Revelation:2:18-29




esperanto@Revelation:2:18 @ Kaj al la angxelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno:

esperanto@Revelation:2:19 @ Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj.

esperanto@Revelation:2:20 @ Sed mi havas kontraux vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj sxi instruas kaj delogas miajn servistojn malcxasti kaj mangxi idoloferitajxojn.

esperanto@Revelation:2:21 @ Kaj mi donis al sxi tempon, por ke sxi pentu; kaj sxi ne volas penti pri sia malcxasteco.

esperanto@Revelation:2:22 @ Jen mi jxetos sxin en liton, kaj la kun sxi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri sxiaj faroj.

esperanto@Revelation:2:23 @ Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.

esperanto@Revelation:2:24 @ Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al cxiuj, kiuj ne havas cxi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundajxojn de Satano, kiel oni diras:Mi ne jxetos sur vin alian sxargxon.

esperanto@Revelation:2:25 @ Tamen tion, kion vi havas, tenu, gxis mi venos.

esperanto@Revelation:2:26 @ Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj gxis la fino mi donos auxtoritaton super la nacioj;

esperanto@Revelation:2:27 @ kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaux ricevis de mia Patro;

esperanto@Revelation:2:28 @ kaj mi donos al li la matenan stelon.

esperanto@Revelation:2:29 @ Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRevelation] [Revelation:1] [Revelation:2] [Revelation:3] [Discuss] Tag Revelation:2:18-29 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: