Psalms:20
Seeker Overlay ON
*
Al la hxorestro .
Psalmo de David .
La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero ;
Defendu vin la nomo de Dio de Jakob .
*
Li sendu al vi helpon el la sanktejo ,
Kaj el Cion Li vin fortigu .
*
Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn ,
Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li .
Sela .
*
Li donu al vi tion ,
kion deziras via koro ;
Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu .
*
Ni estos gajaj pro Via venko ,
Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon .
La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn .
*
Nun mi ekscias ,
ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton ;
Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo ,
Forte savas lin per Sia dekstra mano .
*
Unuj fidas veturilojn ,
aliaj cxevalojn ;
Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo ,
nia Dio .
*
Ili sxanceligxas kaj falas ,
Kaj ni staras kaj tenas nin forte .
*
Ho Eternulo ,
savu ;
La Regxo respondu al ni ,
kiam ni vokas al Li .