Psalms:42-72
esperanto@Psalms:42:1 @ Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
esperanto@Psalms:42:2 @ Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaux la vizagxo de Dio?
esperanto@Psalms:42:3 @ Miaj larmoj farigxis mia pano tage kaj nokte, CXar oni diras al mi cxiutage:Kie estas via Dio?
esperanto@Psalms:42:4 @ Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio, CXe lauxta kantado kaj glorado de festanta amaso.
esperanto@Psalms:42:5 @ Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.
esperanto@Psalms:42:6 @ Malgxojas en mi mia animo; Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj HXermon, Sur la monto Micar.
esperanto@Psalms:42:7 @ Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; CXiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
esperanto@Psalms:42:8 @ En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, Kaj en la nokto mi havas kanton al Li, Pregxon al la Dio de mia vivo.
esperanto@Psalms:42:9 @ Mi diras al Dio, mia Roko:Kial Vi min forgesis? Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
esperanto@Psalms:42:10 @ Kvazaux dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, Dirante al mi cxiutage:Kie estas via Dio?
esperanto@Psalms:42:11 @ Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.
esperanto@Psalms:43:1 @ Jugxu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraux popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.
esperanto@Psalms:43:2 @ CXar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpusxis min? Kial mi iradas malgxoja pro la premado de la malamiko?
esperanto@Psalms:43:3 @ Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via logxejo.
esperanto@Psalms:43:4 @ Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
esperanto@Psalms:43:5 @ Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.
esperanto@Psalms:44:1 @ Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Ho Dio, per niaj oreloj ni auxdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.
esperanto@Psalms:44:2 @ Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enlogxigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.
esperanto@Psalms:44:3 @ CXar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizagxo, CXar Vi ilin favoris.
esperanto@Psalms:44:4 @ Vi estas mia Regxo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.
esperanto@Psalms:44:5 @ Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontrauxbatalantojn.
esperanto@Psalms:44:6 @ CXar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos.
esperanto@Psalms:44:7 @ Sed Vi helpas nin kontraux niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.
esperanto@Psalms:44:8 @ Dion ni gloros cxiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.
esperanto@Psalms:44:9 @ Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
esperanto@Psalms:44:10 @ Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;
esperanto@Psalms:44:11 @ Vi fordonas nin por formangxo, kiel sxafojn, Kaj inter la popolojn Vi disjxetis nin;
esperanto@Psalms:44:12 @ Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;
esperanto@Psalms:44:13 @ Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj;
esperanto@Psalms:44:14 @ Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
esperanto@Psalms:44:15 @ CXiutage mia malhonoro estas antaux mi, Kaj honto kovras mian vizagxon,
esperanto@Psalms:44:16 @ Pro la vocxo de mokanto kaj insultanto, Antaux la vizagxo de malamiko kaj vengxanto.
esperanto@Psalms:44:17 @ CXio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidigxis al Via interligo.
esperanto@Psalms:44:18 @ Ne retirigxis nia koro, Kaj niaj pasxoj ne deflankigxis de Via vojo.
esperanto@Psalms:44:19 @ Kiam Vi batis nin sur loko de sxakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,
esperanto@Psalms:44:20 @ Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
esperanto@Psalms:44:21 @ CXu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.
esperanto@Psalms:44:22 @ Pro Vi ni ja estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.
esperanto@Psalms:44:23 @ Levigxu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekigxu, ne forpusxu por cxiam.
esperanto@Psalms:44:24 @ Kial Vi kasxas Vian vizagxon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
esperanto@Psalms:44:25 @ Nia animo estas ja jxetita en la polvon; Nia korpo klinigxis al la tero.
esperanto@Psalms:44:26 @ Levigxu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.
esperanto@Psalms:45:1 @ Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Instrua ama kanto de la Korahxidoj. Mia koro plenigxis per bona temo; Mi kantos pri regxo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
esperanto@Psalms:45:2 @ Vi estas la plej bela el la homidoj; CXarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por cxiam.
esperanto@Psalms:45:3 @ Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.
esperanto@Psalms:45:4 @ Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.
esperanto@Psalms:45:5 @ Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaux vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la regxo.
esperanto@Psalms:45:6 @ Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
esperanto@Psalms:45:7 @ Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.
esperanto@Psalms:45:8 @ De mirho, aloo, kaj kasio odoras cxiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj gxojigas vin muziko.
esperanto@Psalms:45:9 @ Regxidinoj estas inter viaj karulinoj; CXe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
esperanto@Psalms:45:10 @ Auxdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
esperanto@Psalms:45:11 @ Kaj kiam la regxo deziros vian belecon, CXar li estas via sinjoro, tiam vi klinigxu antaux li.
esperanto@Psalms:45:12 @ Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaux vi la ricxuloj de la popolo.
esperanto@Psalms:45:13 @ En sia plena ornamo estas interne la regxidino; El ora teksajxo estas sxia vesto.
esperanto@Psalms:45:14 @ En broditaj vestoj sxi estas kondukata al la regxo; Post sxi estas kondukataj al vi knabinoj, sxiaj koleginoj.
esperanto@Psalms:45:15 @ Ili estas kondukataj kun gxojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la regxo.
esperanto@Psalms:45:16 @ Anstataux viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
esperanto@Psalms:45:17 @ Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj cxiam kaj eterne.
esperanto@Psalms:46:1 @ Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
esperanto@Psalms:46:2 @ Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
esperanto@Psalms:46:3 @ Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.
esperanto@Psalms:46:4 @ Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo.
esperanto@Psalms:46:5 @ Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos; Dio gxin helpas en frua mateno.
esperanto@Psalms:46:6 @ Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj; Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis.
esperanto@Psalms:46:7 @ La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
esperanto@Psalms:46:8 @ Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,
esperanto@Psalms:46:9 @ Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
esperanto@Psalms:46:10 @ Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
esperanto@Psalms:46:11 @ La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
esperanto@Psalms:47:1 @ Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. CXiuj popoloj, plauxdu per la manoj, Kriu al Dio per vocxo de kanto.
esperanto@Psalms:47:2 @ CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero.
esperanto@Psalms:47:3 @ Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
esperanto@Psalms:47:4 @ Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.
esperanto@Psalms:47:5 @ Dio supreniras cxe sonoj de gxojo, La Eternulo cxe trumpetado.
esperanto@Psalms:47:6 @ Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Regxo, kantu!
esperanto@Psalms:47:7 @ CXar Dio estas la Regxo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!
esperanto@Psalms:47:8 @ Dio regxas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.
esperanto@Psalms:47:9 @ La princoj de la popoloj kolektigxis, La popolo de la Dio de Abraham; CXar al Dio apartenas la sxildoj de la tero; Li estas tre alta.
esperanto@Psalms:48:1 @ Kanto-psalmo de la Korahxidoj. Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.
esperanto@Psalms:48:2 @ Bela altajxo, gxojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Regxo.
esperanto@Psalms:48:3 @ Dio estas konata en gxiaj palacoj, kiel rifugxejo.
esperanto@Psalms:48:4 @ Jen kolektigxis la regxoj, Sed cxiuj kune foriris.
esperanto@Psalms:48:5 @ Ili vidis kaj ekmiris, Konfuzigxis kaj forkuris.
esperanto@Psalms:48:6 @ Teruro ilin atakis, Tremo, kiel cxe akusxantino.
esperanto@Psalms:48:7 @ Per orienta vento Vi ruinigis la sxipojn de Tarsxisx.
esperanto@Psalms:48:8 @ Kion ni auxdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu gxin por cxiam! Sela.
esperanto@Psalms:48:9 @ Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.
esperanto@Psalms:48:10 @ Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.
esperanto@Psalms:48:11 @ GXoju la monto Cion, GXoju la filinoj de Jehuda, Pro Via jugxoj.
esperanto@Psalms:48:12 @ Iru cxirkaux Cion kaj cxirkauxrigardu gxin, Kalkulu gxiajn turojn.
esperanto@Psalms:48:13 @ Atentu gxiajn fortikajxojn, Vizitu gxiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio.
esperanto@Psalms:48:14 @ CXar jen estas Dio, nia Dio, por cxiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto gxis la morto.
esperanto@Psalms:49:1 @ Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. Auxskultu cxi tion, cxiuj popoloj; Atentu, cxiuj logxantoj de la mondo,
esperanto@Psalms:49:2 @ Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Ricxulo kaj malricxulo kune.
esperanto@Psalms:49:3 @ Mia busxo diros sagxajxon, Kaj la penso de mia koro prudentajxon.
esperanto@Psalms:49:4 @ Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.
esperanto@Psalms:49:5 @ Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min cxirkauxas la malboneco de miaj persekutantoj,
esperanto@Psalms:49:6 @ Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda ricxeco?
esperanto@Psalms:49:7 @ Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elacxeton por li
esperanto@Psalms:49:8 @ (Multekosta estus la elacxeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),
esperanto@Psalms:49:9 @ Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.
esperanto@Psalms:49:10 @ Oni ja vidas, ke sagxuloj mortas, Kaj ankaux malsagxulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.
esperanto@Psalms:49:11 @ Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por cxiam, Kaj iliaj logxejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laux siaj nomoj.
esperanto@Psalms:49:12 @ Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaligxas al bruto bucxota.
esperanto@Psalms:49:13 @ Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.
esperanto@Psalms:49:14 @ Kiel sxafoj ili estos metataj en SXeolon; La morto ilin pasxtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en SXeol, perdinte logxejon.
esperanto@Psalms:49:15 @ Sed Dio liberigos mian animon el la mano de SXeol, CXar Li prenos min. Sela.
esperanto@Psalms:49:16 @ Ne timu, kiam homo ricxigxas, Kiam grandigxas la gloro de lia domo.
esperanto@Psalms:49:17 @ CXar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.
esperanto@Psalms:49:18 @ CXar kvankam li gxuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin lauxdas por tio, ke vi faras al vi bone,
esperanto@Psalms:49:19 @ Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.
esperanto@Psalms:49:20 @ Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto bucxota.
esperanto@Psalms:50:1 @ Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.
esperanto@Psalms:50:2 @ El Cion, la perfektajxo de beleco, Dio ekbrilis.
esperanto@Psalms:50:3 @ Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego.
esperanto@Psalms:50:4 @ Li vokas la cxielon supre kaj la teron, Por jugxi Sian popolon:
esperanto@Psalms:50:5 @ Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon cxe oferdono.
esperanto@Psalms:50:6 @ Kaj la cxielo proklamis Lian justecon, CXar Dio estas tiu jugxanto. Sela.
esperanto@Psalms:50:7 @ Auxskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.
esperanto@Psalms:50:8 @ Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riprocxos, CXar viaj bruloferoj estas cxiam antaux Mi.
esperanto@Psalms:50:9 @ Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:
esperanto@Psalms:50:10 @ CXar al Mi apartenas cxiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;
esperanto@Psalms:50:11 @ Mi konas cxiujn birdojn sur la montoj, Kaj cxiuj bestoj de la kampoj estas antaux Mi.
esperanto@Psalms:50:12 @ Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.
esperanto@Psalms:50:13 @ CXu Mi mangxas viandon de bovoj, Kaj cxu Mi trinkas sangon de kaproj?
esperanto@Psalms:50:14 @ Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaux la Plejaltulo viajn promesojn.
esperanto@Psalms:50:15 @ Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
esperanto@Psalms:50:16 @ Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj legxoj Kaj portas Mian interligon en via busxo,
esperanto@Psalms:50:17 @ Dum vi malamas moralinstruon Kaj jxetas Miajn vortojn malantauxen de vi?
esperanto@Psalms:50:18 @ Kiam vi vidas sxteliston, vi aligxas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
esperanto@Psalms:50:19 @ Vian busxon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsajxon;
esperanto@Psalms:50:20 @ Vi sidas kaj parolas kontraux via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
esperanto@Psalms:50:21 @ Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.
esperanto@Psalms:50:22 @ Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.
esperanto@Psalms:50:23 @ Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.
esperanto@Psalms:51:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo al Bat-SXeba. Korfavoru min, ho Dio, laux Via boneco; Laux Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.
esperanto@Psalms:51:2 @ Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko.
esperanto@Psalms:51:3 @ CXar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas cxiam antaux mi.
esperanto@Psalms:51:4 @ Antaux Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.
esperanto@Psalms:51:5 @ Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino.
esperanto@Psalms:51:6 @ Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kasxiteco Vi aperigas al mi sagxon.
esperanto@Psalms:51:7 @ Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol negxo.
esperanto@Psalms:51:8 @ Auxdigu al mi gxojon kaj gajecon, Kaj regajigxos la ostoj, kiujn Vi batis.
esperanto@Psalms:51:9 @ Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj, Kaj cxiujn miajn krimojn elstreku.
esperanto@Psalms:51:10 @ Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
esperanto@Psalms:51:11 @ Ne forpusxu min de Via vizagxo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.
esperanto@Psalms:51:12 @ Redonu al mi la gxojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.
esperanto@Psalms:51:13 @ Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi.
esperanto@Psalms:51:14 @ Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.
esperanto@Psalms:51:15 @ Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia busxo rakontos Vian gloron.
esperanto@Psalms:51:16 @ CXar Vi ne deziras oferdonon, alie mi gxin donus; Brulofero ne placxas al Vi.
esperanto@Psalms:51:17 @ Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malsxatas.
esperanto@Psalms:51:18 @ Bonfaru al Cion laux Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem;
esperanto@Psalms:51:19 @ Tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.
esperanto@Psalms:52:1 @ Al la hxorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li:David venis en la domon de Ahximelehx. Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas cxiama.
esperanto@Psalms:52:2 @ Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo gxi trancxas malicon.
esperanto@Psalms:52:3 @ Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela.
esperanto@Psalms:52:4 @ Vi amas cxian parolon pereigan, Parolon malican.
esperanto@Psalms:52:5 @ Tial Dio pereigos vin por cxiam, Elsxiros vin el via tendo, Kaj eljxetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.
esperanto@Psalms:52:6 @ Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:
esperanto@Psalms:52:7 @ Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan ricxecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.
esperanto@Psalms:52:8 @ Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio cxiam kaj eterne.
esperanto@Psalms:52:9 @ Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, cxar Vi estas bona por Viaj fideluloj.
esperanto@Psalms:53:1 @ Al la hxorestro. Por mahxalato. Instruo de David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, kaj abomenigxis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
esperanto@Psalms:53:2 @ Dio el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.
esperanto@Psalms:53:3 @ CXiu devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.
esperanto@Psalms:53:4 @ CXu ne prudentigxos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio?
esperanto@Psalms:53:5 @ Tie ili forte ektimis, kie timindajxo ne ekzistis; CXar Dio disjxetis la ostojn de tiuj, kiuj vin siegxas; Vi hontigis ilin, cxar Dio ilin forpusxis.
esperanto@Psalms:53:6 @ Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.
esperanto@Psalms:54:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kasxigxas cxe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.
esperanto@Psalms:54:2 @ Ho Dio, auxskultu mian pregxon, Atentu la vortojn de mia busxo.
esperanto@Psalms:54:3 @ CXar fremduloj levigxis kontraux mi, Kaj fortuloj sercxas mian animon; Ili ne havas Dion antaux si. Sela.
esperanto@Psalms:54:4 @ Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
esperanto@Psalms:54:5 @ Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laux Via vereco ekstermu ilin.
esperanto@Psalms:54:6 @ Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, cxar gxi estas bona;
esperanto@Psalms:54:7 @ CXar de cxiuj suferoj Li savis min, Kaj vengxon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.
esperanto@Psalms:55:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David. Auxskultu, ho Dio, mian pregxon, Kaj ne kasxu Vin de mia petego.
esperanto@Psalms:55:2 @ Atentu min, kaj respondu al mi; Mi gxemas en mia malgxojo, kaj mi ploregas,
esperanto@Psalms:55:3 @ Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, CXar ili preparas kontraux mi malicon Kaj kolere min malamas.
esperanto@Psalms:55:4 @ Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;
esperanto@Psalms:55:5 @ Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.
esperanto@Psalms:55:6 @ Kaj mi diris:Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie eklogxus;
esperanto@Psalms:55:7 @ Malproksimen mi forigxus, Mi eklogxus en dezerto. Sela.
esperanto@Psalms:55:8 @ Mi rapidus al rifugxejo For de ventego kaj fulmotondro.
esperanto@Psalms:55:9 @ Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; CXar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
esperanto@Psalms:55:10 @ Tage kaj nokte ili cxirkauxas gxiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de gxi;
esperanto@Psalms:55:11 @ Pereigemo estas interne de gxi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas gxian straton.
esperanto@Psalms:55:12 @ Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraux mi-mi kasxus min de li;
esperanto@Psalms:55:13 @ Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,
esperanto@Psalms:55:14 @ Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
esperanto@Psalms:55:15 @ La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en SXeolon; CXar malbonagado estas en iliaj logxejoj, en ilia mezo.
esperanto@Psalms:55:16 @ Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos.
esperanto@Psalms:55:17 @ Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj gxemas; Kaj Li auxskultas mian vocxon.
esperanto@Psalms:55:18 @ Li liberigis pace mian animon de atako kontraux mi, Kiam ili grandanombre estis kontraux mi.
esperanto@Psalms:55:19 @ Dio auxskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. CXar ili ne sxangxigxas Kaj ili ne timas Dion.
esperanto@Psalms:55:20 @ Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon;
esperanto@Psalms:55:21 @ Pli glata ol butero estas lia busxo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.
esperanto@Psalms:55:22 @ Metu vian sxargxon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.
esperanto@Psalms:55:23 @ Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.
esperanto@Psalms:56:1 @ Al la hxorestro. Por Jonatelem-rehxokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filisxtoj en Gat. Korfavoru min, ho Dio, cxar homo volas min engluti, Dum la tuta tago malamiko min premas.
esperanto@Psalms:56:2 @ Miaj malamikoj volas min engluti cxiutage, CXar multaj militas kontraux mi fiere.
esperanto@Psalms:56:3 @ En la tago, kiam mi timas, Mi fidas Vin.
esperanto@Psalms:56:4 @ Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi?
esperanto@Psalms:56:5 @ Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; CXiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.
esperanto@Psalms:56:6 @ Ili kolektigxas, embuskas, observas miajn pasxojn, Penante kapti mian animon.
esperanto@Psalms:56:7 @ Por ilia malbonago repagu al ili, En kolero faligu la popolojn, ho Dio!
esperanto@Psalms:56:8 @ Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.
esperanto@Psalms:56:9 @ Tiam miaj malamikoj returnigxos malantauxen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.
esperanto@Psalms:56:10 @ Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo.
esperanto@Psalms:56:11 @ Dion mi fidas, mi ne timas: Kion faros al mi homo?
esperanto@Psalms:56:12 @ Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, Mi plenumos al Vi dankoferojn.
esperanto@Psalms:56:13 @ CXar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpusxigxo, Por ke mi iradu antaux Dio En la lumo de la vivo.
esperanto@Psalms:57:1 @ Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; CXar cxe Vi rifugxas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kasxas, GXis pasos la mizeroj.
esperanto@Psalms:57:2 @ Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.
esperanto@Psalms:57:3 @ Li sendu el la cxielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
esperanto@Psalms:57:4 @ Mia animo estas inter leonoj; Mi kusxas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.
esperanto@Psalms:57:5 @ Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
esperanto@Psalms:57:6 @ Reton ili metis antaux miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaux mi foson, Sed ili mem falis en gxin. Sela.
esperanto@Psalms:57:7 @ Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.
esperanto@Psalms:57:8 @ Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon.
esperanto@Psalms:57:9 @ Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.
esperanto@Psalms:57:10 @ CXar granda gxis la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero.
esperanto@Psalms:57:11 @ Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
esperanto@Psalms:58:1 @ Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David. CXu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? CXu vi juste jugxas, homidoj?
esperanto@Psalms:58:2 @ Kontrauxe, en la koro vi faras krimajxojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.
esperanto@Psalms:58:3 @ De la momento de sia naskigxo la malvirtuloj devojigxis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.
esperanto@Psalms:58:4 @ Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu sxtopas sian orelon,
esperanto@Psalms:58:5 @ Kiu ne auxskultas la vortojn de sorcxistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.
esperanto@Psalms:58:6 @ Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia busxo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!
esperanto@Psalms:58:7 @ Ili forversxigxu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li jxetos Siajn sagojn, ili estu kiel bucxitaj.
esperanto@Psalms:58:8 @ Kiel limako konsumigxanta ili malaperu, Kiel abortajxo virina, kiu ne vidis la sunon;
esperanto@Psalms:58:9 @ Antaux ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj fresxajn pereigu la ventego.
esperanto@Psalms:58:10 @ GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.
esperanto@Psalms:58:11 @ Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.
esperanto@Psalms:59:1 @ Al la hxorestro. Por Al-asxhxet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraux tiuj, kiuj levigxis kontraux mi.
esperanto@Psalms:59:2 @ Savu min de la krimuloj, Kaj kontraux la sangaviduloj helpu min.
esperanto@Psalms:59:3 @ CXar jen ili embuskas kontraux mia animo, Fortuloj kolektigxas kontraux mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
esperanto@Psalms:59:4 @ Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armigxas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
esperanto@Psalms:59:5 @ Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekigxu, por punviziti cxiujn popolojn; Ne indulgu cxiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.
esperanto@Psalms:59:6 @ Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.
esperanto@Psalms:59:7 @ Jen ili parolacxas per siaj busxoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; cxar kiu, ili diras, auxdas?
esperanto@Psalms:59:8 @ Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos cxiujn popolojn.
esperanto@Psalms:59:9 @ Ho mia forto, al Vi mi min turnas; CXar Dio estas mia rifugxo.
esperanto@Psalms:59:10 @ Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi vengxon sur miaj malamikoj.
esperanto@Psalms:59:11 @ Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia sxildo.
esperanto@Psalms:59:12 @ La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj busxoj; Ili kaptigxu per sia malhumileco, CXar ili parolas nur pri jxurrompo kaj mensogo.
esperanto@Psalms:59:13 @ Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas cxe Jakob, GXis la limoj de la mondo. Sela.
esperanto@Psalms:59:14 @ Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.
esperanto@Psalms:59:15 @ Ili vagas pro mangxo, Kaj sen satigxo pasigas la nokton.
esperanto@Psalms:59:16 @ Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; CXar Vi estis por mi defendo kaj rifugxo En la tago de mia malfelicxo.
esperanto@Psalms:59:17 @ Ho mia forto, al Vi mi kantos; CXar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.
esperanto@Psalms:60:1 @ Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo. Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin.
esperanto@Psalms:60:2 @ Vi ekskuis la teron kaj fendis gxin; Resanigu gxiajn vundojn, cxar gxi sxanceligxas.