Revelation:18-22




esperanto@Revelation:18:1 @ Post tio mi vidis alian angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, havantan grandan auxtoritaton; kaj la tero lumigxis per lia gloro.

esperanto@Revelation:18:2 @ Kaj li forte kriis per granda vocxo, dirante:Falis, falis Babel la granda, kaj farigxis logxejo de demonoj, kaj malliberejo de cxia malpura spirito, kaj malliberejo de cxia malpura kaj malaminda birdo.

esperanto@Revelation:18:3 @ CXar per la vino de la kolero de sxia malcxasteco falis cxiuj nacioj; kaj la regxoj de la tero malcxastis kun sxi, kaj la komercistoj de la tero ricxigxis per la potenco de sxia lukso.

esperanto@Revelation:18:4 @ Kaj mi auxdis alian vocxon el la cxielo, dirantan:Elvenu el sxi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en sxiaj pekoj, kaj por ke vi ne ricevu el sxiaj plagoj;

esperanto@Revelation:18:5 @ cxar sxiaj pekoj amasigxis gxis la cxielo, kaj Dio memoris sxiajn maljustajxojn.

esperanto@Revelation:18:6 @ Redonu al sxi, gxuste kiel sxi donis, kaj duobligu duoble laux sxiaj faroj; en la pokalo, kiun sxi miksis, miksu al sxi duoblon.

esperanto@Revelation:18:7 @ Kiom sxi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al sxi da turmento kaj funebro; cxar sxi diras en sia koro:Mi sidas regxino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.

esperanto@Revelation:18:8 @ Tial en unu tago venos sxiaj plagoj, morto kaj funebro kaj malsatego; kaj sxi forbrulos per fajro; cxar forta estas Dio, la Sinjoro, kiu sxin jugxas.

esperanto@Revelation:18:9 @ Kaj la regxoj de la tero, kiuj malcxastis kun sxi kaj voluptis, ploros kaj gxemos pri sxi, kiam ili rigardos la fumon de sxia brulado,

esperanto@Revelation:18:10 @ starante malproksime pro timo de sxia turmento, dirante:Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! cxar en unu horo venis via jugxo.

esperanto@Revelation:18:11 @ Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri sxi, cxar jam neniu acxetas ilian komercajxon;

esperanto@Revelation:18:12 @ komercajxon el oro kaj argxento kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj cxia parfuma ligno kaj cxia vazo ebura kaj cxia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,

esperanto@Revelation:18:13 @ kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.

esperanto@Revelation:18:14 @ Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.

esperanto@Revelation:18:15 @ La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante,

esperanto@Revelation:18:16 @ kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj!

esperanto@Revelation:18:17 @ cxar en unu horo pereis tiom da ricxeco. Kaj cxiu sxipestro, kaj cxiu ien sxipe veturanta, kaj maristoj, kaj cxiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,

esperanto@Revelation:18:18 @ kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon?

esperanto@Revelation:18:19 @ Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu horo sxi dezertigxis.

esperanto@Revelation:18:20 @ GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.

esperanto@Revelation:18:21 @ Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.

esperanto@Revelation:18:22 @ Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi;

esperanto@Revelation:18:23 @ kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis.

esperanto@Revelation:18:24 @ Kaj en sxi trovigxis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de cxiuj mortigitoj sur la tero.

esperanto@Revelation:19:1 @ Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en la cxielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;

esperanto@Revelation:19:2 @ cxar veraj kaj justaj estas Liaj jugxoj; cxar Li jugxis la grandan malcxastistinon, kiu infektis la teron per sia malcxasteco, kaj Li vengxis la sangon de Siaj servistoj el sxia mano.

esperanto@Revelation:19:3 @ Kaj duan fojon ili diris:Haleluja! Kaj sxia fumo levigxas por cxiam kaj eterne.

esperanto@Revelation:19:4 @ Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj falis kaj adorklinigxis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante:Amen, Haleluja!

esperanto@Revelation:19:5 @ Kaj el la trono eliris vocxo, dirante:Lauxdu nian Dion, cxiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.

esperanto@Revelation:19:6 @ Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas.

esperanto@Revelation:19:7 @ Ni gxoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; cxar venis la edzigxo de la SXafido, kaj lia edzino sin pretigis.

esperanto@Revelation:19:8 @ Kaj estis donite al sxi, ke sxi sin vestu per bisino luma kaj pura; cxar la bisino estas la justajxoj de la sanktuloj.

esperanto@Revelation:19:9 @ Kaj li diris al mi:Skribu:Felicxaj estas la invititaj al la edzigxa festeno de la SXafido. Kaj li diris al mi:Tio estas la veraj vortoj de Dio.

esperanto@Revelation:19:10 @ Kaj mi falis antaux liaj piedoj, por adorklinigxi al li. Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorklinigxu al Dio; cxar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.

esperanto@Revelation:19:11 @ Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas.

esperanto@Revelation:19:12 @ Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem.

esperanto@Revelation:19:13 @ Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas:La Vorto de Dio.

esperanto@Revelation:19:14 @ Kaj la armeoj en la cxielo sekvis lin sur blankaj cxevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura.

esperanto@Revelation:19:15 @ Kaj el lia busxo eliras akra glavo, por ke li per gxi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca.

esperanto@Revelation:19:16 @ Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.

esperanto@Revelation:19:17 @ Kaj mi vidis unu angxelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda vocxo, dirante al cxiuj birdoj, kiuj flugas en meza cxielo:Venu, kolektigxu al la granda festeno de Dio;

esperanto@Revelation:19:18 @ por ke vi mangxu karnon de regxoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de cxevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de cxiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj.

esperanto@Revelation:19:19 @ Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo.

esperanto@Revelation:19:20 @ Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;

esperanto@Revelation:19:21 @ kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.

esperanto@Revelation:20:1 @ Kaj mi vidis angxelon malsuprenirantan el la cxielo, havantan la sxlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano.

esperanto@Revelation:20:2 @ Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,

esperanto@Revelation:20:3 @ kaj jxetis lin en la abismon kaj fermis gxin kaj sigelis gxin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, gxis finigxos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.

esperanto@Revelation:20:4 @ Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj jugxo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorklinigxis al la besto, nek al gxia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili regxis kun Kristo mil jarojn.

esperanto@Revelation:20:5 @ La ceteraj mortintoj ne vivis, gxis finigxos la mil jaroj. Tio estas la unua relevigxo.

esperanto@Revelation:20:6 @ Felicxa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua relevigxo; super tiuj la dua morto havas nenian auxtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj regxos kun li mil jarojn.

esperanto@Revelation:20:7 @ Kaj kiam finigxos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo,

esperanto@Revelation:20:8 @ kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro.

esperanto@Revelation:20:9 @ Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin.

esperanto@Revelation:20:10 @ Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis jxetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie trovigxas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por cxiam kaj eterne.

esperanto@Revelation:20:11 @ Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.

esperanto@Revelation:20:12 @ Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaux la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis jugxataj el la skribitajxoj en la libroj, laux siaj faroj.

esperanto@Revelation:20:13 @ Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en gxi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj cxiu estis jugxata laux siaj faroj.

esperanto@Revelation:20:14 @ Kaj la morto kaj Hades estis jxetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto-la fajra lago.

esperanto@Revelation:20:15 @ Kaj se iu ne trovigxis skribita en la libro de vivo, tiu estis jxetita en la fajran lagon.

esperanto@Revelation:21:1 @ Kaj mi vidis novan cxielon kaj novan teron; cxar la unua cxielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.

esperanto@Revelation:21:2 @ Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, pretigitan kiel fiancxino, ornamita por sia edzo.

esperanto@Revelation:21:3 @ Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

esperanto@Revelation:21:4 @ kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

esperanto@Revelation:21:5 @ Kaj diris la Sidanto sur la trono:Vidu, Mi faras cxion nova. Kaj Li diris:Skribu, cxar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.

esperanto@Revelation:21:6 @ Kaj Li diris al mi:CXio farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

esperanto@Revelation:21:7 @ La venkanto heredos cxion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.

esperanto@Revelation:21:8 @ Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.

esperanto@Revelation:21:9 @ Kaj venis unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la fiancxinon, la edzinon de la SXafido.

esperanto@Revelation:21:10 @ Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio,

esperanto@Revelation:21:11 @ havantan la gloron de Dio; gxia lumo estis simila al sxtono plej altvalora, kvazaux jaspiso kristaleca;

esperanto@Revelation:21:12 @ kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du angxeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj;

esperanto@Revelation:21:13 @ oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj.

esperanto@Revelation:21:14 @ Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la SXafido.

esperanto@Revelation:21:15 @ Kaj mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj gxiajn pordegojn kaj gxian muron.

esperanto@Revelation:21:16 @ Kaj la urbo staras kvadrate, kaj gxia longo estas tiom, kiom la largxo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; gxia longo kaj gxia largxo kaj gxia alto estas egalaj.

esperanto@Revelation:21:17 @ Kaj li mezuris gxian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laux mezuro de homo, tio estas, de angxelo.

esperanto@Revelation:21:18 @ Kaj la strukturo de gxia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro.

esperanto@Revelation:21:19 @ La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj sxtonoj cxiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo;

esperanto@Revelation:21:20 @ la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la nauxa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek- dua, ametisto.

esperanto@Revelation:21:21 @ Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, cxiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaux travidebla vitro.

esperanto@Revelation:21:22 @ Kaj templon en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la SXafido estas gxia templo.

esperanto@Revelation:21:23 @ Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido.

esperanto@Revelation:21:24 @ Kaj la nacioj promenos per gxia lumo; kaj la regxoj de la tero alportas en gxin sian gloron.

esperanto@Revelation:21:25 @ Kaj gxiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (cxar nokto ne ekzistos tie);

esperanto@Revelation:21:26 @ kaj ili alportos en gxin la gloron kaj la honoron de la nacioj;

esperanto@Revelation:21:27 @ kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.

esperanto@Revelation:22:1 @ Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la SXafido,

esperanto@Revelation:22:2 @ meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.

esperanto@Revelation:22:3 @ Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en gxi estos la trono de Dio kaj de la SXafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;

esperanto@Revelation:22:4 @ kaj ili vidos Lian vizagxon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.

esperanto@Revelation:22:5 @ Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; cxar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili regxos por cxiam kaj eterne.

esperanto@Revelation:22:6 @ Kaj li diris al mi:Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian angxelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaux.

esperanto@Revelation:22:7 @ Kaj jen mi rapide venos. Felicxa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro.

esperanto@Revelation:22:8 @ Kaj mi, Johano, estis la auxdanto kaj la vidanto de cxi tio. Kaj kiam mi auxdis kaj vidis, mi falis, por adorklinigxi antaux la piedoj de la angxelo, kiu montris tion al mi.

esperanto@Revelation:22:9 @ Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de cxi tiu libro; adorklinigxu al Dio.

esperanto@Revelation:22:10 @ Kaj li diris al mi:Ne sigelu la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro; cxar la tempo estas proksima.

esperanto@Revelation:22:11 @ La maljustulo ankoraux estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraux estu malpura; kaj la justulo ankoraux faru juston; kaj la sanktulo ankoraux sanktigxu.

esperanto@Revelation:22:12 @ Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux lia faro.

esperanto@Revelation:22:13 @ Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.

esperanto@Revelation:22:14 @ Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.

esperanto@Revelation:22:15 @ Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon.

esperanto@Revelation:22:16 @ Mi, Jesuo, sendis mian angxelon, por atesti al vi cxi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.

esperanto@Revelation:22:17 @ Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

esperanto@Revelation:22:18 @ Mi atestas al cxiu, kiu auxdas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro:Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en cxi tiu libro;

esperanto@Revelation:22:19 @ kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de cxi tiu profetajxo, skribitaj en cxi tiu libro, Dio forprenos lian lotajxon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.

esperanto@Revelation:22:20 @ La atestanto de tio diras:Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.

esperanto@Revelation:22:21 @ La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun cxiuj sanktuloj. Amen.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRevelation] [Revelation:17] [Revelation:18-22 ] [Revelation:19] [Discuss] Tag Revelation:18-22 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: