Psalms:24
Seeker Overlay ON
*
Psalmo de David .
Al la Eternulo apartenas la tero ,
kaj cxio ,
kio gxin plenigas ,
La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj .
*
CXar Li sur la maroj gxin fondis Kaj sur la akvoj gxin fortikigis .
*
Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo ?
Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko ?
*
Tiu ,
kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron ,
Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe .
*
Li ricevos benon de la Eternulo ,
Kaj bonfarojn de Dio ,
lia savanto .
*
Tio estas la gento de Liaj adorantoj ,
De la sercxantoj de Via vizagxo ,
ho Dio de Jakob .
Sela .
*
Levu ,
pordegoj ,
viajn kapojn ;
Kaj levigxu ,
pordoj antikvaj ,
Por ke eniru la Regxo de gloro .
*
Kiu estas tiu Regxo de gloro ?
La Eternulo forta kaj potenca ,
La Eternulo ,
la potenculo de milito .
*
Levu ,
pordegoj ,
viajn kapojn ;
Kaj levigxu ,
pordoj antikvaj ,
Por ke eniru la Regxo de gloro .
*
Kiu estas tiu Regxo de gloro ?
La Eternulo Cebaot ,
Li estas la Regxo de gloro .
Sela .