Psalms:69
Seeker Overlay ON
*
Al la hxorestro .
Por sxosxanoj .
De David .
Savu min ,
ho Dio ;
CXar la akvoj venis gxis mia animo .
*
Mi profundigxis en profundan marcxon ,
kaj mi ne havas ,
sur kio stari ;
Mi enfalis en la profundon de la akvo ,
kaj la fluo min forportas .
*
Mi senfortigxis de mia kriado ,
sekigxis mia gorgxo ;
Lacigxis miaj okuloj de la atendado de mia Dio .
*
Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj ;
Fortigxis miaj premantoj ,
miaj maljustaj malamikoj ;
Kion mi ne rabis ,
tion mi devas fordoni .
*
Ho Dio ,
Vi scias mian malsagxecon ;
Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi .
*
Ne hontigxu per mi tiuj ,
kiuj esperas al Vi ,
ho mia Sinjoro ,
Eternulo Cebaot !
Ne hontigxu per mi tiuj ,
kiuj Vin sercxas ,
ho Dio de Izrael !
*
CXar pro Vi mi portas malhonoron ,
Honto kovras mian vizagxon .
*
Mi farigxis fremda por miaj fratoj ,
Nekonato por la filoj de mia patrino .
*
CXar fervoro pri Via domo min konsumis ,
Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min .
*
Kaj mi ploras ,
mia animo estas en fasto ,
Kaj pri tio oni min hontigas .
*
Kiel veston mi metis sur min sakon ,
Kaj mi farigxis moka ekzemplo por ili .
*
Parolas pri mi la sidantoj cxe la pordego ,
Kaj la drinkantoj kantas pri mi .
*
Kaj mi pregxas al Vi ,
ho Eternulo ,
en favora tempo ;
Ho Dio ,
pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo .
*
Eligu min el la sxlimo ,
ke mi ne dronu ;
Mi estu savita kontraux miaj malamantoj kaj el profunda akvo .
*
Ne fortiru min fluo de la akvo ,
Ne englutu min profundo ,
Kaj abismo ne fermu super mi sian busxon .
*
Auxskultu min ,
ho Eternulo ,
cxar bona estas Via favorkoreco ;
Laux Via kompatemeco turnu Vin al mi .
*
Kaj ne kasxu antaux Via sklavo Vian vizagxon ,
cxar mi suferas ;
Rapidu ,
auxskultu min .
*
Alproksimigxu al mia animo ,
savu gxin ;
Spite miajn malamikojn liberigu min .
*
Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon ;
Antaux Vi estas cxiuj miaj premantoj .
*
Honto rompis mian koron ,
kaj mi senfortigxis ;
Mi atendis kompatantojn ,
sed ili forestis ;
Konsolantojn ,
sed mi ne trovis .
*
Kaj ili donis al mi por mangxo galon ,
Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron .
*
Ilia tablo antaux ili farigxu reto ,
Kaj ilia prospero farigxu kaptilo .
*
Mallumigxu iliaj okuloj ,
ke ili ne vidu ;
Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam .
*
Versxu sur ilin Vian furiozon ,
Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku .
*
Ilia logxejo dezertigxu ,
En iliaj tendoj ne ekzistu logxanto .
*
CXar tiun ,
kiun Vi frapis ,
ili persekutas ,
Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas .
*
Aldonu kulpon al ilia kulpo ,
Ke ili ne atingu Vian bonecon .
*
Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj ,
Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj .
*
Sed mi estas malricxa kaj suferanta ;
Via helpo min defendu ,
ho Dio .
*
Mi gloros la nomon de Dio per kanto ,
Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon .
*
Kaj gxi estos pli agrabla al la Eternulo ,
Ol bovo aux bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj .
*
Vidos humiluloj kaj gxojos !
Ho sercxantoj de Dio ,
via koro revivigxu .
*
CXar la Eternulo auxskultas humilulojn ,
Kaj Siajn malliberulojn Li ne malsxatas .
*
Gloru Lin la cxielo kaj la tero ,
La maroj ,
kaj cxio ,
kio en ili movigxas .
*
CXar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo ,
Ke oni tie logxos kaj ilin heredos .
*
Kaj la idaro de Liaj sklavoj gxin heredos ,
Kaj la amantoj de Lia nomo logxos en gxi .