Psalms:64



Seeker Overlay ON

* Al la hxorestro . Psalmo de David . Auxdu , ho Dio , mian krion en mia malgxojo ; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon . * SXirmu min kontraux la konspiro de maliculoj , Kontraux la amaso de krimuloj , * Kiuj akrigis sian langon kiel glavon , Direktis vortojn maldolcxajn , kvazaux siajn sagojn , * Por pafi kasxe kontraux senkulpulon ; Subite ili pafas kontraux lin kaj ne timas . * Ili fortikigas sin en malbona intenco , Ili konsiligxas , por meti sekrete retojn ; Ili diras:Kiu ilin vidos ? * Ili elpensas krimojn , kasxas ilin tre zorge interne en si , En la profundeco de la koro . * Sed Dio pafos kontraux ilin ; Per sago subita ili estos frapitaj . * Kaj ili falos per sia propra lango ; CXiuj , kiuj ilin vidos , balancos la kapon . * Kaj ektimos cxiuj homoj , Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn . * La virtulo gxojos per la Eternulo , kaj fidos Lin ; Kaj triumfos cxiuj , kiuj havas pian koron .

Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:63] [Psalms:64] [Psalms:65] [Discuss] Tag Psalms:64 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: