Psalms:147
esperanto@Psalms:147:1 @ Haleluja! CXar estas bone kanti al nia Dio, CXar agrabla estas la glorkantado.
esperanto@Psalms:147:2 @ La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas.
esperanto@Psalms:147:3 @ Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn.
esperanto@Psalms:147:4 @ Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili cxiuj Li donas nomojn.
esperanto@Psalms:147:5 @ Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia sagxo estas nemezurebla.
esperanto@Psalms:147:6 @ La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas gxis la tero.
esperanto@Psalms:147:7 @ Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.
esperanto@Psalms:147:8 @ Li kovras la cxielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.
esperanto@Psalms:147:9 @ Li donas al la bruto gxian nutrajxon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.
esperanto@Psalms:147:10 @ Ne la forton de cxevalo Li sxatas; Ne la femuroj de homo al Li placxas:
esperanto@Psalms:147:11 @ Placxas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.
esperanto@Psalms:147:12 @ Lauxdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion.
esperanto@Psalms:147:13 @ CXar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi.
esperanto@Psalms:147:14 @ Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
esperanto@Psalms:147:15 @ Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.
esperanto@Psalms:147:16 @ Li donas negxon kiel lanon, Li sxutas prujnon kiel cindron.
esperanto@Psalms:147:17 @ Li jxetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontrauxstaros al Lia frosto?
esperanto@Psalms:147:18 @ Li sendas Sian vorton, kaj cxio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.
esperanto@Psalms:147:19 @ Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn legxojn kaj decidojn al Izrael.
esperanto@Psalms:147:20 @ Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!