Revelation:9:13-21
Seeker Overlay ON
*
Kaj la sesa angxelo trumpetis ,
kaj mi auxdis vocxon el la kornoj de la ora altaro ,
kiu staras antaux Dio ,
*
dirantan al la sesa angxelo ,
kiu havis la trumpeton:Malligu la kvar angxelojn ,
ligitajn apud la granda rivero Euxfrato .
*
Kaj malligigxis la kvar angxeloj ,
pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro ,
por ke ili mortigu trionon de la homoj .
*
Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj ;
mi auxdis ilian nombron .
*
Kaj tiel mi vidis la cxevalojn en la vizio ,
kaj la sidantajn sur ili ,
havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el jacinto kaj el sulfuro ;
kaj la kapoj de la cxevaloj estis kiel kapoj de leonoj ,
kaj el iliaj busxoj eliris fajro kaj fumo kaj sulfuro .
*
Per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis mortigita ,
per la fajro kaj la fumo kaj la sulfuro elirantaj el iliaj busxoj .
*
CXar la kapablo de la cxevaloj estas en iliaj busxoj kaj en iliaj vostoj ;
cxar iliaj vostoj similas serpentojn kaj havas kapojn ;
kaj per cxi tiuj ili vundas .
*
Kaj la ceteraj homoj ,
kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj ,
ne pentis pri la faroj de siaj manoj ,
por ne adorklinigxi al demonoj ,
kaj al la idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj ,
kiuj povas nek vidi ,
nek auxdi ,
nek marsxi ;
*
kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj ,
nek pri siaj sorcxoj ,
nek pri sia malcxastado ,
nek pri siaj sxteloj .