Psalms:106



Seeker Overlay ON

* Haleluja ! Gloru la Eternulon , cxar Li estas bona ; CXar eterna estas Lia boneco . * Kiu eldiros la potencon de la Eternulo , Auxdigos Lian tutan gloron ? * Bone estas al tiuj , kiuj observas justecon , Kiuj agas bone en cxiu tempo . * Memoru min , ho Eternulo , pro favoro al Via popolo ; Sendu al mi Vian savon , * Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj , Por ke mi gxoju kun la gxojo de Via popolo , Por ke mi triumfu kun Via heredo . * Ni pekis kune kun niaj patroj , Ni malbonagis , ni malvirtis . * Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn , Ne memoris Vian grandan bonecon ; Kaj ili ribelis apud la maro , apud la Rugxa Maro . * Sed Li savis ilin pro Sia nomo , Por montri Sian potencon . * Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro , kaj gxi elsekigxis ; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj , kiel tra la dezerto . * Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto , Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko . * Kaj la akvo kovris iliajn kontrauxulojn ; Ecx unu el ili ne restis . * Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj , Ili ekkantis Lian gloron . * Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn , Ili ne fidis Lian konsilon . * Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto , Kaj ili incitis Dion en la stepo . * Kaj Li plenumis ilian deziron , Sed Li sendis pereon al iliaj animoj . * Ili enviis Moseon en la tendaro , Aaronon , sanktulon de la Eternulo . * Malfermigxis la tero kaj englutis Datanon , Kaj kovris la anaron de Abiram . * Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro , Flamo forbruligis la malvirtulojn . * Ili faris bovidon cxe HXoreb , Kaj adorklinigxis antaux fandajxo . * Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo , kiu mangxas herbon . * Ili forgesis Dion , sian savanton , Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo , * Miraklojn en la lando de HXam , Timindajxojn apud la Rugxa Maro . * Kaj Li decidis ekstermi ilin ; Sed Moseo , Lia elektito , starigxis antaux Li cxe la fendo , Por forklini Lian koleregon , ke Li ilin ne ekstermu . * Kaj ili malsxatis la dezirindan landon , Ili ne kredis al Lia vorto . * Ili murmuris en siaj tendoj , Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo . * Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano , Por faligi ilin en la dezerto , * Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj , Kaj disjxeti ilin en la landojn . * Kaj ili aligxis al Baal-Peor , Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj . * Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj ; Kaj disvastigxis inter ili epidemio . * Kaj starigxis Pinehxas kaj arangxis jugxon ; Kaj la epidemio haltis . * Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro , Por cxiuj generacioj kaj eterne . * Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba , Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo ; * CXar ili maldolcxigis lian spiriton , Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo . * Ili ne ekstermis la popolojn , Pri kiuj diris al ili la Eternulo ; * Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn ; * Ili servis al iliaj idoloj , Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili . * Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj ; * Kaj ili versxis senkulpan sangon , la sangon de siaj filoj kaj filinoj , Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj ; Kaj la tero malpurigxis de sango . * Kaj ili malpurigxis per siaj faroj , Kaj malcxastigxis per siaj agoj . * Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo , Kaj Li abomenis Sian heredon ; * Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj , Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili . * Kaj premis ilin iliaj malamikoj , Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis . * Multajn fojojn Li ilin savis ; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj , Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco . * Sed Li ekrigardis ilian suferon , Kiam Li auxdis ilian kriadon ; * Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili , Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco ; * Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj . * Savu nin , ho Eternulo , nia Dio , Kaj kolektu nin el inter la popoloj , Por glori Vian sanktan nomon , Por triumfi pro Via gloro . * Glorata estu la Eternulo , Dio de Izrael , de eterne gxis eterne . Kaj la tuta popolo diru:Amen . Haleluja !

Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:105] [Psalms:106] [Psalms:107] [Discuss] Tag Psalms:106 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: