esperanto@Psalms:9:17 @ La malbonuloj reiru en SXeolon, CXiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.

esperanto@Psalms:9:18 @ CXar ne por cxiam malricxulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.

esperanto@Psalms:9:19 @ Levigxu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortigxu; La popoloj estu jugxataj antaux Via vizagxo.

esperanto@Psalms:9:20 @ Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.

esperanto@Psalms:10:1 @ Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kasxas Vin en la tempo de la mizero?

esperanto@Psalms:10:2 @ Pro la malhumileco de malbonulo suferas malricxulo; Ili kaptigxu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.

esperanto@Psalms:10:3 @ CXar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malsxatas la Eternulon.

esperanto@Psalms:10:4 @ Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En cxiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.

esperanto@Psalms:10:5 @ Li cxiam iras forte laux siaj vojoj; Viaj jugxoj estas tro alte super li; CXiujn siajn malamikojn li forspitas.

esperanto@Psalms:10:6 @ Li diris en sia koro:Mi ne sxanceligxos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.

esperanto@Psalms:10:7 @ Lia busxo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.

esperanto@Psalms:10:8 @ Inside li sidas en la vilagxoj; Kasxe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malricxulon.

esperanto@Psalms:10:9 @ Li sidas inside en kasxita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malricxulon; Kaj li kaptas malricxulon, tirante lin en sian reton.

esperanto@Psalms:10:10 @ Li insidas, alpremigxas, Kaj la malricxulo falas en liajn fortajn ungegojn.

esperanto@Psalms:10:11 @ Li diras en sia koro:Dio forgesis, Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos.

esperanto@Psalms:10:12 @ Levigxu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn.

esperanto@Psalms:10:13 @ Por kio malpiulo malsxatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?

esperanto@Psalms:10:14 @ Vi vidas ja, cxar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laux Via forto. Al Vi fordonas sin malricxulo; Por orfo Vi estas helpanto.

esperanto@Psalms:10:15 @ Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke ecx sercxante lian malbonon, oni gxin ne trovu.

esperanto@Psalms:10:16 @ La Eternulo estas Regxo por eterne kaj cxiam, Pereis la idolistoj de Lia tero.

esperanto@Psalms:10:17 @ Deziron de humiluloj Vi auxdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,

esperanto@Psalms:10:18 @ Por doni jugxon al orfo kaj premato, Por ke oni cxesu peli homon de la tero.

esperanto@Psalms:11:1 @ Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?

esperanto@Psalms:11:2 @ CXar jen la malbonuloj strecxis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kasxe kontraux la honestajn korojn.

esperanto@Psalms:11:3 @ Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?

esperanto@Psalms:11:4 @ La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.

esperanto@Psalms:11:5 @ La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

esperanto@Psalms:11:6 @ Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

esperanto@Psalms:11:7 @ CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.

esperanto@Psalms:12:1 @ Al la hxorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo, cxar malaperis piuloj Kaj maloftigxis fideluloj inter la homidoj.

esperanto@Psalms:12:2 @ Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.

esperanto@Psalms:12:3 @ La Eternulo ekstermu cxiun flatan busxon Kaj langon fanfaronantan,

esperanto@Psalms:12:4 @ Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

esperanto@Psalms:12:5 @ CXar prematoj estas ruinigataj kaj malfelicxuloj gxemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri gxi.

esperanto@Psalms:12:6 @ La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Argxento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.

esperanto@Psalms:12:7 @ Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraux cxi tiu generacio por eterne.

esperanto@Psalms:12:8 @ CXirkauxe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altigxas inter la homidoj.

esperanto@Psalms:13:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. GXis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? GXis kiam Vi kasxos Vian vizagxon antaux mi?

esperanto@Psalms:13:2 @ GXis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro cxiutage? GXis kiam mia malamiko estos supre super mi?

esperanto@Psalms:13:3 @ Rigardu kaj auxdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;

esperanto@Psalms:13:4 @ Ke ne diru mia malamiko:Mi lin venkis; Ke ne gxoju miaj premantoj, se mi falos.

esperanto@Psalms:13:5 @ Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro gxojas pro Via savo.

esperanto@Psalms:13:6 @ Mi kantos al la Eternulo, CXar Li faris al mi bonon.

esperanto@Psalms:14:1 @ Al la hxorestro. De David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, ili abomenigxis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

esperanto@Psalms:14:2 @ La Eternulo el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.

esperanto@Psalms:14:3 @ CXiuj devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.

esperanto@Psalms:14:4 @ CXu ne prudentigxos cxiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?

esperanto@Psalms:14:5 @ Tie ili forte ektimis, CXar Dio estas en la generacio de la justuloj.

esperanto@Psalms:14:6 @ Vi malhonoris la konsilon de malricxulo, Sed la Eternulo estas lia rifugxejo.

esperanto@Psalms:14:7 @ Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.

esperanto@Psalms:15:1 @ Psalmo de David. Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas logxi sur Via sankta monto?

esperanto@Psalms:15:2 @ Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;

esperanto@Psalms:15:3 @ Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne jxetas malhonoron sur sian proksimulon;

esperanto@Psalms:15:4 @ Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris jxuron malprofite por si kaj gxin ne rompas;

esperanto@Psalms:15:5 @ Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subacxetajn donacojn kontraux senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

esperanto@Psalms:16:1 @ Verko de David. Gardu min, ho Dio, cxar mi rifugxas cxe Vi.

esperanto@Psalms:16:2 @ Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.

esperanto@Psalms:16:3 @ Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

esperanto@Psalms:16:4 @ Multigxos la malgxojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne versxos iliajn sangajn versxoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian busxon.

esperanto@Psalms:16:5 @ La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.

esperanto@Psalms:16:6 @ Loto agrabla trafis min, CXarma estas mia heredo.

esperanto@Psalms:16:7 @ Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Ecx en la nokto instruas min mia internajxo.

esperanto@Psalms:16:8 @ CXiam mi vidas la Eternulon antaux mi; CXar Li estas cxe mia dekstra mano, mi ne falos.

esperanto@Psalms:16:9 @ Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge.

esperanto@Psalms:16:10 @ CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

esperanto@Psalms:16:11 @ Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

esperanto@Psalms:17:1 @ Pregxo de David. Auxskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion, Donu orelon al mia pregxo el ne malsincera busxo.

esperanto@Psalms:17:2 @ De Vi venos mia jugxo; Viaj okuloj rigardos la veremecon.

esperanto@Psalms:17:3 @ Vi esploras mian koron, ekzamenas gxin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia busxo.

esperanto@Psalms:17:4 @ Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via busxo, Mi gardis min de vojoj kontrauxlegxaj.

esperanto@Psalms:17:5 @ Miaj pasxoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne sxanceligxas.

esperanto@Psalms:17:6 @ Mi vokas al Vi, cxar Vi respondos al mi, ho Dio; Klinu al mi Vian orelon kaj auxdu mian parolon.

esperanto@Psalms:17:7 @ Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraux la atakantoj.

esperanto@Psalms:17:8 @ Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kasxu min

esperanto@Psalms:17:9 @ De la malbonuloj, kiuj atakas min, De miaj malamikoj, kiuj cxirkauxe insidas kontraux mia animo.

esperanto@Psalms:17:10 @ Sian koron ili fermis, Per sia busxo ili parolas fiere.

esperanto@Psalms:17:11 @ Kien ni iras, ili nin cxirkauxas; Siajn okulojn ili direktas, por jxeti nin sur la teron.

esperanto@Psalms:17:12 @ Li similas leonon, kiu avidas akiron, Kaj leonidon, kiu sidas en kasxita loko.

esperanto@Psalms:17:13 @ Levigxu, ho Eternulo, antauxvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraux la malbonulo per Via glavo,

esperanto@Psalms:17:14 @ Kontraux la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraux la homoj de cxi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restajxon por siaj infanoj.

esperanto@Psalms:17:15 @ Kaj mi en pieco rigardos Vian vizagxon; Vekigxante, mi satigxos per Via bildo.

esperanto@Psalms:18:1 @ Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!

esperanto@Psalms:18:2 @ La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia sxildo kaj la korno de mia savo, mia rifugxejo.

esperanto@Psalms:18:3 @ Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj.

esperanto@Psalms:18:4 @ CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris;

esperanto@Psalms:18:5 @ La sxnuroj de SXeol min cxirkauxis, La retoj de la morto min atingis.

esperanto@Psalms:18:6 @ En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.

esperanto@Psalms:18:7 @ Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.

esperanto@Psalms:18:8 @ Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi.

esperanto@Psalms:18:9 @ Li klinis la cxielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.

esperanto@Psalms:18:10 @ Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento.

esperanto@Psalms:18:11 @ El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris cxirkaux Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.

esperanto@Psalms:18:12 @ De la brilo antaux Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.

esperanto@Psalms:18:13 @ Kaj la Eternulo ektondris en la cxielo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.

esperanto@Psalms:18:14 @ Li jxetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; JXetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.

esperanto@Psalms:18:15 @ Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la akvoj, Kaj nudigxis la fundamentoj de la universo, De Via minaca vocxo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.

esperanto@Psalms:18:16 @ Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;

esperanto@Psalms:18:17 @ Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.

esperanto@Psalms:18:18 @ Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo; Sed la Eternulo farigxis mia subteno.

esperanto@Psalms:18:19 @ Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi.

esperanto@Psalms:18:20 @ La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.

esperanto@Psalms:18:21 @ CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.

esperanto@Psalms:18:22 @ CXar cxiuj Liaj legxoj estis antaux mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.

esperanto@Psalms:18:23 @ Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.

esperanto@Psalms:18:24 @ Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux la pureco de miaj manoj antaux Liaj okuloj.

esperanto@Psalms:18:25 @ Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,

esperanto@Psalms:18:26 @ Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco.

esperanto@Psalms:18:27 @ CXar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.

esperanto@Psalms:18:28 @ CXar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.

esperanto@Psalms:18:29 @ CXar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.

esperanto@Psalms:18:30 @ La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas.

esperanto@Psalms:18:31 @ CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?

esperanto@Psalms:18:32 @ Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;

esperanto@Psalms:18:33 @ Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj;

esperanto@Psalms:18:34 @ Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon.

esperanto@Psalms:18:35 @ Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.

esperanto@Psalms:18:36 @ Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.

esperanto@Psalms:18:37 @ Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, gxis mi ilin pereigas.

esperanto@Psalms:18:38 @ Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn.

esperanto@Psalms:18:39 @ Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min.

esperanto@Psalms:18:40 @ Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

esperanto@Psalms:18:41 @ Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.

esperanto@Psalms:18:42 @ Mi disflugigas ilin, kiel polvon laux la vento; Kiel stratan koton mi ilin forjxetas.

esperanto@Psalms:18:43 @ Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min cxefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.

esperanto@Psalms:18:44 @ Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.

esperanto@Psalms:18:45 @ Aligentuloj senfortigxas, Kaj kuras terurite el siaj fortikajxoj.

esperanto@Psalms:18:46 @ Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:

esperanto@Psalms:18:47 @ Tiu Dio, kiu donas al mi vengxon Kaj submetas al mi popolojn,

esperanto@Psalms:18:48 @ Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.

esperanto@Psalms:18:49 @ Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.

esperanto@Psalms:18:50 @ Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.

esperanto@Psalms:19:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. La cxieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la cxiela firmajxo.

esperanto@Psalms:19:2 @ Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon.

esperanto@Psalms:19:3 @ Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne auxdas ilian vocxon.

esperanto@Psalms:19:4 @ Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj gxis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li arangxis tendon inter ili.

esperanto@Psalms:19:5 @ Kaj gxi eliras kiel fiancxo el sia baldakeno, GXojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

esperanto@Psalms:19:6 @ Sur unu rando de la cxielo estas gxia levigxo, Kaj gxia rondiro estas gxis aliaj randoj; Kaj nenio kasxigxas antaux gxia varmego.

esperanto@Psalms:19:7 @ La instruo de la Eternulo estas perfekta, gxojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, gxi sagxigas sensagxulon.

esperanto@Psalms:19:8 @ La ordonoj de la Eternulo estas justaj, gxojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaux la okuloj.

esperanto@Psalms:19:9 @ La timo antaux la Eternulo estas pura, restas eterne; La jugxoj de la Eternulo estas veraj, kaj cxiuj estas justaj.

esperanto@Psalms:19:10 @ Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolcxaj, ol mielo kaj cxelaraj mielgutoj.

esperanto@Psalms:19:11 @ Ankaux Via sklavo instruigxis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

esperanto@Psalms:19:12 @ Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kasxitaj.

esperanto@Psalms:19:13 @ Ankaux de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, Ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.

esperanto@Psalms:19:14 @ Akceptu favore la vortojn el mia busxo kaj la parolon de mia koro antaux Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

esperanto@Psalms:20:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

esperanto@Psalms:20:2 @ Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.

esperanto@Psalms:20:3 @ Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li. Sela.

esperanto@Psalms:20:4 @ Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.

esperanto@Psalms:20:5 @ Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn.

esperanto@Psalms:20:6 @ Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.

esperanto@Psalms:20:7 @ Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Psalms:20:8 @ Ili sxanceligxas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

esperanto@Psalms:20:9 @ Ho Eternulo, savu; La Regxo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

esperanto@Psalms:21:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, pro Via forto gxojas la regxo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

esperanto@Psalms:21:2 @ Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia busxo Vi ne rifuzis. Sela.

esperanto@Psalms:21:3 @ Vi antauxvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

esperanto@Psalms:21:4 @ Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por cxiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:21:5 @ Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

esperanto@Psalms:21:6 @ Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per gxojo antaux Via vizagxo.

esperanto@Psalms:21:7 @ CXar la regxo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.

esperanto@Psalms:21:8 @ Trovos Via mano cxiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.

esperanto@Psalms:21:9 @ Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formangxos.

esperanto@Psalms:21:10 @ Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.

esperanto@Psalms:21:11 @ CXar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis gxin plenumi.

esperanto@Psalms:21:12 @ Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraux iliajn vizagxojn.

esperanto@Psalms:21:13 @ Levigxu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

esperanto@Psalms:22:1 @ Al la hxorestro. Por ario:Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?

esperanto@Psalms:22:2 @ Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.

esperanto@Psalms:22:3 @ Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu logxas inter la glorado de Izrael.

esperanto@Psalms:22:4 @ Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.

esperanto@Psalms:22:5 @ Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.

esperanto@Psalms:22:6 @ Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.

esperanto@Psalms:22:7 @ CXiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la busxon, balancas la kapon, dirante:

esperanto@Psalms:22:8 @ Li apogis sin al la Eternulo:Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.

esperanto@Psalms:22:9 @ Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.

esperanto@Psalms:22:10 @ Al Vi mi estis jxetita de post la momento de mia naskigxo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.

esperanto@Psalms:22:11 @ Ne malproksimigxu de mi, CXar malfelicxo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.

esperanto@Psalms:22:12 @ CXirkauxis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Basxanaj starigxis cxirkaux mi.

esperanto@Psalms:22:13 @ Ili malfermegis kontraux mi siajn busxojn, Kiel leono sxiranta kaj krieganta.

esperanto@Psalms:22:14 @ Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno.

esperanto@Psalms:22:15 @ Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.

esperanto@Psalms:22:16 @ CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.

esperanto@Psalms:22:17 @ Mi povas kalkuli cxiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.

esperanto@Psalms:22:18 @ Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.

esperanto@Psalms:22:19 @ Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimigxu; Mia forto, rapidu, por helpi min.

esperanto@Psalms:22:20 @ Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo.

esperanto@Psalms:22:21 @ Savu min de busxo de leono, Kaj helpu min kontraux kornoj de bubaloj.

esperanto@Psalms:22:22 @ Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

esperanto@Psalms:22:23 @ Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.

esperanto@Psalms:22:24 @ CXar Li ne malsxatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kasxis antaux li Sian vizagxon; Sed auxskultis lin, kiam tiu kriis al Li.

esperanto@Psalms:22:25 @ Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj.

esperanto@Psalms:22:26 @ La humiluloj mangxu kaj satigxu, Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj; Via koro vivu eterne.

esperanto@Psalms:22:27 @ Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj.

esperanto@Psalms:22:28 @ CXar al la Eternulo apartenas la regxado; Li regxas super la popoloj.

esperanto@Psalms:22:29 @ Mangxos kaj klinigxos cxiuj grasuloj de la tero; Antaux Li genufleksos cxiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.

esperanto@Psalms:22:30 @ Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.

esperanto@Psalms:22:31 @ Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.

esperanto@Psalms:23:1 @ Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos.

esperanto@Psalms:23:2 @ Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

esperanto@Psalms:23:3 @ Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.

esperanto@Psalms:23:4 @ Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.

esperanto@Psalms:23:5 @ Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

esperanto@Psalms:23:6 @ Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

esperanto@Psalms:24:1 @ Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

esperanto@Psalms:24:2 @ CXar Li sur la maroj gxin fondis Kaj sur la akvoj gxin fortikigis.

esperanto@Psalms:24:3 @ Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko?

esperanto@Psalms:24:4 @ Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe.

esperanto@Psalms:24:5 @ Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.

esperanto@Psalms:24:6 @ Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la sercxantoj de Via vizagxo, ho Dio de Jakob. Sela.

esperanto@Psalms:24:7 @ Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.

esperanto@Psalms:24:8 @ Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.

esperanto@Psalms:24:9 @ Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.

esperanto@Psalms:24:10 @ Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Regxo de gloro. Sela.

esperanto@Psalms:25:1 @ De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.

esperanto@Psalms:25:2 @ Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontigxi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.

esperanto@Psalms:25:3 @ CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos; Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense.

esperanto@Psalms:25:4 @ Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon.

esperanto@Psalms:25:5 @ Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, CXar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas cxiun tagon.

esperanto@Psalms:25:6 @ Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, CXar ili estis de cxiam.

esperanto@Psalms:25:7 @ La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laux Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

esperanto@Psalms:25:8 @ Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.

esperanto@Psalms:25:9 @ Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

esperanto@Psalms:25:10 @ CXiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn legxojn.

esperanto@Psalms:25:11 @ Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, CXar gxi estas granda.

esperanto@Psalms:25:12 @ Al cxiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.

esperanto@Psalms:25:13 @ Lia animo gxuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.

esperanto@Psalms:25:14 @ Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian arangxon Li sciigas al ili.

esperanto@Psalms:25:15 @ Miaj okuloj estas cxiam direktitaj al la Eternulo, CXar Li eltiras el reto miajn piedojn.

esperanto@Psalms:25:16 @ Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, CXar mi estas soleca kaj mizera.

esperanto@Psalms:25:17 @ La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min.

esperanto@Psalms:25:18 @ Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu cxiujn miajn pekojn.

esperanto@Psalms:25:19 @ Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.

esperanto@Psalms:25:20 @ Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontigxi, cxar Vin mi fidas.

esperanto@Psalms:25:21 @ Senkulpeco kaj justeco defendu min, CXar al Vi mi esperas.

esperanto@Psalms:25:22 @ Liberigu, ho Dio, Izraelon el cxiuj liaj suferoj.

esperanto@Psalms:26:1 @ De David. Jugxu min, ho Eternulo, cxar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne sxanceligxos.

esperanto@Psalms:26:2 @ Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internajxon kaj mian koron.

esperanto@Psalms:26:3 @ CXar Via favorkoreco estas antaux miaj okuloj; Kaj mi marsxas en Via vero.

esperanto@Psalms:26:4 @ Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros.

esperanto@Psalms:26:5 @ Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.

esperanto@Psalms:26:6 @ Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi movigxas cxirkaux Via altaro, ho Eternulo,

esperanto@Psalms:26:7 @ Por auxdigi lauxte gloradon Kaj famigi cxiujn Viajn miraklojn.

esperanto@Psalms:26:8 @ Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu logxas Via gloro.

esperanto@Psalms:26:9 @ Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj,

esperanto@Psalms:26:10 @ En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subacxetaj donacoj.

esperanto@Psalms:26:11 @ Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min.

esperanto@Psalms:26:12 @ Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon.

esperanto@Psalms:27:1 @ De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

esperanto@Psalms:27:2 @ Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, Miaj kontrauxuloj kaj malamikoj, ili surpusxigxos kaj falos.

esperanto@Psalms:27:3 @ Se elpasxos kontraux min armeo, Mia koro ne ektimos; Se levigxos kontraux min milito, Ankaux tiam mi havos fidon.

esperanto@Psalms:27:4 @ Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

esperanto@Psalms:27:5 @ CXar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kasxos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.

esperanto@Psalms:27:6 @ Kaj nun levigxos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min cxirkauxas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.

esperanto@Psalms:27:7 @ Auxskultu, ho Eternulo, mian vocxon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi.

esperanto@Psalms:27:8 @ De Vi diris al mi mia koro: Sercxu Mian vizagxon. Vian vizagxon, ho Eternulo, mi sercxas.

esperanto@Psalms:27:9 @ Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, Ne forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpusxu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.

esperanto@Psalms:27:10 @ CXar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis.

esperanto@Psalms:27:11 @ Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur gxusta irejo, spite miajn insidantojn.

esperanto@Psalms:27:12 @ Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; CXar starigxis kontraux mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.

esperanto@Psalms:27:13 @ Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj!

esperanto@Psalms:27:14 @ Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

esperanto@Psalms:28:1 @ De David. Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similigxos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.

esperanto@Psalms:28:2 @ Auxskultu la vocxon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.

esperanto@Psalms:28:3 @ Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro.

esperanto@Psalms:28:4 @ Redonu al ili laux iliaj faroj kaj laux iliaj malbonaj agoj; Laux la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas.

esperanto@Psalms:28:5 @ CXar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.

esperanto@Psalms:28:6 @ Glorata estu la Eternulo, CXar Li auxskultis la vocxon de mia petego.

esperanto@Psalms:28:7 @ La Eternulo estas mia forto kaj mia sxildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekgxojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.

esperanto@Psalms:28:8 @ La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.

esperanto@Psalms:28:9 @ Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj pasxtu kaj altigu ilin eterne.

esperanto@Psalms:29:1 @ Psalmo de David. Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.

esperanto@Psalms:29:2 @ Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Klinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

esperanto@Psalms:29:3 @ La vocxo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj.

esperanto@Psalms:29:4 @ La vocxo de la Eternulo iras kun forto, La vocxo de la Eternulo iras kun majesto.

esperanto@Psalms:29:5 @ La vocxo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.

esperanto@Psalms:29:6 @ Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.

esperanto@Psalms:29:7 @ La vocxo de la Eternulo elhakas fajran flamon.

esperanto@Psalms:29:8 @ La vocxo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadesx.

esperanto@Psalms:29:9 @ La vocxo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo cxio parolas pri Lia gloro.

esperanto@Psalms:29:10 @ La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Regxo eterne.

esperanto@Psalms:29:11 @ La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.

esperanto@Psalms:30:1 @ Psalmo-kanto cxe inauxguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, CXar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.

esperanto@Psalms:30:2 @ Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.

esperanto@Psalms:30:3 @ Ho Eternulo, Vi ellevis el SXeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

esperanto@Psalms:30:4 @ Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon.

esperanto@Psalms:30:5 @ CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego.

esperanto@Psalms:30:6 @ Kaj mi diris en la tempo de mia felicxo: Mi neniam falos.

esperanto@Psalms:30:7 @ Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kasxis Vian vizagxon, mi konfuzigxis.

esperanto@Psalms:30:8 @ Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi pregxis:

esperanto@Psalms:30:9 @ Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? CXu gloros Vin polvo? cxu gxi auxdigos Vian veron?

esperanto@Psalms:30:10 @ Auxskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi.

esperanto@Psalms:30:11 @ Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,

esperanto@Psalms:30:12 @ Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentigxu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

esperanto@Psalms:31:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.

esperanto@Psalms:31:2 @ Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.

esperanto@Psalms:31:3 @ CXar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

esperanto@Psalms:31:4 @ Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraux mi; CXar Vi estas mia fortikajxo.

esperanto@Psalms:31:5 @ En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

esperanto@Psalms:31:6 @ Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon.

esperanto@Psalms:31:7 @ Mi gajas kaj gxojas pro Via favoro; CXar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo,

esperanto@Psalms:31:8 @ Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.

esperanto@Psalms:31:9 @ Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi suferas; Malfortigxis de malgxojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.

esperanto@Psalms:31:10 @ CXar mia vivo konsumigxis de malgxojo kaj miaj jaroj de gxemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortigxis.

esperanto@Psalms:31:11 @ Per cxiuj miaj malamikoj mi farigxis granda hontindajxo por miaj najbaroj Kaj terurajxo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.

esperanto@Psalms:31:12 @ Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi farigxis kiel rompita vazo.

esperanto@Psalms:31:13 @ CXar mi auxdas la insultojn de multaj; CXirkauxe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraux mi, Ili intencas pereigi mian vivon.

esperanto@Psalms:31:14 @ Sed mi-mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia Dio.

esperanto@Psalms:31:15 @ En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.

esperanto@Psalms:31:16 @ Lumu per Via vizagxo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco.

esperanto@Psalms:31:17 @ Ho Eternulo, ne hontigu min, cxar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentigxu por SXeol.

esperanto@Psalms:31:18 @ Mutigxu la mensogaj busxoj, Kiuj parolas arogante kontraux piulo, Kun fiero kaj malestimo.

esperanto@Psalms:31:19 @ Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaux la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!

esperanto@Psalms:31:20 @ Vi kovras ilin per la kovro de Via vizagxo kontraux homaj atencoj, Vi kasxas ilin en tendo kontraux malamikaj langoj.

esperanto@Psalms:31:21 @ Glorata estu la Eternulo, Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.

esperanto@Psalms:31:22 @ Kaj mi diris en mia konfuzigxo: Mi estas forpusxita for de Viaj okuloj; Tamen Vi auxskultis la vocxon de mia pregxo, kiam mi vokis al Vi.

esperanto@Psalms:31:23 @ Amu la Eternulon, cxiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas suficxege al tiuj, kiuj agas malhumile.

esperanto@Psalms:31:24 @ Estu kuragxaj, kaj forta estu via koro, Vi cxiuj, kiuj esperas al la Eternulo!

esperanto@Psalms:32:1 @ Instruo de David. Felicxa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.

esperanto@Psalms:32:2 @ Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.

esperanto@Psalms:32:3 @ Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortigxis De mia cxiutaga ploregado.

esperanto@Psalms:32:4 @ CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.

esperanto@Psalms:32:5 @ Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.

esperanto@Psalms:32:6 @ Pro tio pregxu antaux Vi cxiu piulo en favora tempo, Por ke cxe la disversxigxo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

esperanto@Psalms:32:7 @ Vi estas mia sxirmo; Kontraux sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min cxirkauxos. Sela.

esperanto@Psalms:32:8 @ Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.

esperanto@Psalms:32:9 @ Ne estu kiel cxevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la busxon per brido kaj busxpeco, Alie ili ne venos al vi.

esperanto@Psalms:32:10 @ Multajn frapojn havas la malpiulo; Sed kiu fidas la Eternulon, tiun cxirkauxas favoro.

esperanto@Psalms:32:11 @ GXoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu cxiuj, kiuj havas pian koron!

esperanto@Psalms:33:1 @ GXoje kantu, ho piuloj, antaux la Eternulo; Al la justuloj konvenas glorado.

esperanto@Psalms:33:2 @ Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li.

esperanto@Psalms:33:3 @ Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.

esperanto@Psalms:33:4 @ CXar gxusta estas la vorto de la Eternulo, Kaj cxiu Lia faro estas fidinda.

esperanto@Psalms:33:5 @ Li amas justecon kaj jugxon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.

esperanto@Psalms:33:6 @ Per la vorto de la Eternulo estigxis la cxielo; Kaj per la spiro de Lia busxo estigxis gxia tuta ekzistantaro.

esperanto@Psalms:33:7 @ Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, Li metis la abismojn en konservejojn.

esperanto@Psalms:33:8 @ Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaux Li cxiuj logxantoj de la mondo.

esperanto@Psalms:33:9 @ CXar Li diris, kaj tio farigxis; Li ordonis, kaj tio aperis.

esperanto@Psalms:33:10 @ La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.

esperanto@Psalms:33:11 @ La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.

esperanto@Psalms:33:12 @ Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

esperanto@Psalms:33:13 @ El la cxielo la Eternulo rigardas, Li vidas cxiujn homidojn.

esperanto@Psalms:33:14 @ De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas cxiujn, kiuj logxas sur la tero,

esperanto@Psalms:33:15 @ Li, kiu kreis la korojn de ili cxiuj, Kiu rimarkas cxiujn iliajn farojn.

esperanto@Psalms:33:16 @ La regxon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.

esperanto@Psalms:33:17 @ Vana estas la cxevalo por helpo, Kaj per sia granda forto gxi ne savos.

esperanto@Psalms:33:18 @ Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron,

esperanto@Psalms:33:19 @ Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.

esperanto@Psalms:33:20 @ Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia sxildo.

esperanto@Psalms:33:21 @ CXar pro Li gxojas nia koro, CXar ni fidas Lian sanktan nomon.

esperanto@Psalms:33:22 @ Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi.

esperanto@Psalms:34:1 @ De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo.

esperanto@Psalms:34:2 @ Per la Eternulo glorigxas mia animo; La humiluloj auxdu kaj gxoju.

esperanto@Psalms:34:3 @ Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.

esperanto@Psalms:34:4 @ Mi sercxis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de cxiuj miaj dangxeroj Li savis min.

esperanto@Psalms:34:5 @ Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizagxo ne kovrigxos per honto.

esperanto@Psalms:34:6 @ Jen cxi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo auxdis, Kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin.

esperanto@Psalms:34:7 @ Angxelo de la Eternulo postenas cxirkaux tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.

esperanto@Psalms:34:8 @ Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Felicxa estas la homo, kiu Lin fidas.

esperanto@Psalms:34:9 @ Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; CXar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

esperanto@Psalms:34:10 @ Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj sercxas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.

esperanto@Psalms:34:11 @ Venu, infanoj, auxskultu min; Pri timo antaux la Eternulo mi vin instruos.

esperanto@Psalms:34:12 @ Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

esperanto@Psalms:34:13 @ Gardu vian langon kontraux malbono, Kaj vian busxon kontraux mensoga parolo;

esperanto@Psalms:34:14 @ Deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Sercxu pacon kaj cxasu gxin.

esperanto@Psalms:34:15 @ La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

esperanto@Psalms:34:16 @ La vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

esperanto@Psalms:34:17 @ Oni krias, kaj la Eternulo auxdas, Kaj de cxiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

esperanto@Psalms:34:18 @ Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.

esperanto@Psalms:34:19 @ Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de cxiuj la Eternulo lin savas.

esperanto@Psalms:34:20 @ Li gardas cxiujn liajn ostojn; Ecx unu el ili ne rompigxos.

esperanto@Psalms:34:21 @ La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos.

esperanto@Psalms:34:22 @ La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos cxiuj, kiuj Lin fidas.

esperanto@Psalms:35:1 @ De David. Batalu, ho Eternulo, kontraux tiuj, kiuj batalas kontraux mi; Militu kontraux tiuj, kiuj militas kontraux mi.

esperanto@Psalms:35:2 @ Prenu sxildon kaj armilojn, Kaj starigxu, por helpi min.

esperanto@Psalms:35:3 @ Kaj nudigu ponardegon, kaj starigxu kontraux miaj persekutantoj; Diru al mia animo:Via helpo Mi estas.

esperanto@Psalms:35:4 @ Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraux mia animo; Turnigxu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraux mi.

esperanto@Psalms:35:5 @ Ili estu kiel grenventumajxo antaux vento, Kaj angxelo de la Eternulo ilin forpelu.

esperanto@Psalms:35:6 @ Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj angxelo de la Eternulo ilin persekutu.

esperanto@Psalms:35:7 @ CXar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.

esperanto@Psalms:35:8 @ Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kasxis, kaptu lin; Por pereo li falu en gxin.

esperanto@Psalms:35:9 @ Kaj mia animo gxojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo.

esperanto@Psalms:35:10 @ CXiuj miaj ostoj diros:Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malricxulon de lia rabanto?

esperanto@Psalms:35:11 @ Starigxas kontraux mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.

esperanto@Psalms:35:12 @ Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraux mia animo.

esperanto@Psalms:35:13 @ Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakajxon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi pregxis sincere, kiel pri mi mem.

esperanto@Psalms:35:14 @ Mi kondutis, kvazaux ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malgxojis.

esperanto@Psalms:35:15 @ Sed kiam mi difektigxis, ili gxojis, kaj ili kunigxis; Kunigxis kontraux mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili sxiris kaj ne cxesis.

esperanto@Psalms:35:16 @ Laux la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraux mi siajn dentojn.

esperanto@Psalms:35:17 @ Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj.

esperanto@Psalms:35:18 @ Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin lauxdos.

esperanto@Psalms:35:19 @ Ne gxoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.

esperanto@Psalms:35:20 @ CXar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraux la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.

esperanto@Psalms:35:21 @ Ili largxe malfermis kontraux mi sian busxon, Kaj diris:Ha, ha! nia okulo vidis.

esperanto@Psalms:35:22 @ Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimigxu de mi.

esperanto@Psalms:35:23 @ Vekigxu kaj levigxu, por fari al mi jugxon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.

esperanto@Psalms:35:24 @ Jugxu min laux Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne gxoju pri mi.

esperanto@Psalms:35:25 @ Ili ne diru en sia koro:Ha, ha! tio estas laux nia deziro; Ili ne diru:Ni lin englutis.

esperanto@Psalms:35:26 @ Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj cxiuj, kiuj gxojas pro mia malfelicxo; Vestigxu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraux mi.

esperanto@Psalms:35:27 @ Triumfu kaj gxoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru cxiam:Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.

esperanto@Psalms:35:28 @ Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj cxiutage pri Via gloro.

esperanto@Psalms:36:1 @ Al la hxorestro. De David, sklavo de la Eternulo. La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaux liaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio.

esperanto@Psalms:36:2 @ CXar gxi flatas al li en liaj okuloj, GXis lia pekado eltrovigxos kaj li malamigxos.

esperanto@Psalms:36:3 @ La paroloj de lia busxo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.

esperanto@Psalms:36:4 @ Krimon li pripensas sur sia kusxejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas.

esperanto@Psalms:36:5 @ Ho Eternulo, gxis la cxielo atingas Via boneco, Via vereco gxis la nuboj.

esperanto@Psalms:36:6 @ Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj jugxoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:36:7 @ Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifugxon en la ombro de Viaj flugiloj.

esperanto@Psalms:36:8 @ Ili satigxas per la ricxa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonajxoj Vi ilin trinkigas.

esperanto@Psalms:36:9 @ CXar cxe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

esperanto@Psalms:36:10 @ Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.

esperanto@Psalms:36:11 @ Ne pasxu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.

esperanto@Psalms:36:12 @ Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.

esperanto@Psalms:37:1 @ De David. Ne incitigxu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

esperanto@Psalms:37:2 @ CXar simile al herbo ili rapide dehakigxas, Kaj kiel verda vegetajxo ili forvelkas.

esperanto@Psalms:37:3 @ Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Logxu sur la tero kaj konservu honestecon.

esperanto@Psalms:37:4 @ Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

esperanto@Psalms:37:5 @ Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.

esperanto@Psalms:37:6 @ Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.

esperanto@Psalms:37:7 @ Silentu antaux la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.

esperanto@Psalms:37:8 @ Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitigxu, ke vi ne faru malbonon.

esperanto@Psalms:37:9 @ CXar malbonfarantoj ekstermigxos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.

esperanto@Psalms:37:10 @ Ankoraux malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.

esperanto@Psalms:37:11 @ Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj gxuos grandan pacon.

esperanto@Psalms:37:12 @ Malvirtulo malbonintencas kontraux virtulo Kaj frapas kontraux li per siaj dentoj.

esperanto@Psalms:37:13 @ Sed mia Sinjoro ridas pri li; CXar Li vidas, ke venas lia tago.

esperanto@Psalms:37:14 @ Glavon nudigas la malvirtuloj kaj strecxas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malricxulon kaj bucxi virtulon.

esperanto@Psalms:37:15 @ Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompigxos.

esperanto@Psalms:37:16 @ Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.

esperanto@Psalms:37:17 @ CXar la brakoj de malpiuloj rompigxas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.

esperanto@Psalms:37:18 @ La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.

esperanto@Psalms:37:19 @ Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

esperanto@Psalms:37:20 @ CXar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.

esperanto@Psalms:37:21 @ Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.

esperanto@Psalms:37:22 @ CXar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermigxos.

esperanto@Psalms:37:23 @ De la Eternulo fortikigxas la pasxoj de virta homo, Kaj lia vojo placxas al Li.

esperanto@Psalms:37:24 @ Falante, li ne estos forjxetita; CXar la Eternulo subtenos lian manon.

esperanto@Psalms:37:25 @ Mi estis juna kaj mi maljunigxis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.

esperanto@Psalms:37:26 @ CXiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.

esperanto@Psalms:37:27 @ Forturnigxu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.

esperanto@Psalms:37:28 @ CXar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; CXiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.

esperanto@Psalms:37:29 @ La virtuloj heredos la teron Kaj logxos sur gxi eterne.

esperanto@Psalms:37:30 @ La busxo de virtulo parolas sagxon, Kaj lia lango diras justecon.

esperanto@Psalms:37:31 @ La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj pasxoj ne sxanceligxas.

esperanto@Psalms:37:32 @ Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.

esperanto@Psalms:37:33 @ Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos jugxata.

esperanto@Psalms:37:34 @ Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.

esperanto@Psalms:37:35 @ Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo;

esperanto@Psalms:37:36 @ Sed apenaux mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

esperanto@Psalms:37:37 @ Konservu senkulpecon kaj celu veron, CXar estontecon havas homo pacema;

esperanto@Psalms:37:38 @ Sed la krimuloj cxiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.

esperanto@Psalms:37:39 @ La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.

esperanto@Psalms:37:40 @ Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, CXar ili fidas Lin.

esperanto@Psalms:38:1 @ Psalmo de David. Pro memoro. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

esperanto@Psalms:38:2 @ CXar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.

esperanto@Psalms:38:3 @ Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

esperanto@Psalms:38:4 @ CXar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza sxargxo, ili estas tro pezaj por mi.

esperanto@Psalms:38:5 @ Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsagxeco.

esperanto@Psalms:38:6 @ Mi kurbigxis kaj klinigxis treege, La tutan tagon mi iras malgaja.

esperanto@Psalms:38:7 @ CXar miaj internajxoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.

esperanto@Psalms:38:8 @ Mi tute senfortigxis kaj kadukigxis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.

esperanto@Psalms:38:9 @ Mia Sinjoro, antaux Vi estas cxiuj miaj deziroj, Kaj mia gxemo ne estas kasxita antaux Vi.

esperanto@Psalms:38:10 @ Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj ecx la lumo de miaj okuloj ne estas cxe mi.

esperanto@Psalms:38:11 @ Miaj amikoj kaj kamaradoj repasxis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj starigxis malproksime.

esperanto@Psalms:38:12 @ Kaj insidis kontraux mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas cxiutage.

esperanto@Psalms:38:13 @ Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne auxdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian busxon.

esperanto@Psalms:38:14 @ Mi estas kiel homo, kiu ne auxdas Kaj kiu ne havas en sia busxo reparolon.

esperanto@Psalms:38:15 @ Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi auxskultos, mia Sinjoro, mia Dio.

esperanto@Psalms:38:16 @ CXar mi diris:Ili povus gxoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo eksxanceligxus.

esperanto@Psalms:38:17 @ CXar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas cxiam antaux mi.

esperanto@Psalms:38:18 @ CXar mi konfesas mian kulpon; Kaj min cxagrenas mia peko.

esperanto@Psalms:38:19 @ Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkauxzaj malamantoj.

esperanto@Psalms:38:20 @ Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.

esperanto@Psalms:38:21 @ Ne forlasu min, ho Eternulo; Mia Dio, ne malproksimigxu de mi.

esperanto@Psalms:38:22 @ Rapidu, por helpi min, Mia Sinjoro, mia helpo!

esperanto@Psalms:39:1 @ Al la hxorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian busxon, kiam malpiulo staras kontraux mi.

esperanto@Psalms:39:2 @ Mi estis muta kaj silenta, mi silentis ecx pri bono; Kaj mia sufero estis mordanta.

esperanto@Psalms:39:3 @ Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango:

esperanto@Psalms:39:4 @ Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la dauxro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniigxa mi estas.

esperanto@Psalms:39:5 @ Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.

esperanto@Psalms:39:6 @ Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu gxin ricevos.

esperanto@Psalms:39:7 @ Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.

esperanto@Psalms:39:8 @ De cxiuj miaj pekoj liberigu min, Ne lasu min farigxi mokindajxo por sensagxulo.

esperanto@Psalms:39:9 @ Mi mutigxis, mi ne malfermos mian busxon, CXar Vi tion faris.

esperanto@Psalms:39:10 @ Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.

esperanto@Psalms:39:11 @ Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela.

esperanto@Psalms:39:12 @ Auxskultu mian pregxon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; CXar migranto mi estas cxe Vi, Enmigrinto, kiel cxiuj miaj patroj.

esperanto@Psalms:39:13 @ Lasu min, ke mi vigligxu, Antaux ol mi foriros kaj cxesos ekzisti.

esperanto@Psalms:40:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auxskultis mian krion.

esperanto@Psalms:40:2 @ Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn pasxojn.

esperanto@Psalms:40:3 @ Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, lauxdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.

esperanto@Psalms:40:4 @ Felicxa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

esperanto@Psalms:40:5 @ Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super cxiu kalkulo.

esperanto@Psalms:40:6 @ Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.

esperanto@Psalms:40:7 @ Tiam mi diris:Jen mi venas; En la skribrulajxo estas skribite pri mi.

esperanto@Psalms:40:8 @ Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

esperanto@Psalms:40:9 @ Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian busxon, ho Eternulo, Vi tion scias.

esperanto@Psalms:40:10 @ Vian justecon mi ne kasxis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kasxis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaux la granda kunveno.

esperanto@Psalms:40:11 @ Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaux mi, Via boneco kaj Via vereco cxiam min gardu.

esperanto@Psalms:40:12 @ CXar cxirkauxis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.

esperanto@Psalms:40:13 @ Volu, ho Eternulo, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.

esperanto@Psalms:40:14 @ Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

esperanto@Psalms:40:15 @ Teruritaj estu de sia honto tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha!

esperanto@Psalms:40:16 @ Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj sercxantoj; La amantoj de Via helpo diru cxiam: Granda estas la Eternulo.

esperanto@Psalms:40:17 @ Kaj mi estas mizera kaj malricxa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.

esperanto@Psalms:41:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Felicxa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.

esperanto@Psalms:41:2 @ La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos felicxa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.

esperanto@Psalms:41:3 @ La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kusxejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.

esperanto@Psalms:41:4 @ Mi diris:Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, cxar mi pekis antaux Vi.

esperanto@Psalms:41:5 @ Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?

esperanto@Psalms:41:6 @ Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere; Lia koro sercxas malbonon; Kaj, elirinte eksteren, li gxin disparolas.

esperanto@Psalms:41:7 @ Mallauxte parolas inter si pri mi cxiuj miaj malamikoj; Ili pensas malbonon pri mi, dirante:

esperanto@Psalms:41:8 @ Afero pereiga atakis lin; Kaj cxar li kusxigxis, li jam ne plu levigxos.

esperanto@Psalms:41:9 @ Ecx mia konfidato, kiun mi fidis, kiu mangxis mian panon, Levis kontraux min la piedon.

esperanto@Psalms:41:10 @ Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili.

esperanto@Psalms:41:11 @ Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi.

esperanto@Psalms:41:12 @ Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, Kaj Vi starigos min antaux Via vizagxo por cxiam.

esperanto@Psalms:41:13 @ Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Amen, kaj amen!

esperanto@Psalms:42:1 @ Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:0] [Psalms:1-41 ] [Psalms:2] [Discuss] Tag Psalms:1-41 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: