Revelation:4-7




esperanto@Revelation:4:1 @ Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la cxielo, kaj la unua vocxo, kiun mi auxdis, estis vocxo kvazaux de trumpeto parolanta kun mi, dirante:Suprenvenu cxi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste.

esperanto@Revelation:4:2 @ Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono starigxis en la cxielo, kaj sur la trono unu sidanta;

esperanto@Revelation:4:3 @ kaj la Sidanto estis en aspekto simila al sxtono jaspisa kaj sardia; kaj jen cxielarko cxirkaux la trono, aspekte simila al smeraldo.

esperanto@Revelation:4:4 @ Kaj cxirkaux la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn.

esperanto@Revelation:4:5 @ Kaj el la trono eliris fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj. Kaj antaux la trono brulis sep fajraj torcxoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio;

esperanto@Revelation:4:6 @ kaj antaux la trono kvazaux vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde cxirkaux la trono kvar kreitajxoj, plenaj de okuloj antauxe kaj malantauxe.

esperanto@Revelation:4:7 @ Kaj la unua kreitajxo similis leonon, kaj la dua kreitajxo similis bovidon, kaj la tria kreitajxo havis vizagxon kvazaux homan, kaj la kvara kreitajxo similis aglon flugantan.

esperanto@Revelation:4:8 @ Kaj la kvar kreitajxoj, havantaj po ses flugiloj, estas cxirkauxe kaj interne plenaj de okuloj; kaj pauxzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante:Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.

esperanto@Revelation:4:9 @ Kaj kiam la kreitajxoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por cxiam kaj eterne,

esperanto@Revelation:4:10 @ la dudek kvar presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antaux la trono, dirante:

esperanto@Revelation:4:11 @ Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.

esperanto@Revelation:5:1 @ Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantauxe, sigelitan per sep sigeloj.

esperanto@Revelation:5:2 @ Kaj mi vidis fortan angxelon, proklamantan per granda vocxo:Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi gxiajn sigelojn?

esperanto@Revelation:5:3 @ Kaj neniu en la cxielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aux rigardi gxin.

esperanto@Revelation:5:4 @ Kaj mi multe ploris, cxar trovigxis neniu inda malfermi la libron, aux gxin rigardi;

esperanto@Revelation:5:5 @ kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.

esperanto@Revelation:5:6 @ Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitajxoj, kaj meze de la presbiteroj, SXafidon starantan, kvazaux oferbucxitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.

esperanto@Revelation:5:7 @ Kaj li venis, kaj prenis gxin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono.

esperanto@Revelation:5:8 @ Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitajxoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaux la SXafido, havantaj cxiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la pregxoj de la sanktuloj.

esperanto@Revelation:5:9 @ Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

esperanto@Revelation:5:10 @ kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili regxas sur la tero.

esperanto@Revelation:5:11 @ Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj;

esperanto@Revelation:5:12 @ dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon.

esperanto@Revelation:5:13 @ Kaj cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la SXafido, estu la lauxdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne.

esperanto@Revelation:5:14 @ Kaj la kvar kreitajxoj diris:Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorklinigxis.

esperanto@Revelation:6:1 @ Kaj mi rigardis, kiam la SXafido malfermis unu el la sep sigeloj, kaj mi auxdis unu el la kvar kreitajxoj dirantan kvazaux per vocxo de tondro:Venu.

esperanto@Revelation:6:2 @ Kaj mi rigardis, kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi havis pafarkon; kaj estis donita al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.

esperanto@Revelation:6:3 @ Kaj kiam li malfermis la duan sigelon, mi auxdis la duan kreitajxon dirantan:Venu.

esperanto@Revelation:6:4 @ Kaj eliris alia cxevalo, flamkolora; kaj al la sidanta sur gxi estis donite forpreni pacon de la tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda glavo.

esperanto@Revelation:6:5 @ Kaj kiam li malfermis la trian sigelon, mi auxdis la trian kreitajxon dirantan:Venu. Kaj mi rigardis, kaj jen nigra cxevalo; kaj la sidanta sur gxi havis en la mano pesilon.

esperanto@Revelation:6:6 @ Kaj mi auxdis kvazaux vocxon, meze de la kvar kreitajxoj, dirantan:Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.

esperanto@Revelation:6:7 @ Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon, mi auxdis la vocxon de la kvara kreitajxo dirantan:Venu.

esperanto@Revelation:6:8 @ Kaj mi rigardis, kaj jen pala cxevalo; kaj la nomo de la sidanta sur gxi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili auxtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovagxaj bestoj de la tero.

esperanto@Revelation:6:9 @ Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis;

esperanto@Revelation:6:10 @ kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:GXis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne jugxas kaj ne vengxas nian sangon al la logxantoj sur la tero?

esperanto@Revelation:6:11 @ Kaj estis donita al cxiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraux kelkan tempon, gxis ankaux iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumigxos.

esperanto@Revelation:6:12 @ Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj farigxis granda tertremo; kaj la suno farigxis nigra kiel sakajxo el haroj, kaj la tuta luno farigxis kiel sango;

esperanto@Revelation:6:13 @ kaj la steloj de la cxielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, jxetas siajn nematurajn figojn.

esperanto@Revelation:6:14 @ Kaj la cxielo formovigxis, kvazaux kunvolvata libro; kaj cxiu monto kaj cxiu insulo formovigxis de sia loko.

esperanto@Revelation:6:15 @ Kaj la regxoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la ricxuloj kaj la fortuloj kaj cxiu sklavo kaj cxiu liberulo sin kasxis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj;

esperanto@Revelation:6:16 @ kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj:Falu sur nin, kaj nin kasxu for de la vizagxo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la SXafido;

esperanto@Revelation:6:17 @ cxar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?

esperanto@Revelation:7:1 @ Post tio mi vidis kvar angxelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon.

esperanto@Revelation:7:2 @ Kaj mi vidis alian angxelon suprenirantan de la sunlevigxo, havantan sigelilon de la vivanta Dio; kaj li ekkriis per granda vocxo al la kvar angxeloj, al kiuj estis donite difekti la teron kaj la maron,

esperanto@Revelation:7:3 @ dirante:Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaux ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.

esperanto@Revelation:7:4 @ Kaj mi auxdis la nombron de la sigelitoj, cent kvardek kvar miloj, sigelitaj el cxiuj triboj de la Izraelidoj:

esperanto@Revelation:7:5 @ El la tribo de Jehuda estis sigelitaj dek du miloj; El la tribo de Ruben, dek du miloj; El la tribo de Gad, dek du miloj;

esperanto@Revelation:7:6 @ El la tribo de Asxer, dek du miloj; El la tribo de Naftali, dek du miloj; El la tribo de Manase, dek du miloj;

esperanto@Revelation:7:7 @ El la tribo de Simeon, dek du miloj; El la tribo de Levi, dek du miloj; El la tribo de Isahxar, dek du miloj;

esperanto@Revelation:7:8 @ El la tribo de Zebulun, dek du miloj; El la tribo de Jozef, dek du miloj; El la tribo de Benjamen estis sigelitaj dek du miloj.

esperanto@Revelation:7:9 @ Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el cxiu nacio, kaj el cxiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaux la trono kaj antaux la SXafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;

esperanto@Revelation:7:10 @ kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la SXafido.

esperanto@Revelation:7:11 @ Kaj cxiuj angxeloj staris cxirkaux la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj; kaj ili falis sur sian vizagxon antaux la trono, kaj adorklinigxis al Dio,

esperanto@Revelation:7:12 @ dirante:Amen; La lauxdo kaj la gloro kaj la sagxeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@Revelation:7:13 @ Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi:Kiuj estas cxi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis?

esperanto@Revelation:7:14 @ Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido.

esperanto@Revelation:7:15 @ Tial ili estas antaux la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.

esperanto@Revelation:7:16 @ Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego;

esperanto@Revelation:7:17 @ cxar la SXafido, kiu estas meze de la trono, pasxtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forvisxos de iliaj okuloj cxiun larmon.

esperanto@Revelation:8:1 @ Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, farigxis silento en la cxielo por cxirkaux duono de horo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRevelation] [Revelation:3] [Revelation:4-7 ] [Revelation:5] [Discuss] Tag Revelation:4-7 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: