Romans:11:1-10
esperanto@Romans:11:1 @ Mi do diras:CXu Dio forpusxis Sian popolon? Nepre ne! CXar ankaux mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen.
esperanto@Romans:11:2 @ Dio ne forpusxis Sian popolon, kiun Li antauxkonis. Aux cxu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis cxe Dio kontraux Izrael:
esperanto@Romans:11:3 @ Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni sercxas mian animon.
esperanto@Romans:11:4 @ Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal.
esperanto@Romans:11:5 @ Tiel same do estas ankaux nuntempe restajxo laux la elektado de graco.
esperanto@Romans:11:6 @ Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.
esperanto@Romans:11:7 @ Kion do? Kion Izrael sercxadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis gxin, kaj la restajxo estis obstinigita;
esperanto@Romans:11:8 @ kiel estas skribite:Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne auxdu, gxis la nuna tago.
esperanto@Romans:11:9 @ Kaj David diris: Ilia tablo farigxu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpusxilo kaj repago;
esperanto@Romans:11:10 @ Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.