Revelation:8



Seeker Overlay ON

* Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon , farigxis silento en la cxielo por cxirkaux duono de horo . * Kaj mi vidis la sep angxelojn , kiuj staras antaux Dio ; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj . * Kaj alia angxelo venis , kaj staris apud la altaro , havante incensilon oran ; kaj estis donita al li multe da incenso , por ke li aldonu gxin al la pregxoj de cxiuj sanktuloj sur la altaro ora , kiu estis antaux la trono . * Kaj la fumo de la incenso , kun la pregxoj de la sanktuloj , levigxis antaux Dio el la mano de la angxelo . * Kaj la angxelo prenis la incensilon , kaj li plenigis gxin per la fajro de la altaro , kaj jxetis gxin sur la teron ; kaj farigxis tondroj kaj vocxoj kaj fulmoj kaj tertremo . * Kaj la sep angxeloj , havantaj la sep trumpetojn , sin pretigis , por trumpeti . * Kaj la unua trumpetis , kaj farigxis hajlo kaj fajro , miksitaj kun sango , kaj ili estis jxetitaj sur la teron ; kaj triono de la tero forbrulis , kaj triono de la arboj forbrulis , kaj la tuta verda herbo forbrulis . * Kaj la dua angxelo trumpetis , kaj kvazaux granda monto , per fajro brulanta , estis jxetita en la maron ; kaj triono de la maro farigxis sango ; * kaj mortis triono de la kreitajxoj en la maro , kiuj havis vivon ; kaj triono de la sxipoj pereis . * Kaj la tria angxelo trumpetis , kaj falis el la cxielo granda stelo , brulanta kiel torcxo , kaj gxi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj ; * kaj la nomo de la stelo estas Absinto ; kaj triono de la akvoj farigxis absintajxo ; kaj multe da homoj mortis de la akvoj , cxar ili maldolcxigxis . * Kaj la kvara angxelo trumpetis , kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj , por ke mallumigxu triono de ili , kaj ke ne lumu dum triono de la tago , kaj por la nokto tiel same . * Kaj mi rigardis , kaj mi auxdis unu aglon , flugantan en meza cxielo , dirantan per granda vocxo:Ve ! ve ! ve al la logxantoj sur la tero , pro la ceteraj vocxoj trumpetaj de la tri angxeloj ankoraux trumpetontaj !

Seeker Overlay: Off On

[BookofRevelation] [Revelation:7] [Revelation:8] [Revelation:9] [Discuss] Tag Revelation:8 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: