Revelation:9:13-21




esperanto@Revelation:9:13 @ Kaj la sesa angxelo trumpetis, kaj mi auxdis vocxon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaux Dio,

esperanto@Revelation:9:14 @ dirantan al la sesa angxelo, kiu havis la trumpeton:Malligu la kvar angxelojn, ligitajn apud la granda rivero Euxfrato.

esperanto@Revelation:9:15 @ Kaj malligigxis la kvar angxeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj.

esperanto@Revelation:9:16 @ Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi auxdis ilian nombron.

esperanto@Revelation:9:17 @ Kaj tiel mi vidis la cxevalojn en la vizio, kaj la sidantajn sur ili, havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el jacinto kaj el sulfuro; kaj la kapoj de la cxevaloj estis kiel kapoj de leonoj, kaj el iliaj busxoj eliris fajro kaj fumo kaj sulfuro.

esperanto@Revelation:9:18 @ Per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis mortigita, per la fajro kaj la fumo kaj la sulfuro elirantaj el iliaj busxoj.

esperanto@Revelation:9:19 @ CXar la kapablo de la cxevaloj estas en iliaj busxoj kaj en iliaj vostoj; cxar iliaj vostoj similas serpentojn kaj havas kapojn; kaj per cxi tiuj ili vundas.

esperanto@Revelation:9:20 @ Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorklinigxi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek auxdi, nek marsxi;

esperanto@Revelation:9:21 @ kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorcxoj, nek pri sia malcxastado, nek pri siaj sxteloj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRevelation] [Revelation:8] [Revelation:9] [Revelation:10] [Discuss] Tag Revelation:9:13-21 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: