Psalms:22
Seeker Overlay ON
*
Al la hxorestro .
Por ario:Matenkrepuska Cervino .
Psalmo de David .
Mia Dio ,
mia Dio ,
kial Vi forlasis min ,
Kaj estas malproksima de mia savo ,
de miaj plendaj paroloj ?
*
Mia Dio ,
mi vokas en la tago ,
kaj Vi ne respondas ;
En la nokto ,
kaj mi ne trovas trankvilon .
*
Sed Vi estas sankta ,
Ho Vi ,
kiu logxas inter la glorado de Izrael .
*
Vin fidis niaj patroj ;
Ili fidis ,
kaj Vi ilin helpis .
*
Al Vi ili kriadis kaj estis savataj ;
Vin ili fidis ,
kaj ili ne devis honti .
*
Sed mi estas vermo kaj ne homo ;
Mokata de la homoj ,
malestimata de la popolo .
*
CXiuj ,
kiuj min vidas ,
insultas min ,
Malfermegas la busxon ,
balancas la kapon ,
dirante :
*
Li apogis sin al la Eternulo:Tiu helpu lin ;
Tiu savu lin ,
se Li amas lin .
*
Vi eltiris ja min el la ventro ,
Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino .
*
Al Vi mi estis jxetita de post la momento de mia naskigxo ;
De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio .
*
Ne malproksimigxu de mi ,
CXar malfelicxo estas proksima ,
kaj helpanton mi ne havas .
*
CXirkauxis min multaj bovoj ,
Fortaj bovoj Basxanaj starigxis cxirkaux mi .
*
Ili malfermegis kontraux mi siajn busxojn ,
Kiel leono sxiranta kaj krieganta .
*
Kiel akvo mi disversxigxis ,
Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj ;
Mia koro farigxis kiel vakso ,
Fandigxis en mia interno .
*
Mia forto elsekigxis kiel peco da poto ;
Mia lango algluigxis al mia palato ;
Kaj Vi metas min en tomban polvon .
*
CXar cxirkauxis min hundoj ;
Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi ;
Ili mordas miajn manojn kaj piedojn .
*
Mi povas kalkuli cxiujn miajn ostojn ;
Ili rigardas kaj konstante rigardas .
*
Ili dividas miajn vestojn inter si ,
Pri mia tuniko ili lotas .
*
Sed Vi ,
ho Eternulo ,
ne malproksimigxu ;
Mia forto ,
rapidu ,
por helpi min .
*
Savu de la glavo mian animon ,
Mian solan savu de la hundo .
*
Savu min de busxo de leono ,
Kaj helpu min kontraux kornoj de bubaloj .
*
Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj ;
En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros .
*
Respektantoj de la Eternulo ,
gloru Lin ;
Tuta semo de Jakob ,
honoru Lin ;
Tuta semo de Izrael ,
estimegu Lin .
*
CXar Li ne malsxatis kaj ne malestimis la suferojn de premato ,
Kaj ne kasxis antaux li Sian vizagxon ;
Sed auxskultis lin ,
kiam tiu kriis al Li .
*
Vin mi gloros en granda komunumo ;
Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj .
*
La humiluloj mangxu kaj satigxu ,
Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj ;
Via koro vivu eterne .
*
Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo ;
Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj .
*
CXar al la Eternulo apartenas la regxado ;
Li regxas super la popoloj .
*
Mangxos kaj klinigxos cxiuj grasuloj de la tero ;
Antaux Li genufleksos cxiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva .
*
Naskotaro Lin servos ;
Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio .
*
Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj .