Psalms:73-89




esperanto@Psalms:73:1 @ Psalmo de Asaf. Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron.

esperanto@Psalms:73:2 @ Sed mi-apenaux ne falsxanceligxis miaj piedoj, Preskaux elglitis miaj pasxoj.

esperanto@Psalms:73:3 @ CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

esperanto@Psalms:73:4 @ CXar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.

esperanto@Psalms:73:5 @ Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.

esperanto@Psalms:73:6 @ Tial ilian kolon cxirkauxvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.

esperanto@Psalms:73:7 @ Pro graso elmetigxis iliaj okuloj, Superbordigxis en ilia koro la intencoj.

esperanto@Psalms:73:8 @ Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.

esperanto@Psalms:73:9 @ Kontraux la cxielon ili levas sian busxon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.

esperanto@Psalms:73:10 @ Tial tien ankaux iras Lia popolo, Kaj ili akvon cxerpas abunde.

esperanto@Psalms:73:11 @ Kaj ili diras:Kiel Dio scias? Kaj cxu la Plejaltulo komprenas?

esperanto@Psalms:73:12 @ Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon!

esperanto@Psalms:73:13 @ Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

esperanto@Psalms:73:14 @ Kaj mi turmentigxas cxiutage Kaj mi suferas punon cxiumatene!

esperanto@Psalms:73:15 @ Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi farigxus perfida al la generacio de Viaj filoj.

esperanto@Psalms:73:16 @ Mi meditis, por kompreni cxi tion; Sed gxi estis malfacila en miaj okuloj,

esperanto@Psalms:73:17 @ GXis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.

esperanto@Psalms:73:18 @ Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi jxetas ilin en pereon.

esperanto@Psalms:73:19 @ Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro!

esperanto@Psalms:73:20 @ Simile al songxo post la vekigxo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.

esperanto@Psalms:73:21 @ Kiam bolis mia koro Kaj turmentigxis mia internajxo,

esperanto@Psalms:73:22 @ Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaux Vi.

esperanto@Psalms:73:23 @ Sed mi cxiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.

esperanto@Psalms:73:24 @ Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.

esperanto@Psalms:73:25 @ Kiu estas por mi en la cxielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

esperanto@Psalms:73:26 @ Konsumigxas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajxo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

esperanto@Psalms:73:27 @ Jen tiuj, kiuj malproksimigxas de Vi, pereas; Vi ekstermas cxiun, kiu perfidigxis al Vi.

esperanto@Psalms:73:28 @ Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti cxiujn Viajn farojn.

esperanto@Psalms:74:1 @ Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo?

esperanto@Psalms:74:2 @ Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.

esperanto@Psalms:74:3 @ Direktu Viajn pasxojn al la eternaj ruinoj, Al cxio, kion detruis malamiko en la sanktejo.

esperanto@Psalms:74:4 @ Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.

esperanto@Psalms:74:5 @ Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraux la lignajn plektajxojn.

esperanto@Psalms:74:6 @ Kaj nun cxiujn gxiajn skulptajxojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.

esperanto@Psalms:74:7 @ Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la logxejon de Via nomo.

esperanto@Psalms:74:8 @ Ili diris en sia koro:Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis cxiujn domojn de Dio en la lando.

esperanto@Psalms:74:9 @ Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu cxe ni scias, kiel longe tio dauxros.

esperanto@Psalms:74:10 @ Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? CXu eterne la malamiko insultos Vian nomon?

esperanto@Psalms:74:11 @ Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.

esperanto@Psalms:74:12 @ Dio estas ja mia Regxo de antikve, Li faras savon sur la tero.

esperanto@Psalms:74:13 @ Vi dissxiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;

esperanto@Psalms:74:14 @ Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis gxin por mangxo al la bestoj de la dezerto;

esperanto@Psalms:74:15 @ Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn.

esperanto@Psalms:74:16 @ Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi arangxis lumon kaj sunon;

esperanto@Psalms:74:17 @ Vi difinis cxiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi arangxis.

esperanto@Psalms:74:18 @ Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsagxa malhonoras Vian nomon.

esperanto@Psalms:74:19 @ Ne fordonu al sovagxa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por cxiam.

esperanto@Psalms:74:20 @ Rememoru la interligon, CXar cxiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.

esperanto@Psalms:74:21 @ La suferanto ne reiru hontigita; Malricxulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.

esperanto@Psalms:74:22 @ Levigxu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsagxulo faras al Vi cxiutage.

esperanto@Psalms:74:23 @ Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj levigxis kontraux Vi, konstante kreskas.

esperanto@Psalms:75:1 @ Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.

esperanto@Psalms:75:2 @ Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan jugxon.

esperanto@Psalms:75:3 @ Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj; Mi fortikigis gxiajn kolonojn. Sela.

esperanto@Psalms:75:4 @ Mi diras al la fanfaronuloj:Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj:Ne levu kornon;

esperanto@Psalms:75:5 @ Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;

esperanto@Psalms:75:6 @ CXar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.

esperanto@Psalms:75:7 @ Nur Dio estas jugxanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.

esperanto@Psalms:75:8 @ CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi; Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero.

esperanto@Psalms:75:9 @ Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob.

esperanto@Psalms:75:10 @ Kaj cxiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altigxos la kornoj de virtulo.

esperanto@Psalms:76:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto. Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael.

esperanto@Psalms:76:2 @ En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia logxejo sur Cion.

esperanto@Psalms:76:3 @ Tie Li rompis la sagojn de pafarko, SXildon, glavon, kaj militon. Sela.

esperanto@Psalms:76:4 @ Vi estas majesta kaj potenca sur la sovagxbestaj montoj.

esperanto@Psalms:76:5 @ Senarmigxis la fortkoruloj, endormigxis; Kaj cxiuj militistoj restis kvazaux sen manoj.

esperanto@Psalms:76:6 @ De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paralizigxis rajdisto kaj cxevalo.

esperanto@Psalms:76:7 @ Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero?

esperanto@Psalms:76:8 @ El la cxielo Vi auxdigis jugxon; La tero ektimis kaj eksilentis,

esperanto@Psalms:76:9 @ Kiam Dio levigxis, por jugxi, Por savi cxiujn humilulojn sur la tero. Sela.

esperanto@Psalms:76:10 @ CXar la kolero de homo farigxas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.

esperanto@Psalms:76:11 @ Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas, alportu donacojn al la Timindulo.

esperanto@Psalms:76:12 @ Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la regxoj de la tero.

esperanto@Psalms:77:1 @ Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf. Mia vocxo iras al Dio, kaj mi krias; Mia vocxo iras al Dio, ke Li auxskultu min.

esperanto@Psalms:77:2 @ En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi.

esperanto@Psalms:77:3 @ Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela.

esperanto@Psalms:77:4 @ Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.

esperanto@Psalms:77:5 @ Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antauxlonge pasintaj.

esperanto@Psalms:77:6 @ Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.

esperanto@Psalms:77:7 @ CXu por eterne mia Sinjoro forpusxis? Kaj cxu Li ne plu favoros?

esperanto@Psalms:77:8 @ CXu por eterne cxesigxis Lia boneco? CXu Lia promeso ne plenumigxos por cxiuj generacioj?

esperanto@Psalms:77:9 @ CXu Dio forgesis indulgi? CXu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.

esperanto@Psalms:77:10 @ Kaj mi diris:Tio estas mia aflikto, Ke aliigxis la dekstra mano de la Plejaltulo.

esperanto@Psalms:77:11 @ Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.

esperanto@Psalms:77:12 @ Mi meditos pri cxiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.

esperanto@Psalms:77:13 @ Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?

esperanto@Psalms:77:14 @ Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj.

esperanto@Psalms:77:15 @ Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela.

esperanto@Psalms:77:16 @ Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuigxis.

esperanto@Psalms:77:17 @ Nubegoj versxis akvon, La cxielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.

esperanto@Psalms:77:18 @ La vocxo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj sxanceligxis la tero.

esperanto@Psalms:77:19 @ Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj.

esperanto@Psalms:77:20 @ Vi kondukis Vian popolon kiel sxafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.

esperanto@Psalms:78:1 @ Instruo de Asaf. Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia busxo.

esperanto@Psalms:78:2 @ Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

esperanto@Psalms:78:3 @ Kion ni auxdis kaj sciigxis, Kion rakontis al ni niaj patroj,

esperanto@Psalms:78:4 @ Tion ni ne kasxos antaux iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.

esperanto@Psalms:78:5 @ Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj,

esperanto@Psalms:78:6 @ Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj.

esperanto@Psalms:78:7 @ Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;

esperanto@Psalms:78:8 @ Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.

esperanto@Psalms:78:9 @ La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turnigxis malantauxen en tago de batalo;

esperanto@Psalms:78:10 @ Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;

esperanto@Psalms:78:11 @ Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.

esperanto@Psalms:78:12 @ Antaux iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.

esperanto@Psalms:78:13 @ Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaux muron;

esperanto@Psalms:78:14 @ Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;

esperanto@Psalms:78:15 @ Li fendis sxtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaux el granda abismo;

esperanto@Psalms:78:16 @ Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.

esperanto@Psalms:78:17 @ Sed ili plue pekis antaux Li, CXagrenis la Plejaltulon en la dezerto;

esperanto@Psalms:78:18 @ Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante mangxon pro sia kaprico;

esperanto@Psalms:78:19 @ Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto?

esperanto@Psalms:78:20 @ Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?

esperanto@Psalms:78:21 @ Tial la Eternulo, auxdinte, flamigxis; Kaj fajro ekbrulis kontraux Jakob, Kaj levigxis kolero kontraux Izrael;

esperanto@Psalms:78:22 @ CXar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.

esperanto@Psalms:78:23 @ Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la cxielo;

esperanto@Psalms:78:24 @ Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon.

esperanto@Psalms:78:25 @ Panon de potenculoj cxiu mangxis; Li sendis al ili mangxon satege.

esperanto@Psalms:78:26 @ Li kurigis tra la cxielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;

esperanto@Psalms:78:27 @ Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;

esperanto@Psalms:78:28 @ Kaj Li faligis cxion mezen de ilia tendaro, CXirkauxe de iliaj logxejoj.

esperanto@Psalms:78:29 @ Kaj ili mangxis kaj tre satigxis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.

esperanto@Psalms:78:30 @ Sed kiam ili ankoraux ne forlasis sian deziron Kaj ilia mangxajxo estis ankoraux en ilia busxo,

esperanto@Psalms:78:31 @ La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael gxi faligis.

esperanto@Psalms:78:32 @ Malgraux cxio cxi tio ili plue ankoraux pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.

esperanto@Psalms:78:33 @ Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.

esperanto@Psalms:78:34 @ Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion;

esperanto@Psalms:78:35 @ Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikajxo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.

esperanto@Psalms:78:36 @ Sed ili flatis al Li per sia busxo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;

esperanto@Psalms:78:37 @ CXar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.

esperanto@Psalms:78:38 @ Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.

esperanto@Psalms:78:39 @ Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas.

esperanto@Psalms:78:40 @ Kiom da fojoj ili cxagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo!

esperanto@Psalms:78:41 @ Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.

esperanto@Psalms:78:42 @ Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,

esperanto@Psalms:78:43 @ Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;

esperanto@Psalms:78:44 @ Kiam Li sxangxis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki.

esperanto@Psalms:78:45 @ Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin mangxis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;

esperanto@Psalms:78:46 @ Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj;

esperanto@Psalms:78:47 @ Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto;

esperanto@Psalms:78:48 @ Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn pasxtatarojn al fulmo;

esperanto@Psalms:78:49 @ Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Tacxmenton da malbonaj angxeloj.

esperanto@Psalms:78:50 @ Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne sxirmis kontraux la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;

esperanto@Psalms:78:51 @ Li mortigis cxiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de HXam.

esperanto@Psalms:78:52 @ Kaj Li kondukis kiel sxafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel pasxtataron tra la dezerto;

esperanto@Psalms:78:53 @ Li kondukis ilin en sendangxereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;

esperanto@Psalms:78:54 @ Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;

esperanto@Psalms:78:55 @ Li forpelis antaux ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj logxigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.

esperanto@Psalms:78:56 @ Sed ili incitis kaj cxagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn legxojn ili ne observis;

esperanto@Psalms:78:57 @ Ili defalis kaj perfidigxis, kiel iliaj patroj, Returnigxis, kiel malfidinda pafarko;

esperanto@Psalms:78:58 @ Ili kolerigis Lin per siaj altajxoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.

esperanto@Psalms:78:59 @ Dio auxdis kaj flamigxis, Kaj forte ekindignis kontraux Izrael;

esperanto@Psalms:78:60 @ Li forlasis Sian logxejon en SXilo, La tendon, en kiu Li logxis inter la homoj;

esperanto@Psalms:78:61 @ Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;

esperanto@Psalms:78:62 @ Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraux Sia heredo Li flamigxis.

esperanto@Psalms:78:63 @ GXiajn junulojn formangxis fajro, Kaj gxiaj junulinoj ne estis prikantataj;

esperanto@Psalms:78:64 @ GXiaj pastroj falis de glavo, Kaj gxiaj vidvinoj ne ploris.

esperanto@Psalms:78:65 @ Sed mia Sinjoro vekigxis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.

esperanto@Psalms:78:66 @ Kaj Li batis gxiajn malamikojn malantauxen: Eternan malhonoron Li donis al ili.

esperanto@Psalms:78:67 @ Kaj Li malsxatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;

esperanto@Psalms:78:68 @ Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;

esperanto@Psalms:78:69 @ Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis gxin por cxiam.

esperanto@Psalms:78:70 @ Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de sxafoj.

esperanto@Psalms:78:71 @ De apud la sxafinoj Li venigis lin, Por pasxti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.

esperanto@Psalms:78:72 @ Kaj li pasxtis ilin laux la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.

esperanto@Psalms:79:1 @ Psalmo de Asaf. Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.

esperanto@Psalms:79:2 @ La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel mangxon al la birdoj de la cxielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;

esperanto@Psalms:79:3 @ Ili versxis ilian sangon kiel akvon, cxirkaux Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.

esperanto@Psalms:79:4 @ Ni farigxis hontindajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj.

esperanto@Psalms:79:5 @ GXis kiam, ho Eternulo, Vi koleros sencxese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?

esperanto@Psalms:79:6 @ Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;

esperanto@Psalms:79:7 @ CXar ili formangxis Jakobon Kaj dezertigis lian logxejon.

esperanto@Psalms:79:8 @ Ne memoru niajn antauxajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; CXar ni tre konsumigxis.

esperanto@Psalms:79:9 @ Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

esperanto@Psalms:79:10 @ Kial devas diri la popoloj:Kie estas ilia Dio? Farigxu konata inter la popoloj antaux niaj okuloj La vengxo por la versxita sango de Viaj sklavoj.

esperanto@Psalms:79:11 @ Venu al Vi la gxemoj de la malliberuloj; Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;

esperanto@Psalms:79:12 @ Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron, Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!

esperanto@Psalms:79:13 @ Kaj ni, Via popolo kaj la sxafoj de Via pasxtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

esperanto@Psalms:80:1 @ Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Pasxtisto de Izrael, auxskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel sxafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!

esperanto@Psalms:80:2 @ Antaux Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.

esperanto@Psalms:80:3 @ Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:80:4 @ Ho Eternulo, Dio Cebaot, GXis kiam Vi kolere repusxos la pregxon de Via popolo?

esperanto@Psalms:80:5 @ Vi mangxigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.

esperanto@Psalms:80:6 @ Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.

esperanto@Psalms:80:7 @ Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:80:8 @ Vinberbrancxon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj gxin plantis;

esperanto@Psalms:80:9 @ Vi purigis lokon por gxi; Kaj gxi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;

esperanto@Psalms:80:10 @ Montojn kovris gxia ombro, Kaj gxiaj brancxoj farigxis kiel cedroj de Dio.

esperanto@Psalms:80:11 @ GXi etendis siajn brancxojn gxis la maro Kaj siajn brancxetojn gxis la Rivero.

esperanto@Psalms:80:12 @ Kial Vi detruis gxiajn barilojn, Ke cxiuj pasantoj gxin sxiras?

esperanto@Psalms:80:13 @ Subfosas gxin arbara apro, Kaj kampa besto gxin mordas.

esperanto@Psalms:80:14 @ Ho Dio Cebaot, returnigxu; Rigardu el la cxielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,

esperanto@Psalms:80:15 @ Kaj sxirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskajxidon, kiun Vi fortikigis por Vi.

esperanto@Psalms:80:16 @ GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis.

esperanto@Psalms:80:17 @ Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.

esperanto@Psalms:80:18 @ Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.

esperanto@Psalms:80:19 @ Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:81:1 @ Al la hxorestro. Por la gitito. De Asaf. Lauxte kantu al Dio, nia forto; GXoje kriu al la Dio de Jakob.

esperanto@Psalms:81:2 @ Sonigu kanton, donu tamburinon, CXarman harpon, kaj psalteron.

esperanto@Psalms:81:3 @ Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.

esperanto@Psalms:81:4 @ CXar gxi estas legxo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob.

esperanto@Psalms:81:5 @ Li arangxis gxin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraux la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi auxdis:

esperanto@Psalms:81:6 @ Mi liberigis lian dorson de sxargxo, Liaj manoj liberigxis de korboj.

esperanto@Psalms:81:7 @ En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin cxe la akvo de Malpaco. Sela.

esperanto@Psalms:81:8 @ Auxdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min auxskultus!

esperanto@Psalms:81:9 @ Ne estu cxe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.

esperanto@Psalms:81:10 @ Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu largxe vian busxon, kaj Mi gxin plenigos.

esperanto@Psalms:81:11 @ Sed Mia popolo ne auxskultis Mian vocxon, Izrael ne obeis Min.

esperanto@Psalms:81:12 @ Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laux siaj intencoj.

esperanto@Psalms:81:13 @ Ho, se Mia popolo auxskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!

esperanto@Psalms:81:14 @ Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraux iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.

esperanto@Psalms:81:15 @ La malamantoj de la Eternulo humiligxus antaux Li, Kaj ilia bonstato estus eterna.

esperanto@Psalms:81:16 @ Kaj Mi mangxigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.

esperanto@Psalms:82:1 @ Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas.

esperanto@Psalms:82:2 @ GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.

esperanto@Psalms:82:3 @ Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.

esperanto@Psalms:82:4 @ Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.

esperanto@Psalms:82:5 @ Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero.

esperanto@Psalms:82:6 @ Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;

esperanto@Psalms:82:7 @ Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj.

esperanto@Psalms:82:8 @ Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn.

esperanto@Psalms:83:1 @ Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!

esperanto@Psalms:83:2 @ CXar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.

esperanto@Psalms:83:3 @ Kontraux Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiligxas kontraux Viaj gardatoj.

esperanto@Psalms:83:4 @ Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.

esperanto@Psalms:83:5 @ CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi:

esperanto@Psalms:83:6 @ La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj,

esperanto@Psalms:83:7 @ Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro;

esperanto@Psalms:83:8 @ Ankaux Asirio aligxis al ili Kaj farigxis helpo al la idoj de Lot. Sela.

esperanto@Psalms:83:9 @ Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin cxe la torento Kisxon,

esperanto@Psalms:83:10 @ Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj farigxis sterko por la tero.

esperanto@Psalms:83:11 @ Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun cxiuj iliaj estroj kiel kun Zebahx kaj Calmuna,

esperanto@Psalms:83:12 @ Kiuj diris:Ni ekposedu la logxejon de Dio!

esperanto@Psalms:83:13 @ Ho mia Dio, similigu ilin al turnigxanta polvo, Al pajlrestajxo antaux vento.

esperanto@Psalms:83:14 @ Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,

esperanto@Psalms:83:15 @ Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.

esperanto@Psalms:83:16 @ Plenigu ilian vizagxon per malhonoro, Por ke ili turnigxu al Via nomo, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:83:17 @ Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por cxiam, Ili malhonorigxu kaj pereu.

esperanto@Psalms:83:18 @ Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

esperanto@Psalms:84:1 @ Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de la Korahxidoj. Kiel cxarmaj estas Viaj logxejoj, ho Eternulo Cebaot!

esperanto@Psalms:84:2 @ Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.

esperanto@Psalms:84:3 @ Ecx birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu gxi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Regxo kaj mia Dio.

esperanto@Psalms:84:4 @ Felicxaj estas tiuj, kiuj logxas en Via domo: Ili lauxdas Vin konstante. Sela.

esperanto@Psalms:84:5 @ Felicxaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;

esperanto@Psalms:84:6 @ Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo gxin kovras per benoj;

esperanto@Psalms:84:7 @ Ili iras de forto al forto, Aperas antaux Dio sur Cion.

esperanto@Psalms:84:8 @ Ho Eternulo, Dio Cebaot, auxdu mian pregxon; Auxskultu, ho Dio de Jakob! Sela.

esperanto@Psalms:84:9 @ Nia sxildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizagxon de Via sanktoleito.

esperanto@Psalms:84:10 @ CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.

esperanto@Psalms:84:11 @ CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

esperanto@Psalms:84:12 @ Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

esperanto@Psalms:85:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de la Korahxidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;

esperanto@Psalms:85:2 @ Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris cxiujn gxiajn pekojn. Sela.

esperanto@Psalms:85:3 @ Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon.

esperanto@Psalms:85:4 @ Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj cxesigu Vian koleron kontraux ni.

esperanto@Psalms:85:5 @ CXu eterne Vi nin koleros, Dauxrigos Vian koleron de generacio al generacio?

esperanto@Psalms:85:6 @ CXu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo gxoju per Vi?

esperanto@Psalms:85:7 @ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni.

esperanto@Psalms:85:8 @ Mi auxdu, kion diras Dio, la Eternulo; CXar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsagxeco.

esperanto@Psalms:85:9 @ Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando.

esperanto@Psalms:85:10 @ Bono kaj vero renkontigxas, Justeco kaj paco sin kisas.

esperanto@Psalms:85:11 @ Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la cxielo.

esperanto@Psalms:85:12 @ Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn.

esperanto@Psalms:85:13 @ Justeco iros antaux Li Kaj faros vojon por Liaj pasxoj.

esperanto@Psalms:86:1 @ Pregxo de David. Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, auxskultu min; CXar mi estas mizera kaj malricxa.

esperanto@Psalms:86:2 @ Konservu mian animon, cxar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.

esperanto@Psalms:86:3 @ Korfavoru min, ho mia Sinjoro, CXar mi vokas al Vi la tutan tagon.

esperanto@Psalms:86:4 @ GXojigu la animon de Via sklavo, CXar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

esperanto@Psalms:86:5 @ CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas.

esperanto@Psalms:86:6 @ Auxskultu, ho Eternulo, mian pregxon, Kaj atentu la vocxon de mia petego.

esperanto@Psalms:86:7 @ En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi auxskultu min.

esperanto@Psalms:86:8 @ Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

esperanto@Psalms:86:9 @ CXiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj klinigxos antaux Via vizagxo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.

esperanto@Psalms:86:10 @ CXar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.

esperanto@Psalms:86:11 @ Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dedicxu mian koron al la respektado de Via nomo.

esperanto@Psalms:86:12 @ Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.

esperanto@Psalms:86:13 @ CXar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de SXeol.

esperanto@Psalms:86:14 @ Ho Dio, fieruloj levigxis kontraux mi, Kaj anaro da premantoj sercxas mian animon Kaj ne havas Vin antaux si.

esperanto@Psalms:86:15 @ Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.

esperanto@Psalms:86:16 @ Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino.

esperanto@Psalms:86:17 @ Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontigxu, CXar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.

esperanto@Psalms:87:1 @ De la Korahxidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.

esperanto@Psalms:87:2 @ La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol cxiujn logxejojn de Jakob.

esperanto@Psalms:87:3 @ Glorajxojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.

esperanto@Psalms:87:4 @ Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaux pri Filisxtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskigxis.

esperanto@Psalms:87:5 @ Sed pri Cion oni diras:Tiu kaj tiu tie naskigxis, Kaj Li, la Plejaltulo, gxin fortikigas.

esperanto@Psalms:87:6 @ La Eternulo notos, enskribante la popolojn: CXi tiu tie naskigxis. Sela.

esperanto@Psalms:87:7 @ Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: CXiuj miaj fontoj estas en Vi.

esperanto@Psalms:88:1 @ Kanto-psalmo de la orahxidoj. Al la hxorestro. Por mahxalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezrahxido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaux Vi.

esperanto@Psalms:88:2 @ Mia pregxo venu antaux Vian vizagxon; Klinu Vian orelon al mia ploro.

esperanto@Psalms:88:3 @ CXar mia animo trosatigxis de malbonoj Kaj mia vivo atingis SXeolon.

esperanto@Psalms:88:4 @ Mi similigxis al la forirantoj en la tombon; Mi farigxis kiel viro sen fortoj,

esperanto@Psalms:88:5 @ Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.

esperanto@Psalms:88:6 @ Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.

esperanto@Psalms:88:7 @ Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per cxiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.

esperanto@Psalms:88:8 @ Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenajxo por ili; Mi estas ensxlosita, kaj mi ne povas eliri.

esperanto@Psalms:88:9 @ Mia okulo mallumigxis de malgxojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, cxiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.

esperanto@Psalms:88:10 @ CXu por mortintoj Vi faros miraklojn? CXu malvivuloj levigxos kaj gloros Vin? Sela.

esperanto@Psalms:88:11 @ CXu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?

esperanto@Psalms:88:12 @ CXu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso?

esperanto@Psalms:88:13 @ Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia pregxo Vin renkontas.

esperanto@Psalms:88:14 @ Kial, ho Eternulo, Vi forpusxas mian animon? Kial Vi kasxas Vian vizagxon de mi?

esperanto@Psalms:88:15 @ Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumigxas.

esperanto@Psalms:88:16 @ Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.

esperanto@Psalms:88:17 @ Ili cxirkauxas min, kiel akvo, cxiutage; Ili tute min cxirkauxsiegxas.

esperanto@Psalms:88:18 @ Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.

esperanto@Psalms:89:1 @ Instruo de Etan, la Ezrahxido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia busxo.

esperanto@Psalms:89:2 @ CXar mi diris:Por eterne estas fundamentita la boneco, En la cxielo estas fortikigita Via fideleco.

esperanto@Psalms:89:3 @ Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi jxuris al David, Mia sklavo:

esperanto@Psalms:89:4 @ Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por cxiuj generacioj. Sela.

esperanto@Psalms:89:5 @ Kaj la cxielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.

esperanto@Psalms:89:6 @ CXar kiu en la cxielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?

esperanto@Psalms:89:7 @ Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas.

esperanto@Psalms:89:8 @ Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en cxio, kio Vin cxirkauxas.

esperanto@Psalms:89:9 @ Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam levigxas gxiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.

esperanto@Psalms:89:10 @ Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.

esperanto@Psalms:89:11 @ Al Vi apartenas la cxielo, kaj ankaux al Vi apartenas la tero; La universon, kaj cxion, kio gxin plenigas, Vi fondis.

esperanto@Psalms:89:12 @ La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj HXermon prikantas Vian nomon.

esperanto@Psalms:89:13 @ Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.

esperanto@Psalms:89:14 @ Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaux Via vizagxo.

esperanto@Psalms:89:15 @ Felicxa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizagxo ili marsxas;

esperanto@Psalms:89:16 @ Pro Via nomo ili gxojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.

esperanto@Psalms:89:17 @ CXar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altigxas nia korno.

esperanto@Psalms:89:18 @ CXar de la Eternulo estas nia sxildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia regxo.

esperanto@Psalms:89:19 @ Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris:Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.

esperanto@Psalms:89:20 @ Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin sxmiris.

esperanto@Psalms:89:21 @ Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.

esperanto@Psalms:89:22 @ Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.

esperanto@Psalms:89:23 @ Kaj Mi disbatos antaux lia vizagxo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.

esperanto@Psalms:89:24 @ Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altigxos lia korno.

esperanto@Psalms:89:25 @ Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.

esperanto@Psalms:89:26 @ Li vokos Min:Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.

esperanto@Psalms:89:27 @ Kaj Mi faros lin unuenaskito, CXefo super la regxoj de la tero.

esperanto@Psalms:89:28 @ Por cxiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.

esperanto@Psalms:89:29 @ Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedauxra kiel la cxielo.

esperanto@Psalms:89:30 @ Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laux Miaj legxoj;

esperanto@Psalms:89:31 @ Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:

esperanto@Psalms:89:32 @ Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;

esperanto@Psalms:89:33 @ Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;

esperanto@Psalms:89:34 @ Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia busxo, Mi ne sxangxos.

esperanto@Psalms:89:35 @ Unu aferon Mi jxuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;

esperanto@Psalms:89:36 @ Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaux Mi.

esperanto@Psalms:89:37 @ Kiel la luno, gxi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la cxielo gxi estos fidinda. Sela.

esperanto@Psalms:89:38 @ Sed nun Vi forpusxis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.

esperanto@Psalms:89:39 @ Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon.

esperanto@Psalms:89:40 @ Vi detruis cxiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikajxojn.

esperanto@Psalms:89:41 @ Prirabas lin cxiuj pasantoj; Li farigxis mokatajxo por siaj najbaroj.

esperanto@Psalms:89:42 @ Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi gxojigis cxiujn liajn kontrauxulojn.

esperanto@Psalms:89:43 @ Vi returnis la trancxon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.

esperanto@Psalms:89:44 @ Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi jxetis sur la teron.

esperanto@Psalms:89:45 @ Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.

esperanto@Psalms:89:46 @ GXis kiam, ho Eternulo, Vi kasxos Vin sencxese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?

esperanto@Psalms:89:47 @ Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo, Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn.

esperanto@Psalms:89:48 @ Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de SXeol? Sela.

esperanto@Psalms:89:49 @ Kie estas Viaj antauxaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi jxuris al David per Via fideleco?

esperanto@Psalms:89:50 @ Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de cxiuj multaj popoloj,

esperanto@Psalms:89:51 @ Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la pasxosignojn de Via sanktoleito.

esperanto@Psalms:89:52 @ Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen!

esperanto@Psalms:90:1 @ Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni logxejo De generacio al generacio.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:72] [Psalms:73-89 ] [Psalms:74] [Discuss] Tag Psalms:73-89 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: