Revelation:12-14




esperanto@Revelation:12:1 @ Kaj granda signo vidigxis en la cxielo:virino vestita per la suno, kaj la luno sub sxiaj piedoj, kaj sur sxia kapo krono el dek du steloj;

esperanto@Revelation:12:2 @ kaj estante graveda, sxi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski.

esperanto@Revelation:12:3 @ Kaj vidigxis alia signo en la cxielo; kaj jen granda rugxa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn.

esperanto@Revelation:12:4 @ Kaj gxia vosto trenis trionon de la steloj de la cxielo, kaj jxetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaux la virino naskonta, por ke, kiam sxi estos naskinta, gxi formangxu sxian infanon.

esperanto@Revelation:12:5 @ Kaj sxi naskis filon, viran infanon, kiu regos cxiujn naciojn per fera sceptro; kaj sxia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono.

esperanto@Revelation:12:6 @ Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie sxi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru sxin mil ducent sesdek tagojn.

esperanto@Revelation:12:7 @ Kaj farigxis milito en la cxielo:Mihxael kaj liaj angxeloj ekmilitis kontraux la drako; kaj militis la drako kaj gxiaj angxeloj;

esperanto@Revelation:12:8 @ kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu trovigxis ilia loko en la cxielo.

esperanto@Revelation:12:9 @ Kaj jxetigxis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; gxi jxetigxis sur la teron, kaj gxiaj angxeloj jxetigxis kun gxi.

esperanto@Revelation:12:10 @ Kaj mi auxdis grandan vocxon en la cxielo, dirantan:Nun farigxis la savo kaj la potenco kaj la regxeco de nia Dio, kaj la auxtoritato de Lia Kristo; cxar jxetigxis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaux nia Dio.

esperanto@Revelation:12:11 @ Kaj ili venkis gxin pro la sango de la SXafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon gxis morto mem.

esperanto@Revelation:12:12 @ Pro tio gxoju, ho cxieloj, kaj vi, kiuj en ili logxas. Ve al la tero kaj al la maro! cxar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon.

esperanto@Revelation:12:13 @ Kaj kiam la drako vidis, ke gxi estas jxetita sur la teron, gxi persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon.

esperanto@Revelation:12:14 @ Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke sxi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie sxi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizagxo de la serpento.

esperanto@Revelation:12:15 @ Kaj la serpento eljxetis el sia busxo, post la virinon, akvon kvazaux riveron, por ke gxi igu sxin forportigxi de la fluo.

esperanto@Revelation:12:16 @ Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian busxon, kaj englutis la riveron, kiun la drako eljxetis el sia busxo.

esperanto@Revelation:12:17 @ Kaj la drako furiozis kontraux la virino, kaj foriris, por fari militon kontraux la restintojn de sxia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;

esperanto@Revelation:13:1 @ kaj gxi staris sur la sablo de la maro. Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo.

esperanto@Revelation:13:2 @ Kaj la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo, kaj gxiaj piedoj estis kiel de urso, kaj gxia busxo kiel busxo de leono; kaj la drako donis al gxi sian potencon kaj sian tronon kaj grandan auxtoritaton.

esperanto@Revelation:13:3 @ Kaj mi vidis unu el gxiaj kapoj kvazaux morte vunditan; kaj la morta vundo sanigxis; kaj la tuta tero miris post la besto;

esperanto@Revelation:13:4 @ kaj ili adorklinigxis al la drako, cxar gxi donis sian auxtoritaton al la besto; kaj ili adorklinigxis al la besto, dirante:Kiu estas simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraux gxi?

esperanto@Revelation:13:5 @ kaj estis donita al gxi busxo, parolanta grandajxojn kaj blasfemajxojn; kaj estis donita al gxi auxtoritato agadi dum kvardek du monatoj.

esperanto@Revelation:13:6 @ Kaj gxi malfermis la busxon por blasfemoj kontraux Dio, por blasfemi Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la logxantojn de la cxielo.

esperanto@Revelation:13:7 @ Kaj estis donite al gxi fari militon kontraux la sanktuloj, kaj venki ilin; kaj estis donita al gxi auxtoritato sur cxiu tribo kaj popolo kaj lingvo kaj nacio.

esperanto@Revelation:13:8 @ Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la SXafido oferita jam de la fondo de la mondo.

esperanto@Revelation:13:9 @ Se iu havas orelon, tiu auxskultu.

esperanto@Revelation:13:10 @ Se iu malliberigas, en malliberecon li iras; se iu per la glavo mortigos, li devas per la glavo esti mortigita. CXi tie estas la pacienco kaj la fido de la sanktuloj.

esperanto@Revelation:13:11 @ Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj gxi havis du kornojn, simile al sxafido, kaj gxi parolis kiel drako.

esperanto@Revelation:13:12 @ Kaj gxi ekzercas la tutan auxtoritaton de la unua besto antaux gxi. Kaj gxi devigas la teron kaj la logxantojn sur gxi adorklinigxi al la unua besto, kies morta vundo sanigxis.

esperanto@Revelation:13:13 @ Kaj gxi faras grandajn signojn, devigante ecx fajron malsupreniri el la cxielo sur la teron antaux la homoj.

esperanto@Revelation:13:14 @ Kaj gxi trompas la logxantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al gxi fari antaux la besto; dirante al la logxantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis.

esperanto@Revelation:13:15 @ Kaj estis donite, ke gxi donu spiron al la bildo de la besto, por ke ecx parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke cxiuj, kiuj ne volas adorklinigxi al la bildo de la besto, estu mortigitaj.

esperanto@Revelation:13:16 @ Kaj gxi devigas cxiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la ricxajn kaj la malricxajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la dekstra mano aux sur la frunto;

esperanto@Revelation:13:17 @ por ke neniu povu acxeti aux vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aux la numeron de gxia nomo.

esperanto@Revelation:13:18 @ CXi tie estas sagxeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; cxar gxi estas la numero de homo; kaj gxia numero estas sescent sesdek ses.

esperanto@Revelation:14:1 @ Kaj mi rigardis, kaj jen la SXafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto.

esperanto@Revelation:14:2 @ Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, kiel vocxon de multaj akvoj, kaj kiel vocxon de granda tondro; kaj la vocxo, kiun mi auxdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj;

esperanto@Revelation:14:3 @ kaj ili kantas kvazaux novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elacxetitoj el la tero.

esperanto@Revelation:14:4 @ Ili estas tiuj, kiuj ne malpurigxis kun virinoj; cxar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la SXafido, kien ajn li iras. Ili estas elacxetitaj el inter la homoj, la unuaajxo al Dio kaj al la SXafido.

esperanto@Revelation:14:5 @ Kaj en ilia busxo ne trovigxis mensogo; ili estas senkulpaj.

esperanto@Revelation:14:6 @ Kaj mi vidis alian angxelon, flugantan en meza cxielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la logxantojn de la tero kaj cxiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,

esperanto@Revelation:14:7 @ kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

esperanto@Revelation:14:8 @ Kaj alia angxelo, dua, sekvis, dirante:Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis cxiujn naciojn el la vino de la kolero de sxia malcxastajxo.

esperanto@Revelation:14:9 @ Kaj alia angxelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda vocxo:Se iu adorklinigxas al la besto kaj al gxia bildo, kaj ricevas markon sur sia frunto aux sur sia mano,

esperanto@Revelation:14:10 @ tiu ankaux trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentigxos en fajro kaj sulfuro antaux la sanktaj angxeloj kaj antaux la SXafido;

esperanto@Revelation:14:11 @ kaj la fumo de ilia turmento levigxas por cxiam kaj eterne; kaj ne havas pauxzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorklinigxas al la besto kaj al gxia bildo, kaj cxiu, kiu ricevas la markon de gxia nomo.

esperanto@Revelation:14:12 @ CXi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo.

esperanto@Revelation:14:13 @ Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, dirantan:Skribu:Felicxaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; cxar iliaj faroj sekvas kun ili.

esperanto@Revelation:14:14 @ Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto, simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj en sia mano akran rikoltilon.

esperanto@Revelation:14:15 @ Kaj alia angxelo eliris el la templo, kriante per granda vocxo al la sidanta sur la nubo:Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; cxar venis la horo por rikolti, cxar la rikolto de la tero tromaturigxis.

esperanto@Revelation:14:16 @ Kaj la sidanta sur la nubo jxetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltigxis.

esperanto@Revelation:14:17 @ Kaj alia angxelo eliris el la encxiela templo, ankaux havante akran rikoltilon.

esperanto@Revelation:14:18 @ Kaj alia angxelo eliris el la altaro, havante auxtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda vocxo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante:Sendu vian akran rikoltilon, kaj detrancxu la vinberarojn de la vinberarbo de la tero; cxar tute maturigxis gxiaj vinberoj.

esperanto@Revelation:14:19 @ Kaj la angxelo jxetis sian rikoltilon en la teron kaj detrancxis la vinberarbon de la tero kaj jxetis gxin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio.

esperanto@Revelation:14:20 @ Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, gxis la bridoj de la cxevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.

esperanto@Revelation:15:1 @ Kaj mi vidis alian signon en la cxielo, grandan kaj mirindan:sep angxelojn havantajn sep plagojn, la finajn, cxar en ili finigxis la kolero de Dio.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRevelation] [Revelation:11] [Revelation:12-14 ] [Revelation:13] [Discuss] Tag Revelation:12-14 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: