Psalms:135
Seeker Overlay ON
*
Haleluja !
Gloru la nomon de la Eternulo ,
Gloru ,
sklavoj de la Eternulo ,
*
Kiuj staras en la domo de la Eternulo ,
En la kortoj de la domo de nia Dio .
*
Gloru la Eternulon ,
cxar la Eternulo estas bona ;
Prikantu Lian nomon ,
cxar gxi estas cxarma .
*
CXar Jakobon la Eternulo elektis al Si ,
Izraelon kiel Sian trezoron .
*
CXar mi scias ,
ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super cxiuj dioj .
*
CXion ,
kion la Eternulo deziras ,
Li faras ,
En la cxielo kaj sur la tero ,
sur la maroj kaj en cxiuj abismoj .
*
Li levas la nubojn de la randoj de la tero ,
Li aperigas fulmojn en la pluvo ,
Li elirigas la venton el Siaj provizejoj .
*
Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo ,
De homo gxis bruto .
*
Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi ,
ho Egiptujo ,
Super Faraono kaj cxiuj liaj sklavoj .
*
Li batis multajn popolojn ,
Kaj mortigis potencajn regxojn :
*
Sihxonon ,
regxon de la Amoridoj ,
Kaj Ogon ,
regxon de Basxan ,
Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn .
*
Kaj Li donis ilian landon kiel heredon ,
Heredon al Lia popolo Izrael .
*
Ho Eternulo ,
Via nomo estas eterna ;
Ho Eternulo ,
la memoro pri Vi restas por cxiuj generacioj .
*
CXar la Eternulo jugxos Sian popolon ,
Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn .
*
La idoloj de la popoloj estas argxento kaj oro ,
Faritajxo de homaj manoj .
*
Busxon ili havas ,
sed ne parolas ;
Okulojn ili havas ,
sed ne vidas ;
*
Orelojn ili havas ,
sed ne auxdas ;
Kaj ne ekzistas spiro en ilia busxo .
*
Kiel ili ,
tiel estos iliaj farantoj ,
CXiuj ,
kiuj ilin fidas .
*
Ho domo de Izrael ,
benu la Eternulon ;
Ho domo de Aaron ,
benu la Eternulon ;
*
Ho domo de Levi ,
benu la Eternulon ;
Ho timantoj de la Eternulo ,
benu la Eternulon .
*
El Cion estu benata la Eternulo ,
Kiu logxas en Jerusalem .
Haleluja !