Psalms:72
Seeker Overlay ON
*
Pri Salomono .
Ho Dio ,
Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido .
*
Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco .
*
La montoj alportu al la popolo pacon ,
Ankaux la montetoj ,
per justeco .
*
Li jugxu la prematojn en la popolo ,
Li savu la filojn de senhavulo ,
Kaj li dispremu la premanton .
*
Oni timu Vin tiel longe ,
kiel ekzistos la suno kaj la luno ,
De generacioj al generacioj .
*
Li mallevigxu ,
kiel pluvo sur falcxitan herbejon ;
Kiel gutoj ,
kiuj malsekigas la teron .
*
En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco ,
GXis ne plu ekzistos la luno .
*
Li regu de maro gxis maro Kaj de la Rivero gxis la finoj de la tero .
*
Klinigxu antaux li la dezertanoj ,
Kaj liaj malamikoj leku polvon .
*
La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn ;
La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn .
*
Klinigxu antaux li cxiuj regxoj ;
CXiuj popoloj lin servu .
*
CXar li savos ploregantan malricxulon Kaj senhelpan mizerulon .
*
Li estos favorkora por malricxulo kaj senhavulo ,
Kaj li savos la animojn de mizeruloj .
*
De malico kaj krimo li savos iliajn animojn ;
Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj .
*
Kaj li vivu ,
kaj oni donu al li el la oro de SXeba ;
Kaj oni cxiam pregxu por li ,
kaj cxiutage oni lin benu .
*
Estu multe da greno en la lando ;
Sur la supro de la montoj gxiaj spikoj ondigxu kiel Lebanon ;
Kaj en la urboj cxio floru ,
kiel herbo sur la tero .
*
Lia nomo estu eterna ;
Tiel longe ,
kiel ekzistas la suno ,
kresku lia nomo ;
CXiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin .
*
Glorata estu Dio la Eternulo ,
Dio de Izrael ,
Kiu sola faras miraklojn .
*
Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne ;
Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron .
Amen ,
kaj amen !
*
Finigxis la pregxoj de David ,
filo de Jisxaj .