Revelation:18
Seeker Overlay ON
*
Post tio mi vidis alian angxelon ,
malsuprenirantan el la cxielo ,
havantan grandan auxtoritaton ;
kaj la tero lumigxis per lia gloro .
*
Kaj li forte kriis per granda vocxo ,
dirante:Falis ,
falis Babel la granda ,
kaj farigxis logxejo de demonoj ,
kaj malliberejo de cxia malpura spirito ,
kaj malliberejo de cxia malpura kaj malaminda birdo .
*
CXar per la vino de la kolero de sxia malcxasteco falis cxiuj nacioj ;
kaj la regxoj de la tero malcxastis kun sxi ,
kaj la komercistoj de la tero ricxigxis per la potenco de sxia lukso .
*
Kaj mi auxdis alian vocxon el la cxielo ,
dirantan:Elvenu el sxi ,
ho Mia popolo ,
por ke vi ne partoprenu en sxiaj pekoj ,
kaj por ke vi ne ricevu el sxiaj plagoj ;
*
cxar sxiaj pekoj amasigxis gxis la cxielo ,
kaj Dio memoris sxiajn maljustajxojn .
*
Redonu al sxi ,
gxuste kiel sxi donis ,
kaj duobligu duoble laux sxiaj faroj ;
en la pokalo ,
kiun sxi miksis ,
miksu al sxi duoblon .
*
Kiom sxi gloris sin kaj voluptis ,
tiom donu al sxi da turmento kaj funebro ;
cxar sxi diras en sia koro:Mi sidas regxino ,
kaj mi ne estas vidvino ,
kaj mi tute ne vidos funebron .
*
Tial en unu tago venos sxiaj plagoj ,
morto kaj funebro kaj malsatego ;
kaj sxi forbrulos per fajro ;
cxar forta estas Dio ,
la Sinjoro ,
kiu sxin jugxas .
*
Kaj la regxoj de la tero ,
kiuj malcxastis kun sxi kaj voluptis ,
ploros kaj gxemos pri sxi ,
kiam ili rigardos la fumon de sxia brulado ,
*
starante malproksime pro timo de sxia turmento ,
dirante:Ve !
ve ,
la granda urbo ,
Babel ,
la forta urbo !
cxar en unu horo venis via jugxo .
*
Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri sxi ,
cxar jam neniu acxetas ilian komercajxon ;
*
komercajxon el oro kaj argxento kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato ,
kaj cxia parfuma ligno kaj cxia vazo ebura kaj cxia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro ,
*
kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj ,
kaj el cxevaloj kaj cxaroj ,
kaj korpoj kaj animoj de homoj .
*
Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi ,
kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi ,
kaj oni ne plu trovos ilin .
*
La negocintoj de tiuj komercajxoj ,
kiuj ricxigxis per sxi ,
malproksime staros pro la timo de sxia turmento ,
plorante kaj lamentante ,
*
kaj dirante:Ve !
ve ,
la granda urbo ,
la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato ,
kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj !
*
cxar en unu horo pereis tiom da ricxeco .
Kaj cxiu sxipestro ,
kaj cxiu ien sxipe veturanta ,
kaj maristoj ,
kaj cxiuj ,
kiuj sur la maro laboris ,
staris malproksime ,
*
kaj kriis ,
vidante la fumon de sxia brulego ,
dirante:Kio similas la grandan urbon ?
*
Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn ,
kaj kriis ,
plorante kaj lamentante ,
kaj dirante:Ve !
ve ,
la granda urbo !
en kiu ricxigxis cxiuj ,
kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego !
cxar en unu horo sxi dezertigxis .
*
GXojegu super sxi ,
ho cxielo ,
kaj la sanktuloj ,
kaj la apostoloj ,
kaj la profetoj ;
cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo .
*
Kaj forta angxelo prenis sxtonon ,
kvazaux grandan muelsxtonon ,
kaj jxetis gxin en la maron ,
dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel ,
la granda urbo ,
kaj jam ne plu trovigxos .
*
Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi ;
kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi ;
kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi ;
*
kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi ;
kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi ;
cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero ;
cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis .
*
Kaj en sxi trovigxis la sango de profetoj kaj sanktuloj ,
kaj de cxiuj mortigitoj sur la tero .